LiteraturoRAKONTOProfesoro LjuKiam la usona esperantistino Katina Carry anoncis al mi, ke ŝi baldaŭ instruos en la Financ-Ekonomia Kolegio de Ŝensjio, mi tuj memoris, ke la maljuna esperantisto profesoro Lju instruas en tiu kolegio. Mi konis lian nomon delonge, sed ne vidis lin persone, kvankam ni ambaŭ loĝas en la sama urbo Ŝjiano. Pri lia kariero en Esperanto mi sciis de veterana esperantisto, ke komence li instruis Esperanto-kurson en la urba poŝtocentro, poste en la Nordokcidenta Universitato de nia provinco. Malgraŭ tio mi nun devis viziti lin por peti lian prizorgon de la usona samideanino Katina, kiu baldaŭ instruos en lia kolegio ... Mi estis libera dimanĉon, ĉar mi laboras ĉiun labortagon en ŝtalfabriko. La dimanĉa tago estis serena, kaj mi vizitis lian oficejon. Li estas mezalta, modesta kaj tre afabla sinjoro. Sed lia reago mirigis min, kiam li komprenis mian intencon. „Mi ne posedas Esperanton”, diris la profesoro. „Ĉu vere?” Mi rigardas lin suspekte kun miro. „Jes”, respondis la profesoro. „Kial? Kiel vi instruis Esperanton en la urba poŝtocentro kaj la Nordokcidenta Universitato?” mi demandis. „Jen estas kiel”, trankvile komencis rakonti la profesoro. „Komence de la fondiĝo de la nova Ĉinio mi diplomitiĝis en mezlernejo, kaj laboris en la urba poŝtocentro. Tiam mi estis juna, kaj ankaŭ sopiris al studo en altlernejo. Pro tio mi ne forlasis memlernadon de diversaj kursoj. Iun tagon, kiam mi legis la anglan lingvon, neatendite aperis mezaĝa viro dum mia legado.” Li senvorte mezuris mian mienon kaj okulumis pripensante ion. Mi estis konsternita je lia rigardado. Mi sciis, ke li estas nova estro sendita de la komunista registaro. Oni diris, ke antaŭ la nova Ĉinio li estis kaŝa partiano, kaj iam lernis Esperanton, pri kio mi tute ne sciis ĝis lia apero. „Mi aranĝos al vi novan taskon”, ordonis la nova estro. „Kian taskon? Mi ne havas kulpon. Mi nur lernas fremdan lingvon, kiam ĉiuj ripozas sen laboro”, mi time volis senkulpigi min. „Knabo, ne timu. Mi ŝatas junulon lerneman. Mi donas al vi taskon instrui Esperanto-kurson, kiun mi organizos baldaŭ en nia poŝtocentro”, decide ordonis la nova estro, kaj amike donis al mi sian manon. „Saluton!” „Saluton? Kio ĝi estas?” mi volis scii, demandante al la nova estro. „Saluton estas nihao 1”, milde ridas la nova estro. „Saluton!” mi voĉimitas lian prononcon mallaŭte. „Saluton! Vi jam estas nova esperantisto kaj nia samideano.” „Mi ne scias, kio estas Esperanto.” Mi hontis je tio. „Ĉu? Kiun lingvon vi lernas?” demandis la nova estro. „La anglan mi lernas, sed mi ne posedas ...” mi respondis. „Ne gravas. La angla kaj Esperanto estas similaj. Vi kapablas instrui Esperanton”, la nova estro diris elokvente kiel fakulo. „Permesu al mi pripensi. Mi eĉ ne havas lernolibron de Esperanto”, mi hezitis. „Mi kredas je vi, kaj ordonas al vi ĉi tiun taskon. Jen estas via instrulibro.” Dirante tion, la nova estro donis al mi unu libreton maldikan kiel propaganda folio. Kion fari? Mi estis juna, kaj unuafoje renkontis tian stilon simplan, sinceran, ankaŭ nerifuzeblan. Fakte min kuraĝigis tia stilo esprimita de la revolucia partiano kontraŭ malfacilo. Je tia stato mi petis kelkajn tagojn por ekkoni Esperanton. Post kelkaj tagoj mi jam povis legi la libreton. Fakte ĝi estis tre simpla, konsistante el la alfabeto kaj iuj sloganoj ekz. „Esperanto estas revolucia lingvo”, „La vivo estas batalo”, „Lernu Esperanton por la nova Ĉinio”, krom ĉiutagaj akuzativaĵoj „Saluton!”, „Bonan tagon!”, „Bonan nokton!” ktp. Kia lernolibro! Mi jam ne havis la antaŭan timemon. Ŝajne la nova estro pravis, ke mi estas kapabla instrui la kurson. Nun mi sciis ankaŭ, ke la nova estro havas la familian nomon Lin. Mi iris trankvile al la oficejo de la nova estro Lin. „Saluton!” Mi jam staris antaŭ lia ofictablo. „Saluton!” La nova estro Lin kutime donis al mi sian manon, kaj ĉi-foje lia „Saluton!” estas iom intimvoĉa. „Estimata estro Lin, mi deziras akcepti tiun taskon”, mi eldiris la decidon sen timo. „Ne estu estimata estro, sed kamarado Lin”, li korektis mian titolvokon. „Tio estas malbona kutimo de feŭdismo. Nomu min kamarado Lin”, li klarigis al mi. „Ni ĉiuj estas revoluciaj kamaradoj, kiuj kune konstruas la novan socialisman Ĉinion.” Jes, tio estis nova kaj freŝa al mi, kaj mi senkonscie fariĝis sindonema sekvanto de la estro