LiteraturoESEOPoezia provokoAntaŭ jaroj mi partoprenis kunvenon, kie ĉeestis ankaŭ la brazila profesoro kaj verkisto Geraldo (Gomes dos Santos) Mattos (1931-2014). Mi tiam ne havis okazon konversacii kun li, sed longe poste li kaj mi korespondis perrete. Dumtempe li agis kiel redaktoro de MONATO, kaj li redaktis kelkajn mallongajn skeĉojn miajn pri lokaj stranguloj kaj kuriozaj okazaĵoj en kampara urbeto irlanda. Kiam li eksciis, ke mi dum jaroj loĝis, kaj estis parte edukita, en Portugalio, li ĝentile sendis al mi, por komparo, amason da artikoloj en la portugala, kiujn li publikigis en la brazila gazetaro. La artikoloj estis brile verkitaj: ege humuraj kaj interesaj. Tiun ĝenron de literaturo li nomis per la portugala vorto crônicos. Sed Mattos ne estis nura verkisto de leĝeraj legaĵoj por la ĝenerala publiko en Brazilo. Li estis tre dokta aŭtoro de seriozaj akademiaj verkoj pri lingvoj kaj literaturo. Krome li estis elstara poeto en Esperanto. Kvankam lia verkaro eminentas en ĉiu ĝenro, li precipe estis majstro de la soneta formo. Eble hodiaŭ la soneto estas rigardata kiel eksmoda ĝenro, sed Mattos igis ĝin freŝa, originala kaj imagplena en tute nova stilo. Kiel filo de la Nova Mondo, sed ido de portugalaj antaŭuloj, Mattos esploris kaj plene
uzis ne nur la rimedojn kaj potencialojn de la esperanta lingvo, sed lian verkaron
riĉigis lia vasta erudicio kiel latinisto kaj fakulo pri la literaturo de la Ora Epoko
en Portugalio. Li estis konanto, kaj certe estis influata, de la poezio de Luís de
Camões, aŭtoro de la nacia epopeo
Os Lusíadas, ĉefverko de la klasika literaturo de Portugalio, kaj de kelkaj el la plej belaj
sonetoj en tiu lingvo1. Aldone, Mattos profitis de la eblo verbigi substantivajn radikojn,
ja permesebla en la brazila portugala (sed ne en la klasika portugala), ekzemple la
verbo
pistolar (pistoli) el la substantivo
pistola (pistolo), kaj, multe pli poezie, en Esperanto, ekzemple (en la
134a soneto por Nejma):
En recenzo la skota poeto William Auld skribis, ke Mattos estas poeto, por kiu la soneta formo estas „senfina provoko”. En almenaŭ unu okazo tiu provoko estis vere ekstrema. Ni klarigu: En sia libro Vivo de Zamenhof, Edmond Privat rakontas, ke la juna Ludoviko sidante kun gimnaziaj kolegoj en la jaro 1878 „aŭdigis sian lingwe universala per ‚himno de frateco’: Malamikete de las nacjes” ktp. Tiu unua provo realigi sian projekton estis pli-malpli komprenebla pro sia relative aposteriora karaktero. Tamen en la jaro 1881 Zamenhof faris novan provon per ŝajne preskaŭ tute apriora – kaj do por hodiaŭaj parolantoj de Esperanto tute nekomprenebla – „Praesperanto”. Geraldo Mattos tre aŭdace akceptis la „provokon” kaj defion por verki soneton en tiu Praesperanto de 1881. Laŭ Plena Gramatiko de Esperanto „la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo”, sed tio ne kontentigas ĉiujn parolantojn de la lingvo. Iu rusino skribis en esperanta revuo, ke ŝi bedaŭras la mankon en Esperanto de la divers-silaba akcentado de la rusa lingvo. Ŝi diris, ke la konstanta antaŭlasta akcentado sonas monotone. (Kontraŭ tiu aserto oni povus argumenti, ke pro la fakto, ke en poezio estas permesebla la ellaso de la fina -o de substantivo, kaj pro la radika strukturo de la lingvo, iu monotoneco malaperas.) Iuokaze, en la praesperantaj provoj de la jaroj 1878 kaj 1881, Zamenhof ne ĉiam uzis antaŭlastasilaban akcentadon. La verko Esperanta Antologio – Poemoj 1887-1981 enhavas plurajn poemojn de Geraldo Mattos, inkluzive de unu en Praesperanto de 1881, dediĉita al Juan Régulo Pérez. Ĝia titolo estas Sutte allá, kies signifo ne ŝajnas tre klara: ĉu „Zorge iris”? Supozeble mankas la pronomo li, kaj eble la poemo aludas al Ludoviko Zamenhof. (En diversaj lingvoj, kaj precipe en la latinidaj, la pronomoj ne ĉiam estas esprimataj.) Kvankam MONATO ne kutimas publikigi poemojn aŭ tradukitajn kontribuaĵojn, mi petas indulgon de la
redaktantoj, se mi citas tiun praesperantan poemon de Mattos, kune kun mia ege hezitema
eksperimento traduki ĝin, jene:
Jen mia tre malperfekta provo traduki la poemon en „normalan” Esperanton:
Eble legantoj rajtas demandi, kian utilon povas havi tia esploro de fruaj provoj konstrui planlingvon. Mi ofte pensis (kaj mi ne estas la sola simile pensanta), ke verkistoj aŭ tradukantoj de historiaj romanoj aŭ teatraĵoj en Esperanto povus enkonduki kelkajn frazojn en Praesperanto por doni iom da pasintjarcenta etoso al dialogo inter la roluloj. Multaj romanistoj en tiaj okazoj citas vortojn kaj frazojn en fremdaj lingvoj. Kial ne verkistoj en Esperanto? Certe mia traduka provo estas manka, kaj pro tio mi esperas, ke iu leganto, kiu pli scias ol mi pri esperantologio kaj la literatura historio de la zamenhofa lingvo, povos ion kontribui al nia kompreno de la soneto. Eĉ sen kompreno de la praesperanta teksto, iu ajn, kiu laŭtlegas ĝin, aprezos ĝian belsonecon. (Zamenhof insistis pri belsoneco ĉe sia lingvo.) Finfine, ŝatantoj de itala opero ĝuas ĝin, eĉ kiam ili ne komprenas la italan lingvon! 1. Alia brazila poeto de aŭstra deveno, Leopoldo Henrique Knoedt, esperantigis la tutan epopeon sub la titolo La Luzidoj https://www.retbutiko.be/eo/ero/luzid.2. miec': signifo duba: silent' (?), egoism' (?)Garbhan MACAOIDH
|