MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

GERMANIO

La germana ekonomio bezonas enmigrantojn

Demografia problemo

La germana loĝantaro kresketis de 78,1 milionoj en 1970 ĝis 83,2 milionoj en 2020. La demografia problemo de Germanio estus pli granda, se ne estus enmigrado. Sen ĝi jam de la 1970aj jaroj la loĝantaro estus malkreskinta. Ekde tiam naskiĝis malpli da infanoj, same kiel en multaj aliaj landoj. Ĉar la homoj intertempe atingas pli maljunan aĝon, eĉ pli estus malpliiĝinta la proporcio de laborpovantoj.

La perdon antaŭe kompensis enmigrado. Ekzemple, unue venis familianoj de gastlaboristoj, kiuj ĝis 1973 estis varbataj el suda Eŭropo, balkanaj landoj kaj Turkio. Dum la 1980aj jaroj reenpatrujiĝis etnaj germanoj el Rumanio. Simila fluo fontis el (iama) Sovetio, entute 4,5 milionoj da homoj. 1

La alvenintoj el la diseriĝanta Jugoslavio (en la 1990aj jaroj) grandparte reiris hejmen post la fino de la militoj, dum la plejmulto el Proksima kaj Meza Oriento decidis resti.

La pozicioj de la partioj

Kontraste al la elektoj de 2017, enmigrado preskaŭ ne estis temo en la kampanjoj por la porparlamenta voĉdonado de la 26a de septembro 2021. 2 La opinioj de la partioj, tamen, estas konataj. La gefrataj partioj Kristan-Demokratia Unuiĝo (oficiale Christlich Demokratische Union Deutschlands, mallongigite CDU) kaj la Kristan-Socia Unuiĝo (oficiale Christlich-Soziale Union in Bayern, mallongigite CSU) partoprenis en la plimulto de la registaroj de la pasintaj jardekoj kaj asertis, ke Germanio ne estas enmigradolando. Ili volis enlasi preskaŭ nur etnajn germanojn.

Pro insisto de la Social-Demokratia Partio (oficiale Sozialdemokratische Partei Deutschlands, mallongigite SPD), kunreganta dum la lastaj ok jaroj, ekde aprilo 2020 estas leĝo pri enmigrado de „faklaboristoj”. Oni nun donas vizojn al tiuj, kiuj serĉas laboron en profesioj, kie mankas fakuloj, ekzemple por konstrulaboro, flegado kaj aliaj sanservoj, metioj, gastejaj servoj ktp. Konsekvence la nombro de azilpetantoj el Balkanio atingis preskaŭ nul, ĉar nun oni venas kun laborvizo. Antaŭe iliaj azilpetoj preskaŭ neniam sukcesis.

La verduloj (oficiale Bündnis 90/Die Grünen) kaj la Liberala Demokratia Partio (oficiale Freie Demokratische Partei, mallongigite FDP) volas pli liberaligi la enmigradon por laborserĉantoj. Ili rigardas al la modeloj de Kanado kaj Nov-Zelando, kie poentoj estas atribuataj al diversaj kapabloj. Tion favoras ankaŭ SPD. Post la lastaj elektoj oni antaŭvidas, ke tiuj tri partioj formos la registaron.

Tiuj partioj konsentas ankaŭ pri tio, ke oni permesu adaptadon de la politiko. Nun sufiĉe ofte azilpeto estas malakceptata post pli ol unu jaro. Tuja rezulto de tio estas malvalidiĝo de la laborpermeso, eĉ se la resendado de la azilpetinto al la hejmlando ofte ne estas ebla. Sed se la koncernato jam estas bone integrita, havas laboron aŭ almenaŭ ricevis profesian klerigadon, kial ne rekonsideri lin/ŝin laboraspiranto anstataŭ azilpetanto? CDU kaj CSU argumentas, ke ŝanĝo povus allogi pli multajn fuĝantojn. 3

Estas ankaŭ ekstreme dekstra partio (AfD, Alternative für Deutschland), kiu malakceptas eksterlandanojn kun nur malmultaj esceptoj. Ĝi ricevis 10,3 % de la voĉoj en la lastaj elektoj.