Lin. Mi volis eĉ ĵeti min en iun taskon je lia ordono. Baldaŭ okazis la kursa ceremonio en nia poŝtocentro. La estro Lin kaj mi staris sur la podio. Li elokventis kaj konvinkis ĉiujn ĉeestantojn, ke Esperanto estas revolucia lingvo, kaj lerni Esperanton estas revolucia tasko. Li estis vera oratoro staranta sur la podio, sed mi staris sur la podio kiel fajrpoto, sentante tre akran okulumon de fraŭlinoj, kiuj taksis min kiel eksponaĵon. Poste, kiam mi parolis, mi fariĝis balbutanto. Ĉiuj ĉeestantoj ridis pro amuzo. La ceremonio estis raportita kun bela foto en la urba ĵurnalo, kaj aperis ankaŭ kiel konciza novaĵo en la ŝtata gazeto El Popola Ĉinio. Fakte en la nova socio oni interesiĝis pri novaj, eĉ kuriozaj aferoj, kaj Esperanto apartenis al tiaj aferoj. Poste, dum la kursado kelkfoje intervjuis min pri la kurso ĵurnaloj kaj revuoj. Tiuj intervjuoj konatigis min kiel novaĵulon tra la urbo. Pri tio estro Lin estis kontenta, ĉar li estis entuziasma esperantisto, ĝustadire Esperanto-propagandisto aŭ Esperanto-salutisto, kion mi konfirmis nur duonjaron post mia lernado de Esperanto. Jes, post duonjaro pli kurioza afero trafis min. Mi ricevis neatenditan leteron de la fama profesoro Io Zhou. Li volis inviti min instrui Esperanton en la Nordokcidenta Universitato en nia urbo! Profesoro Io estas ĝentila kaj sincera, sed mi estis maltrankvila, ĉu mi kiel mezlernejano povus instrui en universitato? Kvankam mi jam estis kuraĝa, influate de la revolucia kamarado Lin, tamen mi ankoraŭ ne aŭdacis instrui en la universitato. Kompare en la poŝtocentro mi instruis al poŝtistoj kaj oficistoj, kiuj partoprenis mian kurson diverscele, ĉu por novaĵo, ĉu por amikiĝo, eĉ por flati al estro Lin, sed universitataj studentoj certe bezonus lingvoscion, kion mi ne posedis. Kion fari? Mi silentis antaŭ la tento, ne respondante al profesoro Io. La sekvan tagon estro Lin alvokis kaj demandis min, ĉu mi ricevis leteron de profesoro Io. „Jes, mi ricevis, sed ...” mi ne kapablis klarigi mian penson. „Kamarado Lju, mi komprenas vian timon”, estro Lin konsilis. „Vi scias, ke generalo Linbo fariĝis korpusa estro en sia dek-oka jaro, kaj en la Pekina Universitato kelkaj famaj profesoroj evoluis el mezlernejanoj kiel vi ...” „Sed tio okazis en revolucia tempo ...” mi komentis. „Jes. Nuntempe estas la nova Ĉinio kaj nova periodo de la socialisma revolucio pli granda ol ajna tempo”, estro Lin fervore stimulis min. „Ni nun konstruas novan socion, ni devas superi ĉiujn kutimaĵojn. Vi rajtas instrui en universitato, ankaŭ laboristoj kaj kamparanoj rajtas instrui en universitato!” Jen en tia tempo ĉio povis okazi, kaj mi komencis instrui Esperanton en la universitato. Sed sendube mi ne posedis Esperanton, aŭ mi ne havis sufiĉan tempon por ellerni Esperanton, aŭ ĉiuj estis malstudemaj krom pri novpolitika fervoro. Mia instruado pri Esperanto daŭris nur unu semestron. Poste alvenis ventego de la rusa lingvo kiel komunisma eduko devigita al ĉiuj studentoj, kaj ankaŭ okazis politikaj movadoj unu post aliaj, kaj Esperanto hazarde trafis min kaj destine ne konvertis min. Malgraŭ ĉio danke al Esperanto mi saltis de la poŝtocentro en la universitaton. Nun mi estas profesoro de la angla lingvo, kiun mi neniam neglektis ĝis nun, kvankam hodiaŭ mi ne povas libere interparoli angle kun Miss Katina Carry. Sed Esperanton kiel donacaĵon mi jam redonis al estro Lin. Mi ne ŝatas nomi lin kamarado, ĉar mi ne estas partiano. Mi ankaŭ ne sentas min lia samideano, ĉar mi ne posedas Esperanton, aŭ ne volas posedi Esperanton. Jen tio estas mia rakonto. Mi ne povas helpi vian samideanon Katina Carry. Mi foriris de profesoro Lju, formale adiaŭinte sen la sento de samideaneco kutima inter esperantistoj. Ekstere, mi sopiris freŝan aeron, kaj mi havis novan lecionon, ke en la pionira tempo Esperanto apartenis ĉefe al kredantoj je la idealo de Esperanto, kaj kiel lingvo ĝi fakte ne estis grava. Mi kapleve rigardis la serenan ĉielon kun la brila suno, konsciante, ke en la mondo ne ekzistas mirakla maniero por lerni negepatran lingvon, eĉ por ellerni la facilan lingvon Esperanto ĉiuj devas senti fervoron, havi sufiĉan tempon kaj longan praktikon. Se ne, ankaŭ profesoro ne povas posedi Esperanton. Chielismo WANG Tianyi
1. Nihao: ĉina salutaĵo = Vi bon'.La rakonto estas vera sed malnova, okazinta en 1951 kaj 1990.
|