MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

EŬROPA UNIO - ĈINIO

La distanco restas granda

La EU-parlamentano kaj prezidanto de la komisiono pri rilatoj kun Ĉinio Reinhard Bütikofer (Verda Partio) asertis, ke la subskribo de t.n. Tutampleksa Interkonsento pri Investoj povas okazi nur, se la azia giganto garantios ene de siaj landlimoj respekton de homaj rajtoj kaj ĉesigon de la trudlaboro, kiun plenumas ujguroj en Ŝinĝjango.

Kompliceco

Danke al laboremo de sia popolo kaj al sia lerta politiko Popola Respubliko Ĉinio intertempe atingis grandan financan povon kaj aĉetis en Eŭropo signifajn porciojn ne nur de gravaj havenoj (Hamburgo en Germanio, Pireo en Grekio), sed ankaŭ de kernaj firmaoj kiel Daimler (aŭtoj), KUKA (robotoj por industrioj), Syngenta (semoj, pesticidoj) kaj Pirelli (pneŭmatikoj).

Rezulte, la azia ekonomia ŝtatpotenco ekhavis grandan influpovon ekster siaj limoj. Kelkaj landoj, ekzemple, iĝis finance dependaj de Ĉinio: inter ili estas Grekio, kiu baris komunan eŭropunian deklaron pri neglektado de homaj rajtoj en la azia giganto.

La berlina neregistara organizaĵo Eŭropa Centro por Konstituciaj kaj Homaj Rajtoj akuzis pri „kompliceco en krimoj kontraŭ la homaro” gravajn firmaojn kiel Hugo Boss, C&A, Lidl, Aldi Nord kaj Aldi Süd, kiuj profitis „rekte aŭ nerekte” de la laboro, al kiu estas devigataj la ujguroj de Ŝinĝjango. Aprile la kontraŭkorupta grupo Sherpa prezentis raporton pri simila implikiteco de francaj multnaciaj kompanioj.

(Mal)respekto de rajtoj

En la tiel nomataj aŭtonomaj regionoj Tibeto, Ŝinĝjango Ujgura kaj Interna Mongolio la loĝantaro plendas pri malrespekto de bazaj homaj rajtoj. Ankaŭ el aliaj partoj de Ĉinio alvenas raportoj pri torturoj kaj limigoj de religia libereco. Krome, la komunisma registaro pli kaj pli ignoras, ke Honkongo havas 50-jaran garantion sub la principo „Unu lando, du sistemoj” – ĝis la jaro 2047. Simile okazas pri Tajvano, kiun Ĉinio konsideras sia teritorio; la plimulto de la loĝantaro de la insulo, tamen, preferas sendependecon. Kiam Litovio decidis malfermi reprezentejon en tiu insulo, ĝia ambasadoro en Pekino estis devigita forlasi Ĉinion.

Malfacila interkonsento

La distanco inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio pri la respekto de la homaj rajtoj restas granda; la subskribo de la Tutampleksa Interkonsento pri Investoj – antaŭe planata por la unua duono de 2022 dum la franca prezidanteco de la Konsilio de Eŭropa Unio – ĉiam pli malproksimiĝas.

redakcio, surbaze de komuniko de Manfred Westermayer
Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 12, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de redakcio, surbaze de komuniko de Manfred Westermayer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-11-05