PolitikoOPINIORevolucia verdikto en MeksikoKomence de septembro, la Supera Kortumo de Meksiko anoncis verdikton rilate abortigojn, kiu ege influos la politikon kaj la socian debaton. La meksikaj juĝistoj malvalidigis pro kontraŭkonstitucieco la artikolon 196 de la kriminala kodekso de la ŝtato Coahuila, laŭ kiu oni antaŭvidis punon de unu ĝis tri jaroj de mallibero por „virino, kiu libervole abortigas sin, aŭ por la homo, kiu helpas ŝin abortigi.” La konsekvencojCoahuila iĝis la kvina meksika ŝtato (la aliaj estas Meksikurbo, Oaxaca, Veracruz kaj Hidalgo), kie memvola abortigo ne estos punata, sendepende de la kialo, pro kiu oni ĉesigas gravedecon, kaj de la gravedo-fazo, en kiu oni okazigas la aborton. La verdikto influos rekte nur en la specifa afero de la malvalidigita leĝo, sed starigas „kriteriojn devigajn por ĉiuj juĝistoj de la lando”. La debatoReage al la decido de la kortumo okazis pluraj protestaj manifestacioj precipe ligitaj al konservativismo kaj al la katolika eklezio. Menciindas, ke la kortumo, kiu anoncis la verdikton, nuntempe konsistas el ses viroj kaj kvar virinoj, kiuj ĉiuj unuanime voĉdonis jese. Neregistaraj organizaĵoj, kiuj celas protekti virinajn rajtojn, diskonigis la fakton, ke nuntempe pli ol ducent abortintaj (kelkaj el ili eĉ nevole) virinoj estas malliberaj. En kelkaj okazoj ili ne estis juĝitaj pro abortigo sed pro pli gravaj deliktoj, kiel infanmurdo. Certe la kortuma decido denove vekis tiklan diskuton en la meksika socio. Miaopinie necesas diskuti ne nur pri aborto, sed ankaŭ pri la rajto al edukado. Edukado povas kapabligi virinojn (kaj ĉiujn) eviti nedeziratan gravedecon, decidi, ĉu interrompi ĝin aŭ ne, kaj liberiĝi de opinioj kaj sintenoj, kiel tiuj de religiaj aŭ politikaj grupoj. David LÓPEZ-RUEDA
Meksiko
David López Rueda estas tradukisto kaj lingvoinstruisto loĝanta en la nord-orienta Meksiko.
|