PolitikoOPINIOKial ne Aleksej Navalnij, sed Dmitrij Muratov?En oktobro 2021 la Nobel-premion pri paco ricevis la rusia ĵurnalisto Dmitrij Muratov kaj lia filipina kolegino Maria Ressa. Kial la komitatanoj elektis ĵurnalistojn kaj nome tiujn ĉi? Surpriza elektoLa decido de la Nobel-komitato surprizis ĉiujn, ja ambaŭ elektitoj estis ekster la prognozataj venkontoj, kiuj ĝis la lasta momento estis Monda Organizaĵo pri Sano, la ekologia aktivulino Greta Thunberg kaj la belorusa politikistino Svetlana Ciĥanovskaja. Tamen anstataŭ mondfamaj kandidatoj, la komitato elektis du ĵurnalistojn apenaŭ vaste konatajn eksterlande. Oni povus klarigi tion per taktikaj konsideroj, ja temas pri elekto ekvilibra kaj bela. Multaj malkontentas pri reago de Monda Organizaĵo pri Sano al la kronvirusa pandemio, alvokoj de la juna svedino tuj ĉesigi minadon de fosiliaĵoj sonas kiel amara moko nun, kiam Eŭropo denove lanĉas karbajn elektrocentralojn kaj petegas Rusion liveri pli da gaso, kaj la malsperta belorusa politikistino, definitive malgajninta sian lukton por la prezidanta posteno, iĝas tro marĝena figuro. La defendado de esprimlibereco, ĉiam pli ofte atakata jen de ŝtataj institucioj, jen de agresemaj plendantoj pri „politika ĝusteco”, estas temo aktuala por la tuta mondo. Viro kaj ino, lando evoluinta kaj evoluonta, eldonaĵo nacilingva kaj anglalingva – ŝajnas, ke ĉiuj devas esti kontentaj. Restas nur unu demando, almenaŭ rilate la rusian premiiton. Kial inter du rusiaj kandidatoj – la politikisto Aleksej Navalnij kaj la ĵurnalisto Dmitrij Muratov – oni elektis la duan, apenaŭ konatan al vasta publiko eĉ en Rusio? Aleksej Navalnij lastatempe famiĝis tutmonde kaj vetperistoj prognozis lian venkon, foje akceptante vetojn je proporcio 1:10. Ne estas mirinde do, ke la decido de la Nobel-komitato ege indignigis liajn subtenantojn, kiuj plenigis sociajn retojn per protestoj kaj asertoj, ke ankaŭ la Sveda Akademio estas „subaĉetita de Putin” (kiu ankaŭ estis kandidatigita). Sed ni lasu flanke la konspirteoriojn kaj analizu la situacion sobre. Gazeto de du Nobel-premiitojPor kompreni ĝin, necesas pli proksime konatiĝi kun la premiito. La 59-jara Dmitrij Muratov estas profesia ĵurnalisto, plurfoje distingita. En 1993 li partoprenis la fondon de Novaja Gazeta (Nova gazeto) kaj du jarojn poste iĝis ĝia ĉefredaktoro. Nun ĝi estas la plej influa opozicia gazeto en Rusio kaj eble la sola en la mondo, inter kies posedantoj estas du Nobel-premiitoj – 10 % de ĝiaj akcioj apartenas al Miĥail Gorbaĉov. „Nova gazeto” nur nesignife ŝanĝiĝis dum preskaŭ tri jardekoj. Ĝi ĉiam estis ekstreme kritika rilate la rusiajn aŭtoritatojn kaj servis kiel esprimejo de opinioj de la plej sendependaj aŭtoroj. Ĝi speciale atentas homajn rajtojn kaj malrespekton al ili, precipe en Ĉeĉenio – ĉu fare de lokaj aŭtoritatoj, militistoj aŭ sekurecservoj. Ĝi ofte raportas pri opozicia agado, inkluzive de Aleksej Navalnij, la plej fama rusia opoziciulo. Kiel reagas al tio rusiaj aŭtoritatoj? Foje ĵurnalistaj akuzoj estas neataj (tiel okazis post raporto pri persekutado de samseksemuloj en Ĉeĉenio), sed post pluraj publikaĵoj sekvis ŝanĝo de la oficiala pozicio kiel post la aresto de la ĵurnalisto Ivan Golunov, akuzita pri vendo de kontraŭleĝaj drogoj. Fine li estis liberigita, komplete absolvita kaj prizonon trafis policanoj, kiuj falsis la akuzon kontraŭ li. Post alia publikaĵo pri disverŝo de nafto en Arkto, ŝtata mediprotekta instanco ordonis al la kulpulo, la industria giganto Nornickel, pagi 147 miliardojn da rubloj (du miliardojn da eŭroj). Reagon de Kremlo al la Nobel-premiado esprimis la prezidenta proparolanto Dmitrij Peskov: „Ni povas gratuli Dmitrij Muratov. Li konsekvence laboras laŭ siaj idealoj, li estas fidela al siaj idealoj. Li estas talenta, li estas kuraĝa”. Sekvis gratuloj de aliaj altranguloj, inkluzive de Tina Kandelaki, vic-direktoro de la holdingo Gazprom Media, kiu interalie posedas radiostacion „Eĥo de Moskvo”, la plej influan opozician radiostacion de Rusio. Homoj kiel plejalta valoraĵoEn februaro 2021 Muratov partoprenis neoficialan renkontiĝon de ĉefredaktoroj kun Putin kaj profitis por transdoni al la prezidento liston de infanoj, kiuj bezonas multekostan kuracadon (ĉefe pri spina muskola atrofio – t.n. SMA). Post du semajnoj al li telefonis Dmitrij Peskov por sciigi, ke tiuj personoj ricevos la necesan helpon. „Vi diros, ke mi estas komplico de la reĝimo, sed diru tion al la gepatroj de infanoj kun SMA”, respondis Muratov al kritikantoj. „Diru al ili, ke ili ne prenu tiun ĉi monon, ja ĝin donis bankistoj, kiuj laboras por la ŝtato, kaj infano mortos”. Ankaŭ nun Muratov anoncis, ke parton de la premio li donacos al la bonfara fonduso „Cirklo de bonkoreco” establita en januaro 2021 laŭ decido de Vladimir Putin por helpi al infanoj suferantaj pro SMA kaj aliaj maloftaj malsanoj. „Aŭskultu min: ĉiu sur Tero havas unu vivon” diris la redaktoro. „Ĉu vi skribaĉos komentojn en Interreto aŭ provos plibonigi la vivon de homoj?” Tio klare kontraŭas la pozicion de Aleksej Navalnij. „Kun teroristoj, ostaĝigantaj homojn, ni ne intertraktas”, skribis tiu ĉi lasta la 13an de oktobro. Cetere li jam diris antaŭe, ke li ne zorgas pri bonfarado, ĉar li preferas koncentriĝi pri ŝanĝado de la tuta ŝtata sistemo, ne pri helpo al apartaj homoj. Lenin kaj GandhiEkzistas certaj limoj, kiujn ankau „Nova gazeto” preferas ne transiri. Ĝi ne publikigas enketaĵojn pri personaj posedaĵoj de la rusia prezidanto Vladimir Putin kaj liaj proksimuloj. „Kio rilatas al infanoj kaj virinoj, tio estas limo por mi,” diris Muratov. Tio draste kontrastas kun la konduto de Aleksej Navalnij, kiu neniam montris skrupulojn kaj ofte ŝanĝis ideologiojn kaj agadkampojn. Unue li studis en la Financa Universitato ĉe la registaro de Rusio, sidis en konsilio de direktoroj de la plej granda ŝtata flugkompanio Aeroflot, do estis pli ol neŭtrala al la aŭtoritatoj. Poste li komencis sian politikan karieron kiel liberalulo en la opozicia partio Jabloko, baldaŭ transiris al naciisma movado kaj fine iĝis popolisto, dediĉanta