Moderna vivoBREDADOGriloj sur pladojHodiaŭ en Litovio neniu miras, ke azianoj ĝuas grilojn kaj diras, ke ili estas tre bongustaj kaj nutraj. Tamen litovoj estas multe pli konservativaj, kaj por gustumi tiun frandaĵon ŝatatan en Azio ili ankoraŭ bezonas specialan kuraĝon. Tamen, post kuraĝiĝo ili ne plu povas halti. Loĝantoj en la ĉirkaŭaĵo de la litova urbo Marijampolė estis ŝokitaj, kiam antaŭ preskaŭ du jaroj el unu biena konstruaĵo venis ĝis tiam nekonata sono, kiu aŭdiĝis kvazaŭ pepado de akridoj aŭ cikadoj, kio memorigis pri sudaj landoj. Sed fakte ne tio estis la kaŭzo. Tian nekutiman sonon aŭdigis hejmaj griloj Acheta domesticus, kiujn akiris la juna familio Greta kaj Vaidas Budreika. SpertiĝoNun ili scias multon pri griloj. Greta klarigis, ke vespere muzikas virgriloj. Tiel ili anoncas sian volon delogi inojn. Ĉi tiu kompleksa sono formiĝas, kiam la insekto frotas la akrajn randojn de unu flugilo sur la malglata skrapilo de la alia flugilo. La grilbredantoj hodiaŭ asertas, ke por ili la grila sono – kiu preskaŭ senĉese aŭdiĝas ekster la muroj – estas kiel ekzota muziko. Necesos nur planti palmojn kaj alporti komfortan fotelon, kaj tiam eblos ripozi kaj mediti dum tuta tago imagante sin en tropika lando. Mallonga vivocikloLa junaj grilbredantoj rakontis, ke la vivociklo de griloj daŭras nur ses semajnojn. Kiam griloj atingas kvinsemajnan aĝon ili strebas al plilongigo de sia generacio. Grila muziko sciigas al la familianoj, ke ili tuj zorgu pri komfortaj kondiĉoj, por ke inoj povu ovumi. Tiucele, en plastajn skatolojn – kie griloj vivas – Greta kaj Vaidas aldonas ujojn kun torfo. Tie inoj ovumas. „Kiom da ovoj lasas unu grilino, ni eĉ ne scias precize. Sed vere multe. Dek tagojn poste aperas etaj insektoj. Ni kutimas mezuri ilin per mililitroj. En unu skatolo kutime vivas tiom da griloj, kiom da ili entenas 15-mililitra ŝovelilo. Verŝajne dek mil”, diris la virino. Komforta domoLa grildomo estas plasta skatolo, kiu devas ĉiam enhavi akvon kaj nutraĵon. Griloj trinkas kaj manĝas multe. Ekvilibra, organika furaĝo estas disvolvita speciale por ili. Platoj de malnovaj ovopakaĵoj metitaj en la grila skatolo kreas kroman komforton. Ovoformo por griloj fariĝas perfekta ĉambro. Insektoj povas kuri libere de ĉambro al ĉambro. Por ke la griloj sentu sin bone, necesas krei specifajn vivkondiĉojn. La plej grava afero estas garantii temperaturon de ĉirkaŭ 30 gradoj kaj humidecon inter 40 kaj 50 %. Gravas ankaŭ ĝustigi la lumon tiel, ke duonon de la diurno la griloj vivu en lumo kaj la alian duonon en mallumo. Plenkreskaj griloj prizorgas nur unu generacion de insektoj. Fininte sian mision, ili vojaĝas al fridujo. Greta tuj klarigas, ke inoj povus ovumi plurfoje, sed la bredistoj ne donas al ili tiun ŝancon. „Tiel, kun ĉiu nova ovumado, la grilo iom post iom perdus sian nutran valoron. Estas tre grave por ni konservi ĝin”, ŝi klarigis. Valoraj produktaĵojPost ovumado venas la tempo por produktado. Unue, la maturajn grilojn oni pakas en plastajn sakojn, la ceteran tempon ili konserviĝas en malvarmeta ejo, por ke ili endormiĝu, kaj finfine oni metas ilin en frostujon. Post iom da tempo, la frostigitaj insektoj estas brogataj por liberiĝo de bakterioj. La kuiritaj insektoj iras al sekigilo kaj tie restas dum dek horoj. Sekigitaj griloj fariĝas bonega krudaĵo por produktado de diversaj frandaĵoj. „La plej popularaj produktoj estas sekaj griloj kun diversaj spicoj: kapsiketo, ajlo, cepo aŭ simpla