MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

SERBIO

Ĉampioneco pro kovimo

Komence de ĉi tiu jaro, Serbio havis rekordan kvanton da vakcinitaj homoj, sed nun la rekordo rilatas al la nombro de malsanuloj pro kovimo.

Multaj homoj decidis ne vakciniĝi, kvankam Pfizer, BioNTech, Sputnik V, Sinopharm, Oxford AstraZeneca (kaj lastatempe ankaŭ Moderna) estas vakcinoj aprobitaj de la serba reguliga agentejo pri kuraciloj kaj medicinaj aparatoj.

„Ne estas tempo por pripensi, sed por urĝe komenci la devan vakcinadon de sanlaboristoj, kaj poste de aliaj grupoj de loĝantoj, kiuj havas gravan riskon aŭ povas amase infekti aliajn pro la naturo de la laboro, kiun ili faras”, diras Predrag Kon, konata serba epidemiologo.

Gravaj problemoj

Ĝis nun 2,7 milionoj da homoj ricevis la vakcinon (unua, dua kaj tria dozoj). La ĉina vakcino Sinopharm plej konsumiĝis (3,4 milionoj da dozoj), sekvata de Pfizer (1,2 milionoj), tamen ĝis nun mortis preskaŭ 10 000 homoj, kaj la nombro de infektitoj kreskas. La malsanulejoj estas plenaj.

„Ĉirkaŭ 52 elcentoj de la plenkreska serba loĝantaro ricevis vakcinon kontraŭ COVID-19”, diris Mirsad Djerlek, ŝtata sekretario de la Ministrejo pri Sano. Tio ne sufiĉas por atingi kolektivan imunecon, kvankam Serbio komencis amasan vakcinadon en januaro, antaŭ aliaj landoj en la regiono.

La nesufiĉa nombro de vakcinitoj – precipe ĉe la plej juna loĝantaro – indikas mankon de fido ne nur pri la efikeco de vakcinoj, sed ankaŭ pri la graveco de la sekvoj pro la malsano, kiu forprenis tiom da vivoj en Serbio. Lastatempaj datumoj sugestas, ke la nombro baldaŭ povos esti pli granda ol 10 000.

Eksterordinare

La itala milionulo Gianluca Vacchi estis vakcinita en Beogrado, kaj poste per Instagram – kie lin sekvas 20 milionoj da homoj – li publike dankis Serbion.

djnc
Dimitrije JANIČIČ
korespondanto de MONATO en Serbio


Dimitrije Diso Janičič (1935) naskita en montenegra vilaĝo Bročanac, finis porinstruistan lernejon kaj fakultaton de politikaj sciencoj – ĵurnalismo. Laboris kiel instruisto, ĵurnalisto kaj redaktoro en diversaj lernejoj kaj gazetoj en Montenegro kaj Serbio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 12, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janičič el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-11-06