plejparton de sia tempo al enketado de koruptaj aferoj. Cetere, la diferenco estas strategia. Dmitrij Muratov celas pacajn ŝanĝojn, precipe de la socio: „Ni estas influa gazeto, kaj tio signifas, ke ni devas havi la eblon de dialogo. Tuj post kiam vi komencas ofendi homojn, ne gravas, ĉu ili havas potencon aŭ ne, vi perdas influon. Homoj ne plu komunikiĝas kun vi”. Aleksej Navalnij, inverse, malkaŝe diras, ke li planas akiri potencon ne per demokratiaj proceduroj sed perforte, kaj por tio li bezonos subtenon de nur 1 % de la popolo: „Laŭleĝa ŝanĝo de la potenco en Rusio ne eblas ... Por revolucio tute ne necesas duono de la lando, sufiĉas unu procento de la aktiva loĝantaro”. Tiu ĉi diferenco klare montriĝis dum la ĉi-jaraj balotoj, kiam Navalnij alvokis siajn adeptojn voĉdoni por kandidatoj el la listo kiun li kreis – plejparte tio estis komunistoj kaj stalinistoj. Dmitrij Muratov publike kontraŭis tion kiel gregan konduton neakcepteblan, nek el morala, nek el politika vidpunkto. Ankaŭ la bazaj pozicioj de la du personoj estas ege distancaj. Dmitrij Muratov estas klasika liberalulo kaj demokrato, kies prioritatoj estas egaleco kaj libereco por la tuta homaro. Lia gazeto ofte plendas pri malrespekto de homaj rajtoj en Kaŭkazio, suferoj de enmigrintoj, defendas samseksemulojn kaj aliajn minoritatojn. Aleksej Navalnij estas tipa popolisto kaj naciisto, plurfoje dirinta, ke lin interesas sole la rusa popolo, kiun interalie necesas defendi de inundo de kaŭkazianoj kaj azianoj. Inter liaj proponoj estis deportado de la kaŭkazianoj el Rusio, konstruo de apartiga muro lime de Kaŭkazio kaj enkonduko de viza reĝimo por landoj de Meza Azio. Rilate samseksemulojn li promesis permesi samseksemajn geedziĝojn en regionoj, kie oni tion aprobos per lokaj referendumoj (do nenie) kaj Gejan Fieron li proponis aranĝi en gardata stadiono, kien gejojn oni transportos sub gardado en busoj dum gejomalamantoj libere protestos surstrate. Oni ofte mencias ses murditajn ĵurnalistojn de „Nova gazeto”, sed forgesas diri, ke almenaŭ du el ili estis maldekstraj aktivuloj, mortpafitaj de rusaj naciistoj, mem poste kaptitaj kaj kondamnitaj. Ne eblas imagi ilin partopreni la fifamajn „rusajn marŝojn” 1 akompane de razkapuloj kriantaj „Sieg Heil!” (temas pri nazia saluto - red.) Aleksej Navalnij longan tempon faris tion ĉiujare. Se diri mallonge, la diferenco inter tiuj du homoj estas sama kiel inter Mahatma Gandhi kaj Vladimir Lenin. Ambaŭ evidente havis plej bonajn intencojn, sed la unua alvokis al paco kaj la dua – al revolucio. Ĉu mirindas, ke la Nobel-komitato elektis ne Lenin, sed Gandhi? Stanislavo BELOV
korespondanto de MONATO en Rusio
Stanislav Belov estas profesia historiisto kaj ĵurnalisto, nun laboranta en Gazpromo. 1. La rusa marŝo estas ĉiujara manifestacio sub la slogano „Tiu ĉi estas nia lando”, en kiu partoprenas, interalie, rusaj naciismaj kaj novnaziaj organizaĵoj. La aranĝo okazas tradicie la 4an de novembro, kiu estas rusia tutlanda festotago „Tago de la popola unueco”.
|