MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

RUSIO

Sukcesa enmigrado

Oni multe parolas pri enmigrada krizo en Eŭropo kaj Usono kaj pri problemoj rilataj al adaptiĝo de enmigrintoj. Des pli interesa estas la sperto de Rusio, kiu jam akceptis 12 milionojn da enmigrintoj kaj planas akcepti pliajn.

Malmultaj scias, ke Rusio estas inter la plej grandaj gastigantoj de enmigrintoj en la mondo, kion agnoskis en 2020 Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. Laŭ oficialaj datumoj en Rusio loĝas 12 milionoj da enmigrintoj, kiuj konsistigas 8 % de la loĝantaro. Tiukampe ĝin superas nur Usono (51 milionoj), Germanio (16) kaj Sauda Arabio (13).

Plejparte temas pri homoj el respublikoj de eksa Sovetio. Antaŭe tio estis unueca politika, ekonomia kaj kultura spaco, ene de kiu 300 milionoj da loĝantoj moviĝis libere. Oni povis naskiĝi en Ukrainio, fini universitaton en Rusio, labori en Taĝikio kaj fine setli en Kazaĥio – manko de limoj kaj la rusa kiel lingvo de interetna komunikado faciligis la aferon.

Problemoj post disfalo

Post la disfalo de Sovetio en 1991 milionoj da homoj subite iĝis loĝantoj de novkreitaj landoj, spertis problemojn pri lingva komunikado kaj ofte alfrontis naciismon. En multaj lokoj ekflamis konfliktoj, plejparte etne bazitaj. Ekonomiaj ligoj estis rompitaj, federaciaj subvencioj malaperis, do en multaj novaj landoj okazis ekonomia kolapso kaj drasta falo de la vivnivelo. Limoj dividis parencojn kaj geamikojn. Ĉio ĉi instigis milionojn da homoj al elmigrado – plejparte al Rusio kiel socie kaj ekonomie plej sekura evoluinta lando.

Armenio, Azerbajĝano, Kartvelio, Kazaĥio, Moldavio, Taĝikio, Ukrainio kaj Uzbekio perdis grandan parton de sia loĝantaro, kiu elmigris al Rusio. Tiu procezo daŭras, kaj ĉiujare milionoj da homoj venas al Rusio por labori kaj studi, el kiuj centmiloj ricevas rusian civitanecon. En ĉiuj urboj formiĝis grandaj diasporoj. Multaj fakoj jam ne povas funkcii sen enmigrintoj, kiuj dominas en ili danke al sia preteco plenumi neprestiĝan kaj ofte malalte pagatan laboron. En konstruado, purigado, taksiservoj, vendejoj kaj multaj aliaj fakoj apenaŭ eblas trovi lokanojn.

Kial tamen la tutmonda gazetaro malofte raportas pri enmigrado en Rusion kaj rilataj problemoj? Por kompreni tion ni analizu la rusian enmigradan politikon surbaze de la jenaj specife rusiaj trajtoj, kompare kun la politiko de Eŭropa Unio aŭ Usono.

Racia aliro

Rusio akceptas enmigrintojn plejparte laŭe al siaj naciaj interesoj, ignorante aliajn konsiderojn. En la tuta lando malpli ol 500 homoj havas statuson de rifuĝintoj kaj malpli ol 20 000 ricevis provizoran azilon. Tio signifas, ke la plimulto de la enmigrintoj ricevas neniujn ŝtatajn subvenciojn aŭ senpagajn servojn (loĝejon, sanasekuron ktp). Ĉiu enmigrinto post alveno devas studi aŭ labori, al kio lin devigas ne la ŝtato, sed la vivo mem.

Kultura proksimeco

La plejparto de la enmigrintoj venas el eksaj sovetiaj respublikoj. Do eĉ se ili naskiĝis jam post la disfalo de la unueca lando kaj foriro de la plimulto de la ruslingvanoj, ili tamen havas bazajn konojn de la rusa kaj orientiĝas en la rusia kulturo. En la plej bona pozicio tiurilate estas civitanoj de Ukrainio, kie ĉiuj parolas la rusan; sekvas Kazaĥio kaj Kirgizio, kie la rusa estas unu el la ŝtataj lingvoj. Ankaŭ la populareco de ruslingvaj televidserioj, muziko, interkonaj retejoj kaj aliaj elementoj de amasa kulturo faciligas la adaptiĝon.

Duobla identeco

Malgraŭ populara mito Rusio formiĝis kaj kreskis ne kiel koloniisma ŝtato, sed kiel ŝtato unueca. Novaj teritorioj ricevadis la saman juran statuson kiel tiuj kun rusa loĝantaro, iliaj loĝantoj havis la samajn rajtojn, kaj la ŝtata politiko ne celis asimiladon. Ekzistis nek metropolo nek kolonioj, koloniantoj aŭ koloniatoj.