400 000 enmigrantoj bezonataj

Ofte aŭdeblas ĉagrenitaj voĉoj el la ekonomio, ke post investoj por profesia instruado la kandidato ne plu rajtas labori, kaj devas esti subtenata fare de la ŝtato. Tuj antaŭ la elektoj la Instituto pri Monda Ekonomio (IfW) en Kiel atentigis, ke la germana ekonomio urĝe bezonas eksterlandajn laborantojn. Fine de aŭgusto la estro de la ŝtata germana laboragentejo, Detlef Scheele, menciis nombron: se oni volas stabiligi la funkciadon de la ekonomio, la produktadon kaj la enpagadon en la pensian asekuron, oni bezonas 400 000 enmigrantojn ĉiujare. IfW kaj Scheele substrekis, ke la ekonomio povas ankaŭ profiti de fuĝintoj. Tion subtenas ankaŭ la sindikatoj.

La publika opinio

Grandaj germanaj urboj ofte proponis akcepti pli grandajn kvantojn da fuĝintoj. Ili substrekis tion ne nur en la nuna Afganio-krizo, sed ankaŭ kiam brulis la fuĝintobarakaro sur la greka insulo Lesbo 4 aŭ kiam Grekio aŭ Italio sentis sin troŝarĝitaj pro fuĝantoj alvenantaj sur boatoj. Tiam Horst Seehofer, ministro pri enlandaj aferoj kaj CSU-partiano, substrekis, ke tio bezonus lian permeson. Tion li ne donis. Li argumentis, ke ankaŭ kelkaj aliaj EU-landoj ne estas akceptemaj kaj ke ia akceptado nur allogus pliajn fuĝantojn. Oni eĉ draste bremsis la rekunigon de familioj, kvankam la koncernatoj havas la juran rajton al ĝi. SPD, Verduloj kaj FDP, male, volas plifaciligi tion.

En 2019 la germana enketoinstituto Emnid rivelis skeptikan sintenon en la publiko: 49 % pensas, ke Germanio ne povas akcepti pliajn fuĝintojn; 37 % havas la malan opinion (2017: 54 kaj 37 %, 2015: 40 kaj 51 %). Aliflanke laŭ la sama enketo granda plimulto (71 % de la loĝantaro, 79 % de la publikaj instancoj) bonvenigas la enmigrintojn, kiuj laboras aŭ studas en Germanio.

La kreskon de skeptikeco post la enmigrado-ondo de 2015 (kiam venis malpli multaj homoj ol en la 1990aj jaroj) kaŭzis dekstrulaj demagogoj. Ŝajnas, ke la du kristanaj partioj sin orientis laŭ la skeptikuloj. Verduloj, liberaluloj kaj SPD, la tri partioj de la atendata nova registaro, evidente prenas pli serioze la bonvenigantojn kaj la voĉojn el la ekonomio.

wefu
Werner FUß
korespondanto de MONATO en Germanio
1. Temas pri homoj, kies antaŭuloj migris el Germanio en Rumanion kaj Sovetunion antaŭ pli ol ducent jaroj. (red.)
2. Ĉi tiu artikolo estas verkita fine de septembro 2021.
3. Fuĝintoj, kiuj atendas decidon pri sia azilpeto, povas ricevi laborpermeson.
4. La Centro por akceptado kaj identigado, situanta ĉe la vilaĝo Moria sur la insulo Lesbo, estis la plej granda rifuĝejo en Eŭropo. Priskribita de Human Rights Watch kiel subĉiela malliberejo, ĝi estis detruita de fajro en 2020. (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 1, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Fuß el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-12-07