LeterojRefuto refutataAtente mi legis la esean kontribuon sub Opinio de s-ro Valentin Melnikov (MONATO 2021/10, p. 22). Mi tuj konsentas kun la fina konkludo, ke literatura Nobel-premio estas vere tro alta celo por nur kelk-homa juĝokapablo. Eĉ se fama kaj brila kantisto estas honorata per tiu Nobel-premio, tion prave li taksas malĝusta. Tamen, mi timas, ke en sia juĝo li tro kunportas sian rusan devenon kiel normon. Kial li kontraŭas la mirindan Gulag-arkipelagon de Solĵenicin, mi ja vere ne komprenas. Ja okulfrapas, ke ĝi estas majstraĵo, komparebla nur kun Lev Tolstoj en la rusa literaturo, kiom mi konas ĝin. Same mi miregas, ke li ne komprenas la Nobel-premion por la belorusa aŭtor-ĵurnalistino Svetlana Aleksandrovna Aleksijeviĉ. Eble lin misgvidas tie la sama naciisma rigardado. Ankaŭ se temas pri Esperanto-literaturaĵoj, kolego Melnikov miatakse tro ofte prenas sian ruslingvan guston kiel nure akcepteblan. Gerrit BERVELING
Nederlando
|