Pro tio ĉiu civitano de Rusio havas duoblan identecon: etnan kaj ŝtatan. Taĝiko ne devas transformiĝi je ruso por iĝi plenrajta civitano de Rusio, sed li simple iĝas rusia taĝiko, konservante sian etnan kulturon. Tiu sistemo efike funkcias dum jarcentoj, kio speciale rimarkeblas dum krizaj situacioj. Eĉ dum la milito kontraŭ Kartvelio en 2008 kaj streĉiĝo de rilatoj kun Ukrainio ekde 2014 rusiaj kartveloj kaj ukrainoj ĉiam estis lojalaj al Rusio.

Kontrolo kaj kunlaboro

Kombino de tiuj du rimedoj ebligas garantii kunvivadon de pluraj etnaj kaj religiaj komunumoj, kies devenlandoj fojfoje konfliktas inter si. Kiam en 2020 eksplodis la milito en Montara Karabaĥo, en Moskvo okazis konfrontiĝoj inter lokaj armenoj kaj azeroj. Reago sekvis tuj: polico arestis kelkdek partoprenintojn kaj avertis, ke deliktuloj estos ne nur punataj, sed ankaŭ deportataj. Federacia Sekureca Servo kontaktis respektivajn diasporojn, kies estroj publike alvokis siajn samgentanojn ĉesigi ĉian perforton kaj memori, ke ili loĝas en Rusio, kiu havas nenian rilaton al problemoj de iliaj landoj, do ili devas respekti la lokajn leĝojn. La problemo estis solvita. Same rapide kaj severe polico reagis al incidentoj okazintaj lastatempe en Moskvo, kie grandaj grupoj de enmigrintoj atakis unu la alian.

Se oni konsideras enmigrinton deliktulo potenciale danĝera al Rusio, aŭ se li grave rompis enmigradan leĝaron, li povas esti deportita kun malpermeso reveni dum 5 ĝis 10 jaroj. Taĝikoj fojfoje revenis kun novaj identecoj (en la plene koruptita Taĝikio facile aĉeteblas ĉio – de stirpermesiloj ĝis pasporto), sed ekde 2022 ĉiuj enmigrintoj devos trapasi daktiloskopion, do tiu friponado ne plu eblos.

Religia toleremo

Rusio estas laika lando, kie religio kaj ŝtato estas apartigitaj, kaj la plejparto de la homoj indiferentas pri religiaj aferoj. Krome tradicia diverseco de la socio kaj la menciita duobla identeco faciligas al la enmigrinto trovi sian niĉon. En ĉiuj urboj funkcias ne nur ortodoksaj preĝejoj, sed ankaŭ islamaj moskeoj kaj ofte protestantaj kaj alikonfesiaj komunumoj. Do islamano-enmigrinto ne sentas sin fremdulo, sekvante islamajn tradiciojn en Rusio – li simple aliĝas al loka islama komunumo ekzistanta dum jarcentoj kaj iĝas unu el almenaŭ 10 milionoj da rusiaj islamanoj.

Subteni pacon inter tiom diversaj komunumoj estas malfacila tasko, do speciala leĝo malpermesas ofendi religiajn sentojn de iuj ajn kredantoj. Por rusianoj estis strange vidi kiel la franca gazeto Charlie Hebdo publikigas malbongustajn karikaturojn pri islamo eĉ post kiam tio indignigis francajn islamanojn kaj kaŭzis dekojn da viktimoj.

Manko de getoj

En Rusio reprezentantoj de ĉiuj etnoj tradicie loĝas miksite; etnaj kvartaloj ne ekzistas. La amasa enmigrado kaŭzis aperon de areoj, kie la nombro de enmigrintoj estas pli alta (temas pri malmultekostaj loĝejoj urborande), sed nenie ĝi atingas 50 %. La ŝtato ne konstruas por ili loĝejojn, do ĉiu solvas tiun aferon persone, kaj la enmigrintoj loĝas dise. Etnaj lernejoj funkcias nur kiel aldonaj edukejoj, viziteblaj libertempe, do ĉiuj infanoj lernas en ŝtataj lernejoj kune kun lokanoj. Ĉio ĉi ebligas rapidajn lingvolernadon kaj adaptiĝon.

Resume oni povas diri, ke Rusio akceptas nur homojn, kiujn ĝi vere bezonas, kaj stimulas ilin al aktiva vivo, sen espero pri ŝtata subteno. Ĉia etna kaj religia maltoleremo estas strikte malpermesita kaj severe punata, dum ebloj por adaptiĝo abundas.

Ĉu troaj aŭ necesaj?

Same kiel en okcidentaj landoj, en la rusia socio daŭras diskuto pri la rolo de la enmigrintoj kaj ilia neceso. Kritikantoj – el kiuj la plej fama estas Aleksej Navalnij – asertas, ke la ŝtata politiko estas tro milda rilate la enmigrintojn, kiuj inundis la landon, okupas laborpostenojn, ofte krimas kaj ĝenerale estas fremdaj al la rusia socio. Argumentoj estas plejparte ne ekonomiaj sed pure naciismaj – la opoziciulo postulis enkonduki vizan reĝimon por „kulture fremdaj” loĝantoj de Meza Azio, sed bonvenigis slavojn el Ukrainio kaj Belorusio kiel reprezentantojn de parencaj popoloj.

