PolitikoORIENTA EŬROPOUkrainio: slovaka subtenoEn februaro 2014 Rusio okupis la teritorion de la duoninsulo Krimeo1 kaj sekvamonate post kontestebla referendumo, kiun Ukrainio kaj okcidentaj landoj ne agnoskis, aneksis ĝin. Pro la anekso de Krimeo la slovaka eksterlanda politiko estis devigita rekonsideri sian tiaman koncepton de pragmata politiko rilate al la najbara lando, kun kiu ĝi havas komunan limon de 98 kilometroj kaj kun kiu ĝi havas historiajn ligojn. Diversaj opiniojLa anekso de Krimeo rompis la enlandan politikan konsenton pri la slovaka eksterlanda politiko. Tiutempe la plej granda opinidiferenco estis inter la tiama ĉefministro Robert Fico kaj la prezidento de la respubliko Andrej Kiska2. Kvankam ambaŭ ŝtatistoj kune konsideris la anekson de Krimeo malobservo de la internacia juro, ili havis malsamajn opiniojn pri solvado de ĉi tiu afero. Fico prenis la rolon de protektanto de slovakaj interesoj: li strebis konvinki la publikon, ke sankcioj kontraŭ Rusio damaĝas slovakajn interesojn kaj slovakajn komercistojn kaj, krom tio, ne solvos la krizon en Ukrainio. La prezidento Andrej Kiska, kontraŭe, prezentis sin en ĉi tiu afero klare kiel poreŭropa kaj poratlantika politikisto. Oficiala pozicioLa oficiala pozicio de Slovakio pri aneksado de Krimeo dividiĝas en tri ĉefajn kampojn. La unua kampo estas la diplomatia kondamno de anekso. Slovakio aliĝis al la landoj, kiuj konsideras la anekson de Krimeo malobservo de la internacia juro kaj de la sendependeco kaj teritoria integreco de Ukrainio. La dua kampo estas helpo al Ukrainio per duflanka ekonomia kunlaborado, kaj la tria kampo estas la oficiala subteno por la unueco de Eŭropa Unio (EU) en la alpreno de restriktaj rimedoj kontraŭ Rusio, kiuj ne nur plimalbonigis la ekonomian situacion en Rusio, sed ankaŭ plimalbonigis la rilatojn inter Rusio kaj EU. Krimea platformoĜis nun sukcesis neniuj diplomatiaj agadoj por revenigi Krimeon al Ukrainio. La plej nova elemento por rapida solvo de la anekso de Krimeo per diplomatiaj kanaloj estas la tiel nomata „Krimea Platformo”, kies inaŭgura pintkunveno okazis la 23an de aŭgusto ĉi-jare en la ukraina ĉefurbo Kievo. En komuna deklaro la aliĝintoj al la platformo ne agnoskas kaj daŭre kondamnas la provizoran kaj kontraŭleĝan anekson de Krimeo en rekta defio al la internacia sekureco kun implicoj por la internacia jura ordo protektanta la teritorian integrecon, unuecon kaj suverenecon de ĉiuj ŝtatoj. Krimea Platformo estas esence nova internacia interkonsiliĝa kaj kunordiga instanco, kiun iniciatis Ukrainio kaj ĝia prezidento Volodimir Zelenskij. La platformo funkcios sur pluraj niveloj: ŝtatestroj kaj ĉefministroj, ministroj pri eksterlandaj aferoj, interparlamenta kunlaboro kaj reto de fakuloj kun la celo atingi, ke Krimeo revenu sub suverenecon de Ukrainio. La politikan kaj diplomatian gravecon de la pintkunveno substrekas la fakto, ke ĉeestis altaj reprezentantoj de 46 landoj kaj internaciaj organizaĵoj. Estonio, Finnlando, Hungario, Kartvelio, Kroatio, Latvio, Litovio, Moldavio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Slovenio kaj Svedio estis reprezentataj sur la nivelo de ŝtatestroj kaj ĉefministroj. Al Kievo venis ankaŭ Charles Michel, prezidanto de Eŭropa Konsilio, kaj Valdis Dombrovskis, vicprezidanto de Eŭropa Komisiono. Ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo) kaj GUAM3. Rusio ne partoprenis la pintkunvenon. Ĉu rapida solvo? Apenaŭ.Estas neniu kialo por dubi, ke Krimea Platformo havas politikan signifon kaj diplomatian perspektivon. Tamen dum Vladimir Putin restas prezidento de Rusio, apenaŭ eblas atendi konkretajn rezultojn, ĉar la reveno de Krimeo al Ukrainio profunde subfosus lian aŭtoritaton kaj popularecon. Eĉ havante riĉan fantazion, estas tre malfacile antaŭsupozi la kondiĉojn, en kiuj Rusio forlasus Krimeon. La afero pri reveno de Krimeo al Ukrainio iom post iom supozeble transiros en la kategorion de frostigitaj konfliktoj, simile al tiuj de Sud-Osetio, Abĥaza Respubliko kaj Ĉednestrio. Julius HAUSER
korespondento de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande. 1. Tiutempe Krimeo senkonteste apartenis al Ukrainio. (red.)2. Robert Fico estis la ĉefministro de Slovakio en la jaroj 2006-2010 kaj 2012-2018; Andrej Kiska estis la prezidento de Slovakio en la jaroj 2014-2019.3. GUAM estas malmulte konata regiona organizaĵo de kvar postsovetiaj ŝtatoj: Kartvelio, Ukrainio, Azerbajĝano kaj Moldavio. La mallongigon GUAM formas la komencaj literoj de la nomoj de partoprenantaj landoj (kvankam ne en Esperanto).
|