LibrojNekonata aŭstralianoLa antaŭ nelonge aperinta nova libro de Trevor Steele La sangoruĝa flago ekinteresis min pro por mi tute nekonataj eventoj, okazintaj en 1919 en la aŭstralia urbo Brisbano, ĉefurbo de la ŝtato Kvinslando. Iom pli detala esploro pri la temo rezultigis, ke la libro priskribas tiel nomatajn incidentojn, kiujn oni nomas „Tumultoj de ruĝa flago” (angle Red Flag Riots). Tiuj kunpuŝiĝoj okazis kiel rezulto de pluraj ŝanĝoj en la aŭstralia socio tiutempe. Unue, en 1918 kreskis kontraŭ-militaj kaj sindikataj movadoj. Nur en Kvinslando tiame loĝis ĉirkaŭ kvin miloj da enmigrintoj el Rusio, inter kiuj estis aktiva grupo, subtenanta bolŝevismon. Due, la rusa revolucio, okazinta en 1917, kaj la posta rusa-germana paciĝo en Brest-Litovsk, kaj kiel rezulto de tiu paciĝo la eliro de Rusio el la unua mondmilito ŝanĝis la rilaton de aŭstralianoj al la rusa komunumo. Multaj el ili timis, ke rusaj enmigrintoj povas organizi revolucion, similan al la rusa ankaŭ en Aŭstralio. Ne forgesu, ke dum la unua mondmilito en Aŭstralio funkciis t.n. „Leĝo de militaj antaŭzorgoj” (angle War Precautions Act), specialaj sekurecaj reguloj. Septembre de 1918 al tiuj leĝoj estis aldonita regulo pri malpermeso uzi ruĝajn flagojn dum manifestacioj kiel simbolon de sindikata movado kaj precipe kiel indikon de rusa bolŝevismo. Historiaj faktojEstas interese, ke la aŭtoro decidis ŝanĝi plurajn historiajn faktojn kaj realajn nomojn, kial ne – ni ja havas literaturan verkon. Ekzemple, priskribitaj tragikaj konfliktoj inter manifestaciantoj, portantaj ruĝajn flagojn, kaj grupo de ekssoldatoj revenintaj el la unua mondmilito, lerte uzataj de lokaj politikistoj, okazis la 23an-24an de marto 1919, sed ne fruaŭtune de tiu jaro, kiel skribas la aŭtoro en la unua frazo de la romano. Ĉu la priskribitaj en la libro ĉefherooj reale ekzistis? Se jes, tiam ĉu la faktoj, indikitaj pri ilia vivo, veras? La respondo estas jesa. La reala nomo de la ĉefa bolŝevisto, motoro de rusa grupo, estis Zuzenko Aleksandr (Saŝa) (en la libro lia familinomo estas Mazdenko). Lia amatino, poste edzino, kiu helpis al li en eldonado de bolŝevismaj flugfolioj, en la romano nomiĝas Sarina Goldŝtejn, en reala vivo havis la nomon Cecilia Rosenberg. Cecilia kaj Aleksander havis ne filon Aleksej, kiel skribas la aŭtoro, sed filinon Ksenia. Cecilia sukcesis ekvidi propraokule la tempon de la gorbaĉova „perestrojko”, ŝi mortis en 1990. Oni memoras pri Aleksander Zuzenko en Aŭstralio ĝis nun. En 2013 en la Aŭstralia Nacia Universitato oni prezentis libron de Kevin Windle Nedezirata persono. Kapitano Zuzenko kaj laboristoj de Aŭstralio kaj de la mondo (angle, Undesirable. Captain Zuzenko and the Workers of Australia and the World). Bone, ke danke al la libro de Trevor Steele nun la vivo de kapitano Zuzenko (laŭ sia unua profesio li estis maristo), lia romantika amhistorio estas konata ankaŭ por la esperantistaro. Do ne maltrafu tiun libron por via biblioteko. StrangaĵojFine, mi volas aldoni kelkajn rimarkojn pri la teksto de la libro. Ĝi enhavas kelkajn etajn strangaĵojn por ruslingva leganto, kiuj vere malmultas, kaj mi eĉ ne volas ilin ĉiujn prisdiskuti. Tiel, en kelkaj lokoj de la libro mi trovis la vorton „gulag” (ĉefa administrejo pri aro de punlaborejoj). La sistemo de punlaborejoj en Sovetio estis fondita en 1924, do post la priskribitaj eventoj. Iom strange, ke nur la ĉefheroon la aŭtoro nomas karesforme Saŝa, sed per kompleta nomo Aleksander. Ankaŭ indas rimarkigi, ke la fino de la romano estas verkita iom tro rapide. Ŝajnas, ke post la reveno de la ĉefroluloj al Rusio la aŭtoro volis rapide fini ilian historion. Tamen la reala vivo de Zuzenko post la reveno estis eble eĉ pli interesa kaj certe pli aventura ol antaŭe. Li eklaboris en Kominterno (internacia organizaĵo de komunistoj), estis sendita denove al Aŭstralio kun speciala tasko krei tie komunistan partion. Veninte denove al Aŭstralio, li estis arestita kaj resendita al la sovetia Rusio. Post la reveno li laboris kiel ĵurnalisto, konis multajn famajn sovetiajn verkistojn, vojaĝis kiel kapitano de marŝipo. Aprile en 1938 li estis kondamnita kiel brita spiono kaj pafekzekutita aŭguste de la sama jaro. Li estis komplete rehabilitita en septembro de 1956 post la morto de Stalin. Sed tio estas jam temo por nova libro. Alexander MIKISHEV
Trevor Steele: La sangoruĝa flago. Eld. FEL, Antverpeno, 2020. 165 paĝoj. ISBN 9789077066676.Por mendi, iru al la Retbutiko.
|