Tamen ekonomikistoj kaj demografoj havas malan opinion. Ili atentigas, ke Rusio estas tipa moderna lando kun malalta naskokvanto kaj ŝrumpanta loĝantaro. Se ne kompensi tion per enmigrado, Rusio povos sekvi la sorton de Ukrainio, kiu ekde 1991 perdis 20 % de sia loĝantaro, aŭ de Latvio, kies loĝantaro reduktiĝis je triono ĝis la nivelo de la jaro 1897. La senlaboreco en Rusio estas malalta, kutime sub 6 %, kaj plej ofte lokanoj tute ne interesiĝas pri laborpostenoj okupataj de enmigrintoj. La krimnivelo inter la enmigrintoj estas eĉ pli malalta ol inter lokanoj, kaj temas ĉefe pri rompo de la enmigrada leĝaro.

Praveco de la fakuloj klare montriĝis en la lasta jaro, kiam pro la kronvirusa pandemio kaj la limigoj kaŭzitaj de ĝi, la nombro de enmigrintoj en Rusio draste falis. Malgraŭ kresko de salajroj en konstruado kaj aliaj plej trafitaj fakoj, la manko de laborfortoj iĝis tiom akra, ke la vic-ĉefministro eĉ proponis aranĝi specialajn trajnojn, kiuj alportus laboristojn el Meza Azio. Laŭ ordono de prezidanto Vladimir Putin estis enkondukitaj enmigrada amnestio kaj pluraj faciligoj de reguloj kaj leĝoj. Jam estas afiŝita projekto de leĝo, kiu grave simpligos ĉiujn procedurojn, inkluzive ricevadon de rusia civitaneco. Cetere jam nun la nombro de novaj rusiaj civitanoj kreskas ĉiujare. Kiuj ili estas?

Rusia pasporto kiel ĉefa premio

Plejparte temas pri civitanoj de eks-sovetiaj respublikoj. Ĝenerale ricevado de rusia pasporto estas tasko malfacila kaj longa – necesas loĝi en Rusio almenaŭ kvin jarojn, trapasi ekzamenojn pri la rusa lingvo kaj rusia historio, kaj sekvi kelkajn formalajn etapojn. Sed ekzistas faciligoj por civitanoj de kelkaj eks-sovetiaj respublikoj. Ekzemple por loĝantoj de Belorusio, Kazaĥio, Moldavio kaj Ukrainio sufiĉas prezenti pasporton de tiuj ĉi landoj por peti rusian civitanecon. Denove temas pri pure racia aliro al la enmigrado – Rusio strebas ricevi kvalifikitajn homojn, kiuj bone parolas la rusan kaj povos rapide adaptiĝi, do estis elektitaj landoj kun la plej granda nombro de ruslingvuloj kaj homoj edukitaj.

Tio donas fruktojn. Dum en 2015 la rusian civitanecon ricevis 209 000 homoj, en 2018 ilia nombro kreskis ĝis 298 000, en 2019 atingis 498 000, en 2020 superis 656 000. Malgraŭ kronvirusaj limigoj kaj preskaŭ frostigita internacia trafikado, dum la unua duono de 2021 rusiajn pasportojn jam ricevis pli ol 351 000 homoj.

Deveno

La unuan lokon okupas Ukrainio (409 000 en 2020), sekvas Taĝikio (63 000), Kazaĥio (43 000), Armenio (30 000), Uzbekio (23 000), Azerbajĝano (21 000), Moldavio (20 000). Rimarkindas, ke Belorusio en tiu listo okupas unu el la lastaj pozicioj (10 000), ĉar pro relative alta vivnivelo kaj socia stabileco belorusoj emas vojaĝi, sed malemas elmigri el sia komforta lando.

Ankaŭ loĝantoj de pli foraj landoj povas akiri civitanecon de Rusio. La plej facilaj vojoj estas geedziĝi kun rusia civitano (post tri jaroj oni rajtos peti la civitanecon), militservi en la rusia armeo surbaze de kvinjara kontrakto aŭ fini rusian altlernejon kun bonaj poentoj. Ekzistas ankaŭ specialaj proponoj por altkvalifikitaj fakuloj, homoj kiuj havas rusiajn radikojn aŭ almenaŭ unu gepatron kiel civitanon de Rusio ktp.

Estonteco

Ĝis 2025 Rusio planas akcepti ĝis 10 milionojn da enmigrintoj. Fakuloj diras, ke la potencialo de eks-sovetiaj respublikoj baldaŭ elĉerpiĝos, do necesos konsideri pli vastajn regionojn inkluzive Azion kaj Afrikon. Tio povas aspekti ŝoka, sed efektive tre kongruas al la rusia tradicio. La plej fama rusa poeto Aleksandr Puŝkin havis afrikan devenon, kio ne malhelpis al li iĝi kreinto de la moderna literatura rusa lingvo. Kiu scias? Eble gepatroj de nova rusia geniulo jam pripensas forlasi Niĝerion, Bangladeŝon aŭ Sirion.

blst
Stanislav BELOV
korespondanto de MONATO en Rusio


Stanislav Belov estas profesia historiisto kaj ĵurnalisto, nun laboranta ĉe Gazprom.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 03, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stanislav Belov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-02-04