MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

KOREIO

Restadejo por endanĝerigitaj birdoj

La sud-okcidenta marbordo de la korea duoninsulo havas kondiĉojn plej taŭgajn por estiĝo de marskoj. La maro estas relative malprofunda kun averaĝa profundo de nur 44 metroj, kaj la diferenco de marnivelo inter flusa kaj malflusa tajdoj estas granda je 3-8 metroj. Troviĝas estuaroj, al kiuj grundo kaj sablo alfluadas kaj akumuliĝas. Ĉar la sinua formo de la marbordo disigas la forton de la ondoj, sedimentado aktive disvolviĝas, kreante larĝajn, ebenajn marskojn.

Ĉar marskoj estas riĉaj je oksigeno kaj organikaj substancoj, granda nombro da vivaĵoj, kiel fiŝoj, konkuloj kaj marplantoj, dependas de ili por sin nutri kaj reprodukti. Marskoj estas ankaŭ lokoj, kie apudmaraj vilaĝanoj laboras kolektante marestaĵojn aŭ produktante salon.

Monda heredaĵo

Agnoskante iliajn ekologiajn valorojn, en julio 2021 Unesko decidis enigi en sian liston pri la Monda Heredaĵo kvar marskojn en Koreio, nome Seocheon, Gochang, Sinan kaj Boseong-Suncheon. La areo de la marsko Sinan estas 1100 kvadrataj kilometroj, dum tiu de la aliaj estas po ĉirkaŭ 60 kvadrataj kilometroj. La kvar marskoj montras ampleksan biodiversecon kun entute 2150 plantaj kaj animalaj specioj inkluzive de 47 endemiaj.

La enlistigitaj marskoj estas ankaŭ restadejoj por migraj birdoj, kiuj vojaĝas longdistance, iuj inter la siberia regiono kaj la suda hemisfero. Ĉiujare ĉirkaŭ unu miliono da migraj birdoj de 300 specioj vizitas la lokojn por pasigi certan tempon dum sia migrado. Plej grave, inter ili troviĝas 27 endanĝerigitaj specioj, kiel kulerbeka kalidro (Eurynorhynchus pygmeus), eŭrazia plataleo (Platalea leucorodia) kaj orienta kurlo (Numenius madagascariensis).

La uneska Komitato pri la Monda Heredaĵo taksis la koreajn marskojn kiel „unu el la plej gravaj kaj signifoplenaj habitatoj por la konservado de tergloba biodiverseco, aparte ĉar ili havas grandan meriton kiel restadejoj por endanĝerigitaj migraj birdoj”.

CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio


Cho Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de La Espero el Koreio kaj vicprezidanto de la Korea Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 10, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-09-06