Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Superheroaj bildstrioj

Ĉiu, kiu akompanas la diskutojn pri la neceso instrui Esperanton al infanoj, fojfoje aŭdas avertojn pri la graveco de bildstrioj kiel lingvoinstrua rimedo: fakte, delonge bildstrioj estas rekonataj kiel unu el la plej simplaj kaj taŭgaj lerniloj ne nur por idiomoj, sed por kio ajn. Eĉ la manlibro pri instalo de mia nova klimatizilo estas en bildstria formato!

Sed ne nur kiel instruilo bildstrioj rolas: same delonge ili estas konataj kiel unu el la plej riĉaj branĉoj de literaturo, kiu konstruas veran ponton inter literaturo, pentrarto kaj kino: se iu ankoraŭ pridubas tion, sufiĉas, ke oni rigardu liston de la plej monfaraj holivudaj filmoj de la lastaj 25 jaroj; tie oni tuj konstatos, ke la plej gravaj inter ili estas adaptaĵoj de superheroaj bildstrioj, verkitaj dum la lastaj 60 jaroj! Kaj eĉ se superherooj ne multe plaĉas al eŭropaj gustoj, vidu do, kiom da filmoj, eĉ desegnitaj, la serio de Asteriks jam naskigis. (Tio cetere, konkludigos al ni, ke tiaj filmoj, kaj la devenaj bildstrioj, ne estas nur infana afero).

Tial estas eĉ priplorinda la fakto ke, ene de Esperantujo, bildstrioj ne atingis ĝis nun sian ĝustan lokon, kiu ne povas esti malpli ol elstara. Fakte, tio, kion ni ĝis nun havis, estas preskaŭ nur esperantigoj de bildstriaj eŭropaj klasikaĵoj: Tinĉjo, Asteriks, Diabolik, Lupo Alberto ktp. Ja laŭdinda laboro, kiu, tamen, havigas en verdaj literoj nur tion, kion ĝenerala legantaro jam konas, kio fariĝas kialo, por ke esperantistoj ne elspezu sian monon por ili, ĉar kial aĉeti bildstrion facile alireblan kaj certe jam delonge legitan en nacia lingvo?

Kaj tio estas la unua merito de Espéranto-France pro la eldono de Ĉiuj Super-herooj aŭ La pokalo de ĉiuj: estante esperantigo de la franca originalo, ĝi prezentas al ni novajn nomojn. Tion mi asertas, ĉar mi honeste dubas, ĉu la aŭtoroj, kaj ankaŭ la desegnisto, estas fame konataj for de franclingvaj bildstriaj rondoj.

Meritoj

Ja la unua merito, sed ne la sola, nek la plej grava, ĉar tiu loko apartenas al la verko mem, plenplena de universalaj tipoj (lernejo, lernantoj kaj instruistino), situacioj (el/enmigrado) kaj problemoj (rasismo), kiujn preskaŭ ĉiuj homoj konas kaj/aŭ jam travivis. Kaj tiu konado, kontraŭe al jam menciitaj adaptaĵoj, laŭte parolas al esperantistaj koroj: tiuj estas temoj, kiuj ĉiam tuŝas nin, kaj en ili kuŝas la kialoj, pro kiuj nia lingvo mem ekzistu.

Alia merito estas ... futbalo! Estas strange rimarki, ke tiom populara sporto tre malofte aperas en bildstrioj: nura escepto estis Dick the Gunner, kreita en Usono de la argentinano José Luis Salinas. Tio estis en la 70aj jaroj! La bildstria albumo lerte kunigas tiun raran temon al la universo jam menciita, kaj ĉar ankaŭ futbalo estas temo malofta ĉe esperantistoj (malgraŭ tio ke, mi vetas, ankaŭ ni havas niajn preferatajn teamojn).

Ĝusta ekvilibro

Estas ankaŭ malofte (precipe for de la grandaj eldonejoj), ke bildstrioj havu la ĝustan ekvilibron inter la rakonto kaj la desegnaĵoj, kiuj reprezentas ĝin. Ĉi tie tio ja okazas: la desegnoj de Benjamin Chaud estas je la ĝusta mezuro. Tiel, klaraj linioj, ĝustaj koloroj, bildoj ne poluitaj (tio estas, plenaj je paralelaj detaloj), en kiuj estas ioma miksaĵo inter la tiel nomataj „belga” kaj „usona” skoloj; ĉio kontribuas al reliefigo kaj al tuja kompreno de la rakonto, verkita de Jean-Christophe Camus kaj Lilian Thuram. Aldone, tio ege faciligas la legadon, farotan de tiuj, kiuj ne kutime legas bildstriojn.

Kaj tiu legado ne estas kompromitita de la skipo de esperantlingvaj tradukistoj, kiuj lerte enmetis, nialingve, parolturnojn kaj de infanoj kaj de plenkreskuloj. Tion malfeliĉe ne sekvis la tekstisto, kiu glitis en la skribado de kelkaj nomoj, kiel Ŭalid. Kompreneble, tio neniel damaĝas legadon de la teksto, sed estas ĉiam ĝene plendi pri tiaj malglataĵoj en esperantlingvaj eldonoj, ĉu ne?

Se ĉiuj tiuj punktoj ne estus sufiĉaj, indas mencii la plej gravan: la fina leciono de la rakonto, kiu denove memorigas nin pri io, kion ĉiu lernejo, ne gravas kie, ja devas instrui al ĉiuj siaj lernantoj, kaj io kio ja mankas en nia nuna mondo: la valoron de toleremo, kunvivado kaj solidareco. Do legu la albumon, kaj se ĝi efikos al vi tiel, kiel al mi, ne forgesu havi tukon proksime: vi certe bezonos ĝin!

Fernando PITA
Lilian Thuram, Jean-Christophe Camus, Benjamin Chaud: Ĉiuj Superherooj. Eld. Espéranto-France, Paris, 40 paĝoj. ISBN 978-2-9507376-8-7.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 02, p. 30.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-01-05