PolitikoANTARKTOĈu nova malvarma milito?Disputoj inter Argentino kaj Britio pri la Falklandaj/Malvinaj Insuloj estas oftaj. La du landoj alfrontiĝas ne nur diplomatie, sed ankaŭ armile: jam antaŭ preskaŭ kvar jardekoj ili militis pri la suvereneco super tiuj teritorioj en la suda Atlantiko. Argentino kaj Britio estas du el la sep landoj, kiuj havas pretendojn pri partoj de Antarkto1, kaj iuj el tiuj teritoriaj postuloj estas reciproke konfliktaj. Nun aldoniĝis nova kialo por disputi. Nova havenoNovan malakordon kaŭzis konstruado de nova profundakva haveno en Falklandoj/Malvinoj, post la difektiĝo de la nuna FIPASS (Falklanda transira haven- kaj stokad-sistemo) konstruita en 1984 kaj ne plu sekura, laŭ Barry Elsby, membro de la leĝofara asembleo de la insularo. En februaro 2020 estis anoncite, ke la konstrulaboroj pri tio, kion Elsby priskribis kiel „unu el la plej grandaj projektoj en la historio de la insuloj”, estas aljuĝitaj al la brita-nederlanda firmao BAM Nutall. La aŭtoritatoj de la insuloj raportis, ke la nova haveno estos konstruita proksime de la nuna kaj ke ĝi funkcios „ne pli malfrue ol komence de 2024”. La administra direktoro de BAM Nuttall, Martin Bellamy, diris, ke la nova haveno „subtenos la lokan ekonomion, inkluzive fiŝkaptadon, turismon kaj ŝipadon, kaj faciligos la ekonomian kreskon antaŭvidatan en la estonteco”. Malgraŭ la avantaĝoj por la lokanoj, ĉi tiu laboro kaŭzis koleron de politikistoj en Argentino kaj maltrankvilon de tiulandaj fakuloj pri Antarkto. Nova problemoDek ok monatojn post la anonco, en aŭgusto 2021, la registrao de la plej suda provinco de Argentino, kies oficiala nomo estas „Fajrolando, Antarkto kaj la Sud-Atlantikaj Insuloj” (ĝi inkluzivas Falklandojn/Malvinojn2), plendis pri BAM Nutall, ĉar la firmao sen rajtigo eklaboris en tiu regiono. Poste, meze de la monato, senatano Pablo Blanco pledis antaŭ la argentina parlamento, ke ĉi tiu projekto havas la finan celon vastigi britan regadon super la blanka kontinento. „Per la konstruado de ĉi tiu haveno, Britio intencas firmigi sian koloniismon en Malvinoj kaj la regiono kiel lanĉilon por etendi sian influon al Antarkto”, akuzis Pablo Blanco. Liaopinie, inter la celoj de la nova haveno estas ankaŭ „provizi loĝistikajn servojn al aliaj eŭropaj landoj, kiuj havas interesojn en la blanka kontinento”. Ĉu nova enirejo al Antarkto?DEF, argentina revuo pri defendaj, energiaj kaj sciencaj aferoj, klarigis en raporto publikigita komence de aŭgusto, ke vojaĝo de ĉirkaŭ cent teknikistoj kaj sciencistoj de la germana Instituto Alfred Wegener alarmis argentinajn specialistojn pri Antarkto. La fakuloj forlasis Hamburgon voje al la germana bazo Neumayer 3 en Antarkto. La revuo atentigis, ke ĉi tiu vojaĝo kaj la konstruado de „nova brita haveno en Falklandoj/Malvinoj specialigita por antarktaj servoj estas indikoj de agresema brita politiko allogi klientojn de la internacia antarkta komunumo”. Antarkta konkuradoĜis nun multaj el la landoj, kiuj pretendas partojn de Antarkto, kaj el la ceteraj 35 landoj, kiuj havas konstantajn bazojn sur la blanka kontinento, aliris tien ekde la du plej proksimaj punktoj: Ushuaia en Argentino aŭ Punta Arenas en Ĉilio (situanta ĉirkaŭ 150 kilometrojn pli norde). Sed laŭ la sama raporto de DEF, ĉi tiuj landoj, situantaj plejparte en la norda hemisfero, povus serĉi aliajn alirvojojn, ĉar „sud-amerikajn havenojn karakterizas administraj obstakloj”. Krome, laŭ specialigitaj amaskomunikiloj, en tutiĝinta mondo pli kaj pli gravas redukti transportkostojn. Tiusence oni reliefigas, ke, preter la britaj planoj, ankaŭ Ĉilio jam loĝistike superas Argentinon. Privilegia pozicio, sed loĝistikaj obstaklojMalgraŭ ĉio, parto de la fakuloj pri Antarkto opinias, ke pli ol enfokusigi britajn planojn, Argentino devas koncentriĝi pri tio, ke ĝi pli bone profitu de sia privilegia geografia pozicio. „Proksimeco al Antarkto permesas al ni formi operacian kaj sciencan loĝistikan poluson nacie kaj internacie, kio ebligas al ni pozicii nin kiel mondreferencon”, diras la ĵurnalisto Susana Rigoz, specialisto pri antarktaj temoj. Alejandro Bertotto, eksa provinca direktoro pri Antarkto kaj eksa estro de la antarkta bazo San Martín, diris al DEF, ke en la 1990aj jaroj ekzistis ambicia projekto (sponsorata de la Interamerika Banko por Disvolviĝo) por establi en Ushuaia „internacian sistemon de porantarkta loĝistiko”. La planoj inkluzivis instaladon de stacio de aera ŝarĝo, de mara ŝarĝa finstacio kaj loĝlokon por scienca personaro survoje. En Antarkto, ĉe la bazo Petrel, estis planata kargostacio por servi la argentinajn kaj alilandajn bazojn, sed la sud-amerika lando rezignis pri tiuj projektoj pro la daŭraj ekonomiaj krizoj. „Bedaŭrinde Argentino ne scipovis trafi la antarktan loĝistikan trajnon”, lamentas Bertotto. Kio okazos?La Antarkta Traktato estas internacia interkonsento celanta difini la uzojn, kiuj laŭ la unua artikolo devas esti nepre pacaj, de la neloĝataj teritorioj situantaj sude de la 60o de latitudo. Ĉu la paca situacio ankoraŭ longe validos, aŭ kolapsos pro la kreskantaj tensioj inter la landoj? Respondo ne estas en la raporto de la revuo DEF, sed estas klare, ke la unua lando en la mondo, kiu instalos konstantan bazon en Antarkto kaj proklamos sian suverenecon tie, havos grandan avantaĝon super la ceteraj konkurantoj. Blas URIEL SOSA
Argentino
Blas U. Sosa estas universitata studento (inĝeniero pri materialoj ĉe UNMdP) kaj muzikisto (Sikuris del Mar) el la urbo Mar del Plata, Argentino. 1. La aliaj estas: Aŭstralio, Ĉilio, Francio, Norvegio, Nov-Zelando. (red.)2. Falklandajn Insulojn (sub tia nomo) fakte posedas Britio, dum Argentino daŭre konsideras ilin parto de sia teritorio kaj nomas ilin „Malvinaj Insuloj”. (red.)
|