PolitikoPERUOPedro Castillo sin prezentisLa prezidento de la respubliko Peruo, Pedro Castillo [kastijo], unuafoje elpaŝis antaŭ la 76a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, deklarante, ke li strebos plifortigi la respekton al la juro kaj la dividon de povoj. Gajninte en aprilo 2021 la decidan rebaloton kontraŭ Keiko Fujimori [kejko fuĵimori] 1, li okupas sian postenon ekde la 28a de julio 2021. Lia partio „Libera Peruo”, fondita en 2007, havas socialisman orientiĝon. SindikatistoEn 2017, Castillo, kiel estro de la sindikato de edukaj laboristoj, fariĝis unu el la gvidantoj de tutlanda instruista striko, kies celoj estis plialtigo de salajroj, elpago de la nepagitaĵoj kaj pli alta buĝeto por instruado. La 24an de aŭgusto 2017 estis publikigita registara dekreto, per kiu la registaro plenumis parton de la postuloj de la strikantoj, minacante maldungi la daŭrigontojn. Kelkajn tagojn poste, Castillo anoncis la ĉesigon de la striko, ĉar ĝiaj ĉefaj celoj estis atingitaj. „Plibonigi distribuadon”En sia parolado Pedro Castillo konklude diris, ke jam 25 jarojn la ekonomio de Peruo daŭre kreskas, sed la malfavoraj konsekvencoj de la pandemio en la nacia ekonomio devigas transiri al respondeca makroekonomia administrado por pligrandigi la kreskadon kaj por plibonigi distribuadon de la profito. Dialogo kun la centraj partiojPrezidento Castillo strebas malfermi dialogon kun la centraj partioj kaj anstataŭigis la ĉefministron Guido Bellido, elstarulo de la maldekstra frakcio de „Libera Peruo”, per la 46-jaraĝa modera politikistino Mirtha Vásquez. Tiu ĉi decido speguliĝos ankaŭ en la perua internacia politiko, plu izolante Venezuelon, regatan de Maduro. Gustavo VILLANUEVA CHÁVEZ
Peruo
Per tiu ĉi teksto la aŭtoro partoprenas en la konkurso „Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento” 1. Kejko Fujimori estas la plej aĝa filino de Alberto Fujimori, prezidento (kaj poste diktatoro) de Peruo de la 28a de julio 1990 ĝis la 17a de novembro 2000. (red.)
|