MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Hobio

LITOVIO

Modli per pastaĵoj

Valdemaras Liudvinavičius, 38-jarulo el la litova urbo Panevežys, de sep jaroj formas figurojn el makaronioj kaj alispecaj pastaĵoj. Li asertas, ke per tiu okupo li ne celas krei artaĵojn, sed simple fuĝi el la enua ĉiutaga vivo kaj obsedaj pensoj. „Modlante kaj gluante, mi neniam pensas pri tio kiel plaĉi al homoj aŭ surprizi ilin – mi pasie dronas en mia ŝatokupo kaj se la rezulto allogas, mi feliĉas”, diras la kreanto.

La plej malgrandaj figuroj, kiujn li modlis el pastaĵoj, probable ne superas laŭ la grandeco eĉ unucendan eŭro-moneron, kaj inter la plej grandaj menciindas ankoraŭ nefinitaj venta muelejo kaj ŝipo sen veloj. La kreanto malkaŝas, ke li ofte formas plurajn verkojn samtempe. „Fojfoje okazas, ke mi ankoraŭ ne finis objekton, sed alia ideo furioze venas, postulante plej baldaŭan realigon. Mi komencis modli malgrandan biciklon, sed haltis, kiam min subite obsedis nova defio – eroj, kiuj koncernas biciklon, devas trovi lokon ankaŭ en modelo. Nun mi cerbumas, kiel realigi tiun ideon. Sian vicon atendas ankaŭ duonfinita ŝuo”, klarigas Liudvinavičius.

Unuaj verkoj

La kreanto ne plu memoras, kiu estas lia unua pastaĵa figuro. „Mi komencis modli objektojn, kiam mia pli aĝa filino estis ankoraŭ malgranda kaj frekventis infanĝardenon. Tiam por la festo ŝi volis kunporti iun manfaritan figuron kaj petis mian helpon. Mi memoras, ke foje en la televido mi vidis kristnaskajn ornamaĵojn, faritajn el makaronioj. Inter miaj unuaj verkoj estis ŝipo, formita el maldikaj spagetoj, ankaŭ helikoptero kun rotacia helico kaj krabo el tri specoj de pastaĵoj. Poste, dezirante provi novajn formojn, mi modlis vaporlokomotivon el kanelonoj kaj donacis ĝin al mia frato okaze de lia naskiĝtago. Mi kreis diversajn figurojn ankaŭ por la gepatroj. Unu el ili estas dometo kun fumo el kamentubo”, rakontas la kreanto.

Provante diversspecajn pastaĵojn, Liudvinavičius konstatis, ke la plej konvenaj por li estas malhelkoloraj. Ili ne estas diafanaj kaj kaŝas la internajn erojn de figuro. Ili tre taŭgas por modli kubformajn elementojn ĉe vagonetoj, domoj aŭ muelejaj muroj. Uzante travideblajn diafanajn pastaĵojn, eblas atingi perfektan aspekton, precipe kiam oni rigardas la objektojn oblikve. Tiel klare videblas ilia interna strukturo.

Pluraj specoj

Foje li laboras per unu speco de pastaĵoj, kaj kelkfoje necesas pluraj specoj por unu figuro. „Tio dependas de la ideo. Ekzemple, kiam oni kreas ungograndan aŭton, ne eblas uzi plurajn specojn. Sed mi konstante havas malsamajn. Mi kutime kreas verkojn sen projektaj desegnaĵoj. Mia krea procezo evoluas en la laboro”, asertas la kreanto.

Se la objekto postulas ian specialan formon de pastaĵoj, ekzemple, por aldoni radon al aŭto, li ne rapidas serĉi simile aspektantajn figurformajn pastaĵojn. La eta maŝinrado povas esti facile farita el pli dikaj spagetoj aŭ el kanelonoj – necesas nur tranĉi la ceteran parton de dikaj pastaĵoj.

Liudvinavičius kredas, ke la figuroj estas pli allogaj, se oni konservas la naturan koloron. Tial li ne uzas farbon. La kreanto estas konvinkita, ke ĉiuspecaj pastaĵoj havas sian propran koloron, eĉ unikan teksturon. „Mi modlis antikvan multetaĝan defendo-turon kun interna ŝtuparo el japanaj pastaĵoj, produktitaj el fagopiro. Ĉiuj estas kvadrataj, longaj, grizaj. Do objekto, kreita el ili aspektas kvazaŭ modlita el ligno. Farbitaj pastaĵoj eble ne aspektas tiel alloge”, klarigas Liudvinavičius.

Revoj

Estigante pli kaj malpli grandajn objektojn, la kreanto senĉese revas pri novaj defioj. Li konfesas, ke lia granda revo estonte estas krei figurojn kun diversaj rotaciantaj partoj, ekzemple dentoradoj aŭ spektoradego.

Alia revo de Liudvinavičius estas aranĝo de konkurso pri modlado de figuroj faritaj el pastaĵoj, en kiu individuoj aŭ teamoj konkuras kaj gajnintoj ricevas premiojn. Tiucele necesas trafi favoran tempon kaj trovi sponsorojn.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 05, p. 28.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-28