Spirita vivoKATOLIKISMOPapo Francisko en SlovakioLa romkatolika papo Francisko vizitis Slovakion de la 12a ĝis la 15a de septembro 2021 laŭ invito de la prezidantino de Slovaka Respubliko, Zuzana Čaputová. Temas pri la kvara vizito de papo en Slovakio, se ni menciu la vizitojn de Johano Paŭlo la 2a en 1990, 1995 kaj 2003. Pretendema programoLa vizito de la papo Francisko fariĝis grava evento por Slovakio. Dum kvar tagoj li vizitis kvar urbojn, parolis kun la plej altaj reprezentantoj de la ŝtato, gvidis diservojn laŭ du liturgioj, renkontiĝis kun la kredantaro. Do, pretendema programo, kvankam li antaŭ nur du monatoj suferis malfacilan operacion. La oficiala programo de la papo Bergoglio (lia italdevena familinomo) komenciĝis per renkontiĝo kun la prezidantino de Slovakio, politikaj kaj sociaj reprezentantoj kaj membroj de la diplomataro akreditita en Slovakio. RenkontiĝojLa papo komencis sian konversacion kun la prezidantino per la vortoj: Mi venis kiel pilgrimanto en junan landon kun longa historio, en landon kun profundaj radikoj, situanta en la koro de Eŭropo . La nuntempan kronvirusan pandemion li nomis elprovado de niaj tempoj. La homoj devus ĉi tiun krizon akcepti kiel alvokon revalorigi nian vivmanieron. Laŭ la papo ne havas sencon plendi al la pasinteco; oni devas kuspi la manikojn kaj kune konstrui la estontecon . Laŭ li, ŝanĝo ne fariĝos sen junaj homoj, kiujn li avertis pri la embuskoj de konsumsocio, materiismo kaj ideologia koloniado. Poste atendis la papon episkopoj, pastroj, monaĥinoj kaj kateĥizistoj en la romkatolika katedralo Sankta Marteno. Tie ĉi la papo deklaris, ke la eklezio devas esti signo de libereco kaj akcepto. Ĝi devas esti humila kiel Jesuo, kiu rezignis pri ĉio por riĉigi nin. Neniu devas senti sin premata, sed ĉiuj havu la ŝancon malkovri la liberecon de la Evangelio kaj iom post iom ekrilati kun Dio . Orienta SlovakioPost dutaga restado en Bratislavo la papo Francisko vizitis orientan Slovakion. En la pitoreska kaj historia urbo Prešov li celebris la grekkatolikan liturgion de Sankta Johano Krizostomo1. En la urbo Košice li renkontiĝis kun 20 000 junuloj en la futbalstadiono. Li vizitis ankaŭ la malriĉan kaj probleman urbokvartalon Luník 9, kie loĝas en malriĉeco ĉirkaŭ 4300 romaoj. Ĉi tie ekde 2008 pastore laboras la salesianoj de Don Bosco. La papo aŭskultis atestojn de kelkaj romaoj, kiuj longatempe suferis diskriminacion kaj kies fido helpis fari favoran ŝanĝon en la vivo. Sankta mesoLa vizito kulminis matene la 15an de septembro 2021 per la romkatolika sankta meso en la historia urbeto Šaštín, subĉiele dum la festo de la Sepdolora Virgulino Maria, kiun partoprenis ĉirkaŭ 50 000 kredantoj, inkluzive 800 pastrojn. La ĉefa mesaĝo de la meso estis kompato kaj la papo petis la slovakojn ne redukti sian fidon al la sukero, kiu dolĉigas la vivon. Li laŭdis la modestecon, humilecon, subtenon de malriĉaj, malfortaj kaj malsanaj samurbanoj. Estimo kaj donacojKiel esprimo de estimo estis dediĉitaj kelkaj donacoj al la Papo. La ĉefa simbola donaco de la prezidantino de Slovakio estis pano. Ĉar pano estas farita el multaj grajnoj, ĝi estas menciita ankaŭ en frua kristana preĝo kiel simbolo de kuniĝo. La papo Francisko kaj la prezidantino Čaputová havas proksiman ligon al la vivmedio kaj ambaŭ jam plurfoje memorigis la riskojn ligitajn kun la klimata ŝanĝiĝo. Ne mirinde do, ke inter la donacoj estis ankaŭ ŝargilo por elektraj aŭtoj. Kiel signo de helpo al la malfortaj kaj malsanaj civitanoj la prezidantino donacis medicinajn ekipaĵojn (pulma ventolilo, kontraŭmikrobaj emisiiloj, injektopumpiloj, protektaj maskoj, desinfektiloj) destinitaj helpi al la plej malriĉaj mondopartoj per vatikanaj organizaĵoj. Speciala kaj specifa donaco de la prezidanto estis propra abela mielo el la prezidenta ĝardeno 2. Dum sia vizito al Slovakio la papo renkontis ankaŭ reprezentantojn de la juda komunumo kaj vizitis la Betleĥeman Domon en Bratislavo, kie la fratinoj de Patrino Teresa prizorgas kaj flegas la plej malriĉajn civitanojn. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
1. Sankta Johano Krizostomo = Sankta Johano la Orbuŝa, Sankta Johano la Orbuŝulo.2. Kolapso de kolonioj, Julius Hauser, MONATO 2020/10, p. 10-11 (2020/012714.php).
|