PolitikoTAJVANOPekino kaj Tajpeo pli malproksimiĝasLa rilatoj kun Ĉinio daŭre plimalboniĝas ekde 2016, kiam Tsai Ing-wen de la sendependisma Demokratia Progresema Partio iĝis prezidento de Tajvano. Ŝi estis reelektita en 2020 per senprecedence granda plimulto de voĉoj. La ĉina registaro konsideras Tajvanon neforigebla parto de sia teritorio. Tamen nur 7,2 % de la loĝantaro de la insulo favoras la reunuiĝon kun la azia giganto: la ideo estas eĉ neimagebla precipe por tiuj, kiuj plenaĝiĝis post la demokratiiĝo en la 1990aj jaroj. Grandega plimulto de la junuloj nun havas tajvanan, ne ĉinan, identecon. Izoli la insulonDum la lastaj jaroj, Pekino malinkluzivigis Tajvanon el multaj internaciaj organizaĵoj. Aparte maltrankviliga por Tajpeo estas la perdo en 2017 de la statuso de observanto en la Monda Organizaĵo pri Sano, ĉar tio malfaciligas la internacian kunlaboron, nun ege gravan por kontraŭbatali la pandemion de kovimo. La tajvana ministrejo pri defendo komunikis al la parlamento, ke malamikaj ĉas- kaj bomb-aviadiloj pli kaj pli ofte eniras la aerdefendan zonon. Laŭ la kolektitaj informoj, al Ĉinio ankoraŭ mankas la transporta kaj organiza kapabloj por lanĉi grandan invadon, sed ne la misiloj de meza kaj longa atingodistanco dislokitaj en la regiono, per kiuj la militistoj povus rapide frapi la komandocentrojn de la insulo, dum la tajvana defendosistemo estos paralizita per interreta atako. Malfacila invadoKvankam la ĉina militistaro havus klaran superecon en la unua atako, la defioj poste alfrontotaj estus enormaj. La geografio de Tajvano malfaciligas amfibian invadon: la marbordo plenas je krutaĵoj kaj densaj urboj, tiel ke en la tuta insulo troviĝas nur 14 lokoj, kie eblas surterigi trupojn. Pro la vetero en la ofte turbula tajvana markolo, atako eblus nur dum du relative mallongaj periodoj jare: de majo ĝis julio kaj en oktobro. Cetere, fakuloj taksas, ke sukcesa invado postulus pli ol milionon da soldatoj, kaj do invado al Tajvano estus la plej granda amfibia atako en la historio (por komparo, dum la invado de junio 1944 ĉirkaŭ 155 000 aliancaj soldatoj surteriĝis en Francio). Akcelo de sinarmadoResponde al la menciita raporto, Tsai Ing-wen substrekis la neceson urĝe plifortigi la defendojn de la insulo, kaj la registaro planas pligrandigi sian propran defendan industrion kaj aĉeti pli da armiloj de Usono, kiu estas la plej grava armilprovizanto kaj internacia subtenanto de la insulo. Krome, altrangaj usonaj fakuloj konsilas la tajvanan registaron pri ĝia defenda strategio, kies plej grava elemento estas „nesimetria militado”. Uzante nesimetriajn taktikojn, pli malgranda militistaro per nekonvenciaj metodoj povas maksimumigi la efikon de siaj agoj, samtempe minimumigante la koston kaj malfaciligante kontraŭatakojn. Rilate Tajvanon, multego da relative malgrandaj kaj malmultekostaj misillanĉiloj kaj senpilotaj aviadiloj dislokitaj tra la insulo estus parto de la defenda strategio, kiun estus malfacile por la atakantoj efike kontraŭi. Strategia ambiguecoLa ŝlosila demando okaze de atako ja estas kiel respondus Usono. Preferante politikon de „strategia ambigueco”, la usona registaro kutime evitas konfirmi aŭ malkonfirmi, ĉu Usono militece helpus Tajvanon okaze de ĉina invado. Tiu politiko malhelpas al la ĉina registaro kalkuli kun precizeco la riskojn de invado, kaj samtempe malinstigas la tajvanan registaron provoki Pekinon. Klaraj mesaĝoj al PekinoLa usona prezidento Joe Biden, tamen, en aŭgusto 2021 deklaris, ke „Artikolo 5 [de la NATO-traktato (red.)] estas sankta [t.e. neŝancelebla (red.)] sindevigo. Se iu fakte invados aŭ agos kontraŭ niaj NATO-aliancanoj, ni respondos. Same por Japanio, same por Sud-Koreio, same por Tajvano”. Kvankam la Blanka Domo poste klarigis, ke tiu komento ne signifas ŝanĝon de la usona politiko de strategia ambigueco, la mesaĝo bone atingis Tajpeon kaj Pekinon. Tajvano havas bonajn neoficialajn rilatojn ne nur kun Usono, sed ankaŭ kun aliaj landoj, kvankam malmultaj el ili agnoskas ĝin kiel sendependan ŝtaton. Dum la lastaj semajnoj, pluraj kandidatoj al la posteno de ĉefministro de Japanio deklaris, ke defendi Tajvanon tre gravas por la sekureco de Japanio. Kaj anoncante pli profundan defendan kunlaboron inter Unuiĝinta Reĝlando, Usono kaj Aŭstralio, la ministroj pri defendo de la lastaj du ŝtatoj priskribis Tajvanon kiel „elstaran demokration kaj gravegan kunlaboranton” kaj emfazis la „subtenon por paca solvo de transmarkolaj demandoj, sen turni sin al minacoj aŭ devigoj”. Eble la plej grava demando rilate al la konservado de paco en la tajvana markolo estas, ĉu Pekino povos pli efike izoli Tajvanon aŭ ĉu la demokratia insulo ricevos eĉ pli klaran subtenon de la internacia komunumo. Śraddhāpa
Tajvano
|