PolitikoOPINIOAUKUS: Ĉu kolektiva defendado aŭ provokado?La 15an de septembro 2021, tri landoj (Aŭstralio, Britio kaj Usono) kune prezentis novan sekurecan partnerecon por la hinda-pacifika regiono sub la mallongigo AUKUS1. La plej grava elemento de ĉi tiu komuna penado de la supremenciitaj landoj estas, precipe, ekipi Aŭstralion per floto de modernaj nukleaj submarŝipoj. Samtempe estis anoncitaj ankaŭ aliaj planoj por pli granda reciproka kunlaborado en la kampo de informo-sekureco, artefarita intelekto kaj kvantuma komputado. Rilataj demandojLaŭ diplomatoj kaj politikologoj, tiu ĉi paŝo estas klasika ilustro de la politiko de ekvilibro inter potencoj kaj minacoj. Kvankam Ĉinio ne estas rekte menciita en la interkonsento, estas klare, ke tiu ĉi iniciato estas respondo al la kreskanta percepto pri Ĉinio kiel minaco en la azi-pacifika regiono. Ekipado de Aŭstralio per modernaj longdistancaj submarŝipoj ebligos al Kanbero ludi pli aktivan diplomatian rolon en la regiono. Laŭ politikaj analizistoj, AUKUS estas zorge kalkulita diplomatia paŝo, kies realigado daŭros kelkajn jarojn. La nova interkonsento ne minacas Ĉinion, nek fokusiĝas al konfrontiĝo kun ties ekonomio. Simple dirite, ĝi estas paŝo celanta interrompi aŭ malsukcesigi kian ajn estontan strebon de Ĉinio al regiona hegemonio. ReagojĜis nun la plej videbla reago estas la seniluziiĝo de la franca registaro, ĉar la nova interkonsento dronigis la antaŭan intencon de Aŭstralio aĉeti 12 ne-nukleajn submarŝipojn de Francio je la prezo de 31 miliardoj da eŭroj. Ankaŭ Eŭropa Unio pere de sia prezidantino de Eŭropa Komisiono, Ursula von der Leyen [fonderlajen], kaj la prezidanto de Eŭropa Konsilio, Charles Michel [ŝarl miŝél], esprimis siajn bedaŭron kaj malaprobon pri la supre menciita interkonsento. Tamen la fundamenta ŝlosila demando estas, ĉu AUKUS estos interpretata en diplomatiaj rondoj kiel adekvata ago de kolektiva defendo aŭ kiel provokado. Geopolitikaj konsiderojLa nova sekureca iniciato povas elvoki ekzemple jenajn geopolitikajn konsiderojn. La usonanoj plifortigos sian ĉeeston en Pacifiko, ne kalkulante pri la francoj, kiuj havas tie historie gravajn teritoriojn (Franca Polinezio), nek pri la germanoj, kiuj estas strategie grava komerca partnero de Ĉinio. Iom post iom, paŝon post paŝo, plifortiĝos la interligo de la hinda-pacifika kaj eŭropa-atlantika areoj. Ne multaj scias, ke Usono aktivas jam ekde 2007 ankaŭ en la grupo QUAD 2, kiu, krom Usono kaj Aŭstralio, ligas ankaŭ Japanion kaj Baraton. La ĝisnunaj deklaroj de la reprezentantoj de Eŭropa Unio kaj de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) konfirmas la supozon, ke AUKUS probable ne estos granda bato por la nuna transatlantika kunlaboro. Kvankam la nova sekureca iniciato havas relative limigitan karakteron, ĝi povas havi por Eŭropo ankaŭ plusvaloron el la vidpunkto de diplomatia interligo de la ĉefaj regionaj agantoj en diversaj kontinentoj. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010. 1. La mallongigon AUKUS formas la komencaj literoj de la nomoj de la partoprenantaj landoj en la angla lingvo.2. QUAD estas mallonga nomo de la neformala strategia forumo Quadrilateral Security Dialogue (Kvaropa Dialogo pri Sekureco). (red.)
|