MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

La eterna kancelierino

La 26an de septembro Germanio elektis novan parlamenton. Kancelierino Angela Merkel, ame nomata Mutti (panjo) en la gazetaro kaj popole, demisiis post 16 jaroj sur la posteno.

Populara

Merkel devenas el la orienta parto de Germanio, antaŭe GDR (Germana Demokratia Respubliko), de kie ŝi kunportis socialismajn ideojn kaj fortan volon je potenco. Ŝi fariĝis populara pro sia trankvila sinteno, sia pacienco kaj sia senkorupteco. Al la civitanoj plaĉis ankaŭ ŝia rezisto kontraŭ tropostuloj de Usono. Ŝi laŭeble longe rezistis agojn, kiuj malbonigus la rilatojn kun Rusio kaj Ĉinio; ŝi insistis, ke oni finkonstruu kaj ekuzu la rusan gasodukton Nord Stream 2 malgraŭ la sankcioj de Usono. Ŝi rezistis ankaŭ kontraŭ tio, ke oni malpermesu produktojn de la ĉina entrepreno Huawei 1, kiun Usono suspektas pri spionado. La sankcioj kontraŭ Huawei estas parto de la usona komerca milito kontraŭ Ĉinio.

Potenc-avida

La alia flanko de Angela Merkel estis ŝia potencemo. Ŝi forpelis ĉiujn kapablulojn, kiuj povus endanĝerigi ŝian postenon. Tiel en ŝia partio kaj registaro restis nur jesemuloj kaj obeantoj anstataŭ kapabluloj.

Teruraj rezultoj

Post 16 jaroj la rezultoj aspektas terure. Burokratismo kreskanta kiel kancero paralizas la ekonomion. La „energioŝanĝo” komplete fiaskis; la ŝtataj oficejoj kaj oficistoj laboras same kiel antaŭ cent jaroj. Ĉio okazas sur papero; oni komunikas per faksiloj. La komputila mondo ankaŭ nun ankoraŭ estas Neuland (nekonata tereno, laŭ propra esprimo de Merkel). Preskaŭ ĉiuj ŝtataj konstruprojektoj daŭradas kaj kostas multege pli ol oni kalkulis. La infrastrukturo, kiel ekzemple ŝoseoj kaj pontoj, estas en malbona stato. Komence de la pandemio nur 26 elcentoj de la lernejoj havis aliron al Interreto. En multaj regionoj rapida ret-aliro ne ekzistas; en trajnoj oni apenaŭ povas telefoni.

Tio ĉi okazas ne pro tio, ke Germanio ne plu havas kapablajn inĝenierojn. Tute male: en Germanio ekzistas multegaj privataj firmaoj, kiuj estas ĉampionoj en siaj fakoj. La problemojn kaŭzas la burokrateco, kiun ofte eĉ la burokratoj ne plu komprenas. La kancelierino Angela Merkel transformis Germanion en socialisman, malsukceseman ŝtaton.

Harald SCHICKE
Germanio
1. Huawei Technologies Co. Ltd., ĉine: 华为 (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 11, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Harald Schicke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-10