MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

IRLANDO

Demografio kaj politiko

En 2021 la Irlanda Respubliko subite konstatis kun surprizo, ke ĝia loĝantaro, kiu ekde la mezo de la 19a jarcento konstante malkreskis, iĝis kvinmiliona. Tio signifas, ke unuafoje post tiom longa periodo la nombro de irlandanoj preskaŭ egalas tiun de la jaro 1851.

Terpoma pesto

Inter la jaroj 1845 kaj 1850 Irlando (kaj pluraj aliaj eŭropaj landoj) spertis katastrofan malsaton pro pesto de terpomoj, la ĉefa (kaj preskaŭ sola) nutraĵo de la malriĉaj irlandaj kamparanoj. Pro kaŭzoj rilataj al la manko de manĝaĵo mortis proksimume unu miliono da irlandanoj, kaj plia miliono elmigris.

Amasa elmigrado

Tiu amasa elmigrado daŭris dum la cetero de la 19a jarcento kaj la plimulto de la 20a. Pro tio, malgraŭ la fakto ke la Irlanda Respubliko estas tradicie romkatolika lando, kie la eklezio instigis naskadon por krei grandajn familiojn, kaj dumlonge malpermesis la praktikon de koncipoprevento, la malkresko de la loĝantaro ne ĉesis. Inter 1901 kaj 1961 ĝi spertis falon de 12 %. En 1996 la loĝantaro de la Respubliko estis 3 626 000, sed de Nord-Irlando (sub brita regado), 1 607 000.

Laŭ la popolnombrado de 2002 en la Respubliko, la totalo atingis nur 3,9 milionojn, kio estas proksimume 40 % malpli ol en 1841. Samtempe, en Nord-Irlando la loĝantaro estis tiam iomete pli granda ol en 1841.

Enlanda milito

Post la ribelo kontraŭ la brita regado en 1916 kaj la fondiĝo de la Irlanda Libera Ŝtato, sekvis enlanda milito inter tiuj, kiuj akceptis traktaton 1 kun Britio, kaj la aliaj, kiuj postulis tute sendependan respublikon. La majoritataj porbritaj Uniistoj en ses graflandoj (distriktoj) de la provinco Ulstero decidis resti parto de la Unuiĝinta Regno de Britio. En 1948, la sudaj kaj okcidentaj graflandoj de Irlando finfine iĝis Respubliko, kaj por ĉiam forlasis la Britan Regnaron.

Ĝis la mezo de la 20a jarcento, la irlanda insulo estis precipe agrikultura kaj malriĉa lando, kvankam estis kelkaj pezaj industrioj (ekzemple konstruado de ŝipoj en Belfasto). Nur en la lastaj jardekoj de la jarcento la Respubliko komencis vere industriiĝi.

Aliĝo al Eŭropa Unio

En 1973 Irlando, kune kun Britio kaj Danio, aliĝis al Eŭropa Unio, kaj komenciĝis periodo de ekonomia prospero por la Respubliko. Tio daŭris ĝis la bankokrizo de 2008. La ekonomio lastatempe pliboniĝis, precipe pro disvolviĝo de la produktado de farmaciaĵoj (medikamentoj), investado el eksterlando, kaj evoluo de komputada teknologio. Tamen, kiel en multaj landoj, tiun favoran ekonomian situacion bremsis la aktuala pandemio.

La nuna pligrandiĝo de la irlanda loĝantaro okazas parte (sed ne tute) pro la enveno en la landon de civitanoj el aliaj membroŝtatoj de EU, kaj de pli foraj landoj (Afriko ktp). Samtempe irlandanoj, kiuj elmigris dum malpli prosperaj jaroj, revenis al sia naskiĝlando. Ilia nombro tamen ne estas tiom granda, kaj Irlando hodiaŭ ankoraŭ bezonas enmigradon por subteni siajn industrion kaj komercon.

Konservativa popolo

Tradicie, la irlandanoj estas rigardataj kiel religie konservativa popolo, kaj tiu trajto ankaŭ forte influas iliajn politikajn preferojn. Movadoj maldekstraj kaj socialismaj neniam sukcesis gajni entuziasman apogon en Irlando. Al la tipa irlandano gravegas la posedo de eĉ eta parcelo de tereno, kaj ĉiu ambicias sian propran domon, se li ne jam posedas ĝin. Li ĝenerale kredas je kapitalismo kaj entreprenismo, do pro tio komunismo aŭ socialismo neniam povis enradikiĝi, ĉu en la respubliko, ĉu en norda Irlando. Simile, pro la antikvaj agrikulturaj metodoj tie praktikataj ĝis la 20a jarcento, ne tre sukcese disvastiĝis la ekologia movado kaj la „verdaj” politikaj partioj.

La sola mallonga periodo de konflikto inter kelkaj dekstruloj kaj maldekstruloj irlandaj okazis dum la hispana enlanda milito. Tiam du malgrandaj kontraŭstarantaj grupoj de volontuloj el Irlando – unu de fervoraj katolikoj, kiuj subtenis generalon Francisco Franco, kaj la alia de la malabundaj socialistoj irlandaj, kiuj simpatiis kun la elektita registaro de Hispanio. Ekde tiam maldekstra politiko estas apenaŭ konstatebla, malgraŭ la ekzisto de ne tre influhava irlanda laborista partio.

.

Partioj en Irlando

Por studentoj de politikologio la partia situacio en Irlando ne estas aparte interesa aŭ inspira. El la du frakcioj (la kontraŭtraktata kaj la portraktata), kiuj interbatalis en la irlanda enlanda milito de 1922-1923, estiĝis du ankoraŭ ekzistantaj politikaj partioj, la respublikana Fianna Fáil („La soldatoj de la destino”) kaj la tiam liberŝtata Fine Gael („La familio de la irlandanoj”). Ambaŭ estas modere dekstraj partioj, kaj hodiaŭ estas apenaŭ distingeblaj. Post la sendependiĝo ili laŭvice interŝanĝis la potencon, kaj nun agas kiel nestabila koalicio, kun iom da malentuziasma apogo de la Verda Partio.

Oni povas supozi, kaj eble esperi, ke la drastaj demografiaj ŝanĝoj en Irlando havos favoran influon al la estonta politika perspektivo. Unu eta interesa efiko de la demografia kresko koncernas la nacian kulturon. Pro la domina influo de kaj, precipe inter la junaj generacioj, admiro al Usono kaj ĉio, kio devenas de tiu lando, la indiĝena gaela lingvo kaj la antikva irlanda kulturo estis dumlonge ignorataj kaj malestimataj inter malpli edukitaj kaj malpli patriotaj irlandanoj.

Nuntempe, tamen, kiam pli kaj pli da irlandanoj turismas aŭ hejmiĝas aliloke en Eŭropa Unio, tiom el ili komencas interesiĝi pri lingvoj kaj fieri pri sia propra. Plie, surprize multaj „novaj” irlandanoj de eksterlanda deveno lernas kaj bone parolas la irlandan lingvon (kune kun la angla), do refoje la denaskaj irlandanoj ekaprezas la valoron de sia kulturo.

gmck
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
1. La Angla-Irlanda Traktato (oficiale, „Artikoloj de Interkonsento por traktato inter Britio kaj Irlando”), estis subskribita la 6an de decembro 1921. Laŭ ĝi Irlando iĝis memstara lando, kiu tamen agnoskis la britan monarkon kiel nominalan regnestron.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 01, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-12-07