Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

VENEZUELO

De socia protektado al ĉantaĝo

En la historio de la homaro estis multaj manieroj por regi socion; registaroj uzis strategiojn diversmaniere por daŭrigi sian povon aŭ por atingi siajn celojn. Unu el tiuj estas propagando pere de multaj mesaĝoj kaj manipulataj informoj, kiuj estas montrataj al la popolo ĉiutage. Per tia propaganda sistemo la registaro volas atingi, ke la popolo kredu kaj fidu ĝin, eĉ ke personoj agadu laŭ ĝiaj konkretaj planoj.

De multaj subpremaj politikaj sistemoj ĝis la venezuela la modeloj de socia rego estas samaj: ĉiuj uzas amaskomunikilojn. La nazia ministro pri propagando Joseph Goebbels diradis: „Diru unu mensogon milfoje, kaj ĝi estos veraĵo.” La nazia registaro uzadis tion por gajni subtenon de la germana popolo kaj tiel atingi la malklarajn celojn de Hitler. Ankaŭ Stalin lernis de Lenin, ke bondiritaj vortoj, bonfaritaj bildoj kaj mesaĝoj milfoje dirataj estas la plej bona propagandilo por regi la popolon, endoktrinigi kaj favori adoron al la reganto.

Ekonomia milito

En Venezuelo okazas preskaŭ same. La registaro uzas oficialajn amaskomunikilojn por diskonigi la favoran flankon de la „venezuela revolucio” tra la mondo. Tiuj amaskomunikiloj enhavas sloganojn favore al la registaro, montrante la landon kiel mirindan ekzemplon en Sud-Ameriko. Por regi la popolon laŭ siaj celoj, la venezuela registaro ŝanĝis eĉ la semantikon de vortoj, por ke ĉiuj komprenu la aferojn kiel la registaro prezentas ilin. Ekzemple, de antaŭ kvin jaroj oni konas la vortojn „ekonomia milito” por referenci al la mankosituacio de medicinaĵoj kaj manĝaĵoj, la fuŝado de servoj (elektro, gaso, akvo, telefonservoj, interreto ktp), ankaŭ por referenci al sociaj kaj ekonomiaj problemoj. Tiuj situacioj malbonigis la venezuelajn vivkondiĉojn tiele, ke ili igis homojn elmigri el sia propra lando.

Kadre de tia situacio, de ĝi kreita, la venezuela registaro uzadas ankaŭ la terminon „socia protektado” por krei nacian regosistemon konatan kiel „Karto de la patrujo” (hispane: Carnet de la Patria, poste en ĉi tiu artikolo „nacia karto”). Tio estas sistemo, en kiu ĉiuj, kiuj volas ricevi socian kaj ŝtatan helpon (subvenciatan manĝaĵon, benzinon, medicinaĵon, monhelpon ktp), devas esti registritaj.

Socia protektado iĝis ĉantaĝo

Eĉ en la plej kapitalismaj landoj de la mondo ekzistas ŝtataj politikoj de socia protektado por miloj aŭ milionoj da malriĉaj personoj. Tamen, la „socia protektado” estas uzata en Venezuelo por ĉantaĝi la popolon kun politikaj kaj balotadaj celoj. Do, se vi ne havas la nacian karton, vi ne havos emeritan pension; se graveda virino ne estas matrikulita, ŝi ne estos kuracata. En la lastaj balotadoj la nacia karto estis uzata por pligrandigi la nombron de voĉdonoj favore al la registaro, kaj ĝi estas uzata ankaŭ por manipuli personojn. Publikaj kaj registaraj funkciuloj diradas: „Vi perdos socian protektadon kaj bonaĵojn, se vi ne registras vian voĉdonon per la nacia karto.”

En ĉiuj komunumoj de la tuta lando estas kreitaj Lokaj Komitatoj de Disdonado kaj Produktado (mallongigo hispana: CLAP) kun la celo „disdoni egalece” manĝaĵojn, kiuj alvenas al la komunumoj. En normalaj landoj tio ne okazas, ĉar salajroj sufiĉas (preskaŭ ĉie en la mondo) por aĉeti manĝaĵon, medicinaĵon, pagi luadon, servojn ktp kaj ankaŭ ekzistas sufiĉe da libero por elekti, kion oni volas manĝi. Tamen, en Venezuelo ĉiutage mankas manĝaĵoj pro la malbonaj ekonomiaj kaj politikaj decidoj. Pro tio la registaro preparas sakojn de manĝaĵoj por disdoni al la popolo, samkiel okazis en la Sovetio de Stalin en la jaroj 1920aj kaj 1930aj. Ĝi regas la popolon, kiel agadis malnovaj diktatoroj. En Venezuelo la registaro ankaŭ elproprigis multe da malgrandaj kaj grandaj entreprenoj, kiuj nun produktas nenion danke al la malbonaj decidoj kaj agadoj de siaj kondukuloj.

Pro tiu agmaniero la popolo ĉiutage pensadas pri siaj bezonaĵoj anstataŭ pensi pri vivo libera. Simon Bolívar multfoje diris, ke „senscia lando estas blinda ilo de sia detruado”. Kaj bedaŭrinde tio okazas en Venezuelo: blindaj homoj obeas, kion ordonas la registaro, sen kontraŭstari por ne perdi la donacojn de la registaro.

Jezer DORANTE
korespondanto de MONATO en Venezuelo

Per tiu ĉi teksto ĝia aŭtoro partoprenas en la konkurso „Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento”.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 03, p. 27.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jezer Dorante el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-02-04