EkonomioARGENTINOĈu investado de dolaroj solvos la krizon?Fine de septembro 2021 okazis argentina kongreso de profesiuloj pri ekonomio. Dum ĝi la prezidanto de la Centra Banko de la Argentina Respubliko, Miguel Pesce, asertis, ke unu el kvin dolaroj, kiuj cirkulas en la mondo ekster Usono, estas trezorigata de argentinaj loĝantoj. „Argentinanoj posedas fremdajn aktivojn je ĉirkaŭ 400 miliardoj da dolaroj, kaj ni havas pagobilancon pozitivan je 150 miliardoj. Ni bezonas kapitalan merkaton, kiu konvertu tiun pluson en investojn.” Ĉi tiuj frazoj invitis argentinanojn pensi pri la nova ekonomia krizo, kiun la lando alfrontas de kelkaj jaroj. Se oni konsideras la vortojn de Pesce, tio, kio ekonomie malhelpas la landon, eble ne estas limigoj pri eksterlandaj valutoj, kiel la regantoj asertis pli ol unufoje dum la lastaj jaroj. Oni povus pli bone paroli pri striko de la investantoj, kiuj ŝajne spekulas koste de la landa ekonomio, konservante siajn ŝparaĵojn „sub la matraco”, kiel oni diras. Ĉu tio estas struktura problemo? Ĉu ĝi okazas pro neefika aŭ netaŭga ekonomia modelo, kiu ne produktas sufiĉe da eksporteblaj varoj por financi la servojn, kiujn la ŝtato donas al la argentinanoj? Ĉu ni devus paroli pri „burĝa parazitado”, kie laboristoj ambaŭflanke de „la fendo”1 devas pagi por ĉiu ŝuldo, kiun la lando akiras? Aŭ ĉu ĝi reprezentas kolosan riĉigon de la politikista kasto? Estas multaj opinioj pri tio, ankaŭ multaj for de objektiveco. Sed ni konsideru la faktojn: estis jaroj kun ducifera jara inflacio, kreskanta malriĉeco kaj klara malfido al politikistoj. La solvo nun ankoraŭ estas debatata. La ĝeneralaj leĝdonaj elektoj okazos la 14an de novembro 2021. Argentinanoj esperas, ke proponoj ne mankos. Blas URIEL SOSA
Argentino
Blas U. Sosa estas universitata studento (inĝeniero pri materialoj ĉe UNMdP) kaj muzikisto (Sikuris del Mar) el la urbo Mar del Plata, Argentino. 1. En Argentino la esprimo „la fendo” aludas ideologian dispartigon, precipe en ekonomio kaj politiko. Multfoje ĝi estas simpligita en „peronismaj” aŭ „ne-peronismaj” proponoj. Laboristojn trafas la krizo je ambaŭ flankoj. Peronismo estas kompleksa ideologio, kiu ne rilatas nur al iu specifa socia klaso.
|