MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

ABELBREDADO

Virabela lakto kontraŭ malsanoj

La plimulto de la homoj konas nur bazajn abelproduktojn: tiuj estas mielo kiel nutraĵo, medikamento kaj dolĉigilo samtempe, plie abelvakso, propoliso, reĝa ĵeleo, abelveneno (apitoksino), eventuale ankaŭ abelpano (fermentinta poleno). Ne multaj scias, ke el abelujo eblas akiri bonegan virabelan lakton. Kio estas virabela lakto kaj kial ĝi havas sanigan efikon?

Hazarda malkovro

La historio de virabela lakto komenciĝis en la 1980aj jaroj en Rumanio. Abelbredisto Nicolae Ilieșu volis elĵeti nebezonatajn, senutilajn virabelajn larvojn el siaj abelujoj. Ĉar lia najbaro bredis relative grandan aron da kortaj birdoj, li sekrete komencis ĵeti virabelajn larvojn al la kortobirdaro. Post mallonga tempo kun granda surprizo li konstatis, ke la najbara kortobirdaro rapide kreskas, fortiĝas kaj ekhavas tre rapide novajn idojn.

Rumanaj sciencistoj konstatis, ke virabelaj larvoj enhavas grandegan kvanton da hormonoj kaj, kiel sola abela produkto, ankaŭ vitaminon B12, nomatan ankaŭ kobalamino. Finfine sciencistoj faris el virabelaj larvoj la nutran suplementon Apilarnil. Tio ĉi estas kunfando de la latinaj kaj rumanaj vortoj api (latine apis, abelo) lar (latine larva, larvo) plus n (Nicolae) kaj il (Ilieșu).

Virabela lakto

Virabela lakto, en fakaj abelistaj kaj sciencaj rondoj nomata virabela homogenaĵo (angle drone brood homogenate), estas glueca likvaĵo kun flaveta koloro kaj agrabla odoro. Ĝi estas la kompleta enhavo de abela ĉelo, kie vivis virabela larvo ĝis la sepa tago. La informo pri la sepa tago ne estas hazarde aldonita, ĉar tiam la virabela larvo havas la plej altan nombron da seksaj ĉeloj kaj tiel la plej grandan kvanton da energio kaj informoj.

Virabela lakto enhavas proteinojn, lipidojn, grasajn acidojn, sakaridojn, vitaminojn (A, B, E kaj D) kaj mineralojn. Krome, se ĉi tiuj substancoj estas amasigitaj en la komenca evolu-stadio de larvo, ili estas riĉa fonto de seksaj hormonoj (testosterono, progesterono kaj oestradiolo).

Seksa vivoforto

Virabela lakto utilas kiel subtena terapio ĉe diversaj malsanoj. Iuj sciencaj fontoj eĉ parolas pri pli ol 25 farmakologie gravaj ecoj de ĉi tiu abela produkto. Ĝi estas plejparte uzata kiel preventilo por diversaj malsanoj ligitaj al laceco, depresio, streso, elĉerpiĝo, tiroidito, stomakaj problemoj, haŭtaj malsanoj, sed ankaŭ por prostato, seksa potenco aŭ malfekundeco ktp.

Laŭ esploristoj virabela lakto havas ankaŭ grandan kapablon subteni plian produktadon de virseksaj hormonoj, t.e. ĝi kapablas plialtigi la aktivecon de spermatozooj, plibonigante ilian strukturon kaj kvaliton, samkiel onian seksan vivoforton.

haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 06, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-05-07