PolitikoUNUIĜINTAJ NACIOJLa Internacia Tago de PacoEkde 1981 la 21an de septembro de ĉiu jaro oni celebras la Internacian Tagon de Paco. Ĉi-okaze en la ĉefstabejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko sonoras pacsonorilo, gisita el metalaj moneroj donacitaj de infanoj el ĉiuj kontinentoj (krom Afriko). En 1981 la Ĝenerala Asembleo de UN deklaris per rezolucio 1 la trian mardon de septembro Internacia Tago de Paco, dediĉita al tutmonda ĉesigo de la konfliktoj kaj al la idealoj de paco. Dudek jarojn poste oni elektis fiksitan tagon por la celebrado. Unuiĝintoj por pacoOkaze de la Internacia Tago de Paco okazis la 21an de septembro 2021 en la slovaka ĉefurbo Bratislavo internacia pacforumo sub la nomo Unuiĝintoj por Paco. La pacforumo subtenis la ideon, ke sekureco por ĉiuj landoj povas esti atingita nur per kuna strebo kaj sen ekzisto de militaj blokoj ktp. Post solena enkonduko de la iama prezidento de Slovakio Ivan Gašparovič, alparolis la invititaj gastoj kaj reprezentantoj de politikaj partioj. La oratoroj parolis pri la novaj celoj de la porpaca movado en Slovakio: bezono de nova sekureca arkitekturo, rajto je paco kaj ebloj de ĝia esprimiĝo en la jura ordo ktp. Tre interesa estis ankaŭ la prezento de Svetozár Naďovič, eksa generalmajoro estrinta la foriron de la sovetiaj armeoj el Ĉeĥoslovakio. Unuiĝintoj por Paco estas establita en Slovakio el iniciato de slovaka historiisto, politika kaj amaskomunikila analizisto kaj pacaktivulo Eduard Chmelár okaze de la 70a datreveno de la fino de dua mondmilito la 6an de majo 2015. Ĝiaj subskribintoj estas eminentaj personoj el sep eŭropaj landoj, inkluzive de la iamaj slovakaj prezidentoj Michal Kováč, Rudolf Schuster kaj Ivan Gašparovič, la ĉeĥa prezidinto de la Ĝenerala Asembleo de UN en la jaroj 2002-2003 Jan Kavan, la subskribinto de Ĉarto 77 2 Petr Uhl, famaj slovakaj artistoj kaj aliaj homoj. Printempe ĉi-jare la forumo transformiĝis al civitana asocio, kies celo estas krei kulturon de paco kaj senperforto kiel la ĉefa antaŭkondiĉo por la paca kunekzistado de ĉiuj homoj sur la tero. La forumo en sia statuto subtenas Esperanton kiel internacian lingvon de paco. Ne mirinde do, ke ankaŭ la slovakaj esperantistoj Stano Marček kaj Peter Baláž estis akceptitaj en la estraron kaj invititaj al kunlaboro. Indas ne konfuziLa Internacia Tago de Paco malkonfuzendas kun la Monda Tago de Paco, kiu estas festotago de la katolika eklezio dediĉita al universala paco. Ĝin kreis papo Paŭlo la 6a en 1967, laŭ inspiro el la encikliko Pacem in terris (Paco sur la tero) de papo Johano la 23a. La Mondan Tagon de Paco oni festis unuafoje la 1an de januaro 1968. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
1. Rezolucioj de la Ĝenerala Asembleo pri Internacia Jaro de Paco kaj Internacia Tago de Paco (A/RES/36/67) kaj de la Ĝenerala Asembleo pri Internacia Tago de Paco (A/RES/55/282).2. Ĉarto 77 estis neformala civitana iniciato kaj grupiĝo de politika opozicio en Ĉeĥoslovakio de 1977 ĝis 1992, nomita laŭ la dokumento „Ĉarto 77” publikigita en januaro 1977. Ĝi kunigis sciencistojn, artistojn, filozofojn kaj iamajn komunismajn politikulojn.
|