LibrojNia literaturo havas novan klasikaĵonMirinde brile verkita romano, en kiu la aŭtorino sin mem superas. Tre malofte oni konscie ĉeestas la aperon de nova klasikaĵo, sed mi kredas, ke tio nun okazis al ni. Kun kreskanta ensorĉiĝo mi tralegis la Memoraĵojn de Agripina kaj, eĉ se tio sonas strange, mi povas rediri mian ĵusan juĝon: Jen nia literaturo havas novan klasikaĵon. Kiel klasikfilologo, fake siatempe sufiĉe funde mi pristudis la periodon de Cezaro ĝis Diokleciano, sed ĉi tiu romano de Anna Löwenstein iamaniere eĉ pli vigligas la bildon, kiun pri ĝi mi jam havis. Ŝi vere verkas nekredeble sorĉiste: Ĉi tiuj Memoraĵoj komenciĝas de plej frua periodo tra la tuta vivo, kaj enplektiĝas kompreneble detaloj de ĉiuj niveloj, seriozaj kaj ŝercaj, ofte atestitaj kaj fojfoje iom nebule-sugestataj. Bela invento estas, ke al kelkaj el la roluloj ŝi donas „infaneskajn” nomojn, „Pina” por „Agripina”, „Sinjo” por „Drusila” kaj la plej fama, kompreneble, estas „Boteto”, infantempa ŝercnomo de imperiestro Kaligulo. Mirinde brila ideo estis, aldoni dors-kovrile kopion – multe pli grandan ol la originala monero – de tiuepoka sesterco kun bildo de la tri fratinoj de Kaligulo: Agripina, Drusilla kaj Iulia (Julia). En la libro Anna ekprenis kelkajn vortojn, kiujn ŝi ofte ripetas, sed kiuj por mi iom perfidas aŭ ŝiras la klasikecan fonon de la rakontado, precipe tiel min trafis la vorto „divano”, kio por mi estas karakterize ne-klasikepoka, nome el kulturo pli fora. Miascie la germana aŭtoro Johann Wolfgang von Goethe ĝin en la eŭropan konscion enkondukis per sia West-östlicher Divan. Kvankam tuj de-interne mi kontraŭis tiun vorton, ĉar ĝi impresas tro ne-klasikepoka, malgraŭ serioza pluserĉado en Esperanto pli taŭgan vorton mi ne sukcesis elfosi. Do, malgraŭ interna kontraŭstaro al divano, tamen, ĝi restu! Diversaj litertipojMirinde trafa invento estas la uzado de pluraj litertipoj, kiuj indikas kiaspecan tekston ni legas. Agripina estas la rakontanta persono, kiu verkas – por si mem – historion pri la periodo, kiun ŝi mem partoprenis (efektive tion ŝi ja vere faris!), kursive ŝi tion mem prikomentas. Kelkfoje meze de frazo aŭ eĉ meze de vorto ŝi interrompas sin mem. Pli granda litertipo donas la bazan rakontadon de la libro. EnhaveMiatakse, la ĉefa temo de tiu ĉi romano estas – certe, tiugeneracie aŭtente aktuala – la rolo de virinoj en publikaj kunvenoj. Dum la tempo iom post Kristo, en romiaj rondoj ekestis certa strebado al virina emancipiĝo el sub la potenco de la viroj. Kelkfoje entreprenema virino sukcesis leĝe memstariĝi. Agripina, en ĉi tiu nuna romano, estas klara ekzemplo de tiu evoluo. En la libro ni renkontas tre kleran kaj sufiĉe ruzan personon, kiu siaepoke, bedaŭrinde, ĉar ina, ne povis atingi la plej suprajn ŝtupojn de la regado. Ankaŭ multajn generaciojn poste tio same ankoraŭ ne eblis, – nur esceptokaze ie-tie tra la eŭropa historio tio montriĝis realigebla – pensu pri la mirinda abatino Hildegardis de Bingen (1098-1179) kaj poste pri la brita reĝino Viktoria. Se diri ĝeneralige, ĝis en nia epoko mem nur viroj daŭre superregas en Eŭropo, tre bedaŭrinde. Miasupoze, Anna volas montri tion ĉi-romane. Por finiTre bedaŭrinde la eldonejo decidis ne enpresi la genealogian arbon de la familioj Julia-Klaŭdia, sed aldoni ĝin kiel apartan folion. Aliflanke ĉe la legado tio regule montras sian grandan utilon. Antaŭe aperis de la sama verkinto: La ŝtona urbo kaj Morto de artisto. Gerrit BERVELING
Anna Löwenstein: La Memoraĵoj de Agripina. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2021. Bindita versio: 564 plus 2 paĝoj, kudre bindita. Bitaj versioj por diversaj librolegiloj.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|