HistorioFASCINA RAKONTOUsono invados KanadonJen kion diris Laura Secord al la brita leŭtenanto James FitzGibbon la 22an de junio 1813. Tio okazis ĉe la tendaro Beaver Dams (Kastoraj digoj), 32 km okcidente de la urbeto Queenston en la regiono Niagara de Supra Kanado (nun Ontario). Dum la antaŭaj 17 horoj Secord marŝis la tutan distancon inter Queenston kaj Beaver Dams (nun Thorold) tra sovaĝa arbaro evitante malamikajn sentinelojn. Ŝi volis averti la britajn trupojn, ke la usona armeo surprizatakos la tendaron por kapti la niagaran duoninsulon kaj poste invadi Kanadon. Danke al la averto de Secord, la brita armeo povis embuski la invadantojn kaj postuli ilian submetiĝon. Kiel lando, Kanado saviĝis. Tio estas epopeo: Se la britoj ne antaŭe ekscius pri la invado, eble la usonanoj venkus kaj hodiaŭ Kanado estus nur unu el la ŝtatoj de Usono. Laura Secord, la virinoLaura Secord naskiĝis, kiel Ingersoll, la 13an de septembro 1775 en Masaĉuseco, kie la familio Ingersoll vivis de kvin generacioj. Kun siaj gepatroj kaj gefratoj, ŝi translokiĝis al Queenston en 1795. En 1797, ŝi edziniĝis al la bonhava James Secord. Loĝante en eta domo, ilia familio kreskis kun sep infanoj. La niagara duoninsulo, kie troviĝas Queenston, estas la teritorio inter la lagoj Erie kaj Ontario, okcidente de la rivero Niagaro. En la tempo de la brita-usona milito de 1812 tiu regiono havis strategian gravecon pro sia ekonomia potencialo. Kiu regis la fluon de varoj tra Niagaro, regis riĉajn rimedojn, kaj fine regis Kanadon. La 21an de junio 1813 Secord, en kies domo usonaj soldatoj estis loĝigitaj, aŭdis, ke morgaŭ ili atakos la britan tendaron. Ŝi tuj decidis averti la britojn ... samtempe ŝi fariĝis historia figuro. Laura Secord, la mitoĈiuj nacioj havas kiel siajn heroojn tiujn, kiuj kontribuas al la kulturo kaj identeco de la civitanoj. Kanado ne estas escepto: unu el ĝiaj herooj estas Laura Secord. Tamen, ĉu ŝi vere savis Kanadon per sia averto? Ĉu la indianaj skoltoj, kiuj estis britaj aliancanoj, jam informis FitzGibbon kelkajn horojn antaŭe? Ĉu la britoj venkintus, eĉ se ili ne sciintus pri la baldaŭa atako? Tiuj ĉi demandoj ne estas gravaj. Gravas nur, ke la rakonto pri Laura Secord estis tiel fascina kaj alloga. Homoj, precipe aktivuloj en virinaj movadoj fine de la 19a jarcento, bezonis heroinojn por antaŭenigi virinajn rajtojn. Juna virino, kiu superruzis fremdajn invadantojn kaj savis sian landon, estis legendaĵo. La faro de Laura Secord fariĝis mito. VidindaĵojĈiujare miloj da turistoj el la tuta mondo vizitas la domon kaj la monumenton de Laura Secord. Kiam mi travojaĝis la urbon, plaĉis al mi aŭdi pri la legendo. Patrick, kiu estis ĉiĉerono tie, ŝategis paroli pri la historio de Supra Kanado. Li konigis al ni ĉi tiun bagatelon pri la tiamaj vivkondiĉoj: la vestaro estis ĉiam tro malvarma en la vintro kaj tro varma en la somero. Oni kredis lin, kiam oni rigardis la tradiciajn vestojn, kiujn li montris. En tiu tago la vetero estis pli ol 35-grada, kaj oni povis vidi lin senspira pro la varmo. Dolĉa heredaĵoDum la centjariĝo de la marŝo de Secord en 1913 kaj por ekspluati kanadajn patriotajn sentojn kanada komercisto, Frank O'Connor, kreis la ĉokoladaĵojn Laura Secord Chocolates. La bombonoj estis pakitaj en nigraj skatoloj ornamitaj per kameo pri Secord. De la 1970aj jaroj la firmao fariĝis la plej granda sukeraĵvendisto en Kanado. Inter la plej multaj kanadanoj la nomo „Laura Secord” ofte pli forte asociiĝas kun la ĉokoladaĵoj ol kun la historia figuro. Tio estas dolĉa memorhelpa maniero. Mario Morel
Kanado
Mario Morel estas verkisto pri inĝenierado. Li esperantistiĝis en 2019.
|