MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

MIGRANTOJ

Litovio forbariĝas

Litovio havas 679 kilometrojn longan ŝtatlimon kun Belorusio, kiu estas ankaŭ ekstera limo de Eŭropa Unio. Parto de la limo estas barita kaj ekipita per modernaj teknologiaj rimedoj; pli ol 100 km etendiĝas laŭ bordoj de riveroj kaj lagoj, kie neniu fizika baro estas aranĝita; kaj restas ankaŭ parto, kie pri la landlima sekureco zorgas limgardistoj.

Ĉi-somere la litova registaro firme decidis, ke sur la ŝtatlimo devas aperi fizika barilo. La estro de la ŝtata limgarda servo Rustamas Liubajevas prezentis la koncepton de estonta barilo: ĝi estos farita el du fizikaj komponantoj: spirala tranĉdrato supre sur kvar metrojn alta metala barilo.

Kontraŭleĝa homfluo

Kial do la litovoj decidis forbariĝi? Tio okazas pro subita granda fluo da kontraŭleĝaj migrantoj el Belorusio. Ili, tamen, ne estas belorusoj, sed homoj el landoj de Azio kaj Afriko, kiuj ne uzas oficialajn limtrapasejojn, sed (kutime nokte) marŝas sur vojetoj kun la celo atingi la mondon de siaj revoj: Eŭropon.

La migrado eksplode pliiĝis tuj post kiam, la 23an de majo, en la belorusa ĉefurbo Minsko estis surterigita aviadilo de la kompanio Ryanair fluganta el Ateno al Vilnius. La aviadilo estis fluganta en aera spaco de Belorusio, kiam pilotoj ricevis raporton de la belorusa flanko, kvazaŭ en la aviadilo estus eksplodaĵoj kaj ĝi nepre direktiĝu al Minsko (malgraŭ tio, ke ĝi jam estis proksime al la litova ŝtatlimo kaj al la finpunkto de la flugo). Por igi ĝin ŝanĝi la kurson, la aviadilon gvidis belorusaj ĉasaviadiloj MiG-29 kaj milita helikoptero Mi-24. Post kiam la aviadilo Ryanair kun pli ol 170 pasaĝeroj surteriĝis en Minsko, en ĝi tuj estis arestita la estro de la belorusa opozicia amaskomunikilo „Nexta” Roman Protasević.

Pro tiu ago multaj landoj malpermesis al belorusaj aviadiloj flugi en ilia aera spaco. Krome, la prezidento de Belorusio Lukaŝenko devas alfronti multajn ekonomiajn sankciojn; reage al la malfavora situacio, li furioze minacis la najbarajn landojn per invado da neleĝaj migrantoj.

Rezultoj

Rezultoj aperis baldaŭ. Plurdekoj da neleĝaj migrantoj ĉiunokte aperadis ĉe la limo belorusa-litova, celante eniri Eŭropan Union.

Kontraŭleĝa enmigrado okazadis ĉiujare. Ekzemple, pasintjare 81 eksterlandanoj kontraŭleĝe transiris la limon kun Belorusio, kaj en 2019 – 46 homoj. En la antaŭaj jaroj ĉi tiu nombro variis de kelkdek ĝis cent. Tamen ĉi-jare migrado kreskis je nekutima grado: dum nur kelkaj monatoj ĉe la ŝtatlimo estis arestitaj pli ol 4100 kontraŭleĝaj migrantoj. Tiaj draste kreskintaj fluoj kreis pliajn zorgojn por oficialuloj, kaŭzis problemojn pri loĝado kaj provizado de neatenditaj gastoj, kaj pezan ŝarĝon por la departemento pri migrado, kiu devas pritrakti jurajn aferojn. Pro tia situacio en Litovio estis deklarita krizostato.

„Nenormala” krizo

Litovaj aŭtoritatoj kaj politikistoj asertas, ke tio ne estas „normala” krizo, kiun kaŭzas migrado, sed celkonscia hibrida agreso de Belorusio kontraŭ Litovio kaj Eŭropa Unio reage al la sankcioj de Eŭropa Unio. La belorusa registaro mem diras, ke pro la sankcioj, kiujn tiu enkondukis por puni la reĝimon pro subpremado de la opozicio ĝi ne plu haltigas migrantojn strebantajn al Eŭropa Unio.

Ekde aŭgusto la ministrejo pri internaj aferoj rajtigis la limgardistojn reirigi kontraŭleĝajn migrantojn alvenantajn en Litovion. Rezulte la migrokvanto falis ĝis dekoj, kaj ĝi ne plu kreskas draste. Migrantoj venantaj el Belorusio komencis esplori novajn translimajn vojojn: ekzemple, tra Pollando.

Kion fari?

Litovio aprobis proceduron por libervola reveno. La departemento pri migrado informis enmigrintojn pri financa subteno por tiuj, kiuj esprimas deziron reveni al sia hejmlando. Kompense ili ricevas revenbiletojn kaj sumon de 300 eŭroj. Tiu eblo evidente ne aspektas tiom alloga, ĉar ĝis nun nur 130 personoj decidis profiti de ĝi. La aliaj diras, ke ili ne pretas akcepti tiom malgrandan sumon, dum por migri al Eŭropo ili elspezis 25-oble pli.

La ministrejo pri internaj aferoj raportis, ke azilon petis pli ol 2600 enmigrintoj. Ĝis la mezo de septembro estis pritaksitaj 600 petoj, sed neniu el ili estas oficiale aprobita. Tio okazis, ĉar la litovaj aŭtoritatoj konsideras la petintojn ekonomiaj migrantoj.

Neklara situacio

La litovaj leĝoj antaŭvidas, ke nur dum ses monatoj kontraŭleĝaj enmigrintoj povas esti prizorgataj. Kio okazos poste? Cirkulas opinio, ke ili devus esti resenditaj al la landoj de sia deveno. Tamen la problemo estas, ke Litovio ne havas jure aprobitan modelon por fari tion kaj ke, krome, tiuj landoj ofte eĉ ne volas reakcepti siajn civitanojn kaj penas eviti ajnan tiurilatan kunlaboron. Do, la nuna situacio restas neklara kaj por la litoviaj aŭtoritatoj, kaj por la kontraŭleĝaj enmigrintoj. Interalie, la ministrejo pri internaj aferoj komence de oktobro informis, ke el iom pli ol 4000 kontraŭleĝaj enmigrintoj ĉirkaŭ 700 sukcesis eskapi el la tendaroj.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 12, p. 8ß.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-11-06