salo. Ŝatantoj de tia nutraĵo ekdeziris ion pli dolĉan. Tial ni malkovris novan recepton de ĉipsoj: kun seka mielo. Kaj por tiuj, kiuj ne kuraĝas manĝi ĉipsajn insektojn kun spicoj, ni ofertas grilan farunon”, diris la insektobredanto. Greta menciis ankaŭ, ke grilajn produktojn ili ofertis al restoracioj, kiuj ne-kuraĝe akceptis la proponojn pro timo malaltiri klientojn per insektoj. La virino konsentas, ke multaj litovoj ankoraŭ konsideras grilojn kiel vermojn aŭ skarabojn timigajn por enmeti en sian buŝon. Necesas zorgema laboro por kuraĝigi la popolon. Acheta domesticus estas insekto bredata speciale por homa konsumado, kaj la griloj estas nutrataj ekskluzive per organika furaĝo. Kaj por pli facila maĉo, iliaj flugiloj, kruroj kaj ĉiuj antenoj estas forigitaj. Do necesas manĝi nur la krakan insektan korpon. Iuj diras, ke la gusto de griloj – riĉaj je proteinoj – estas simila al tiu de sunfloro; aliaj eksentas nuksan guston. Greta konfesis, ke ilia familio manĝas grilojn ĉiutage. „Ni manĝus eble eĉ pli se ni povus, sed bedaŭrinde ne sufiĉas la kvantoj. Matene ni kutime trinkas proteinajn koktelojn. Ni faras ilin el legomoj kaj fruktoj, sed nepre aldonas unu aŭ du kulerojn da grila faruno. Ni ne povas rifuzi tian delikataĵon. Ni sentas nin tre bone kaj nia animstato perfektas”, konfesis la virino. Danke al la pandemioNe estas klare, ĉu la familio Budreika entreprenus tian nekutiman aferon, se ne estus veninta la kovima pandemio. Ili neniam havis rilatojn kun agrikulturo, ĉar Greta laboris kiel projektestro ĉe la Litova Scienca Akademio, kaj Vaidas en la aŭtomobila kampo. Kiam venis la pandemio la laboroj de Vaidas haltis, kaj Greta gravediĝis. Ambaŭ cerbumis pri tio, kion fari por profiti sian tempon hejme. La ideo pri bredado de griloj venis, kiam Greta legis rilatan artikolon en gazeto. La familio kultivanta sanan vivmanieron malkovris, ke ĉi tiuj insektoj estas riĉaj ne nur je proteinoj: ili estas bonega fonto de eĉ 18 diversaj aminoacidoj kaj aliaj utilaj substancoj kiel fero, kalcio, vitaminoj (A, C, B12) kaj fibro, kaj ili estas malriĉaj je grasoj kaj karbonhidratoj. Do la sane vivanta familio eĉ ne longe demandis sin, ĉu la grila ideo estos vere realigebla. Ili tion decidis kaj faris. Ili trovis bienon en Litovio, kie griloj jam kreskis; tien veturis kaj gustumis, kaj la gusto kaj nutraj ecoj fascinis ilin; do ili finfine aĉetis grilajn ovojn kaj komencis la produktadon. Nuntempe en la bieno ĉiujn laborojn ili faras memstare. Tamen en proksima estonteco la bieno verŝajne plivastiĝos, ĉar plimultiĝas la mendoj. Grilplena estonteco?Ili sciis, ke la tasko ne estos facila. Ja litovo kutime ne metas insekton en sian buŝon. Eĉ la plej proksimaj familianoj timeme akceptis ĉi tiun novaĵon. „Necesas pacienca penado por eduki nian socion. Estas multaj kaj diversaj opinioj pri manĝado de griloj. Ni nur ĝojas, ke neniun el tiuj, kiuj decidis gustumi, naŭzis tio, kion ili metis en sian buŝon. Ni ne timas negativajn reagojn. Ni ĝojas pri tiuj reagoj ĝenerale! Finfine ni memoru, ke salikoko iam aspektis abomena, sed nun ĝi estas ŝatata bongustaĵo. Ni subtenas la sloganon ‚Griloj estas la estonteco’. Ni esperas, ke la komunumo de grilomanĝantoj en Litovio plivastiĝos”, kvazaŭ unuvoĉe diris Greta kaj Vaidas Budreika, grilobredantoj el Litovio. LAST
korespondanto de MONATO en Litovio
Laimius Stražnickas estas litova ĵurnalisto jam dum 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.
|