PolitikoOPINIONesubigebla SerbioSerbio ne estas ordinara lando. Ĝi estas unu el la plej grandaj ŝtatoj sur la balkana duoninsulo. Serboj vivas en ĉiuj ŝtatoj, kiuj aperis post la disfalo de Jugoslavio. Tial Serbio estas la deĵora kulpulo. Se la ĉirkaŭaj landoj ne atingas tion, kion ili esperis, oni kutime kulpigas Serbion. La preteksto ĉiam troviĝas: ĉu prava aŭ ne, tio ne gravas. Serbio estas kandidato por membreco en Eŭropa Unio ekde sia sendependiĝo. Post kvaronjarcenta atendado, ĝi eĉ ne proksimiĝis al membriĝo. Ĝin bombis landoj de NATO, kiuj volis ŝanĝon de la registaro. La prezidento ŝanĝiĝis, oficialuloj estis kondamnitaj, sed la homoj ne forgesas la kaŭzitan damaĝon, la morton de civiluloj kaj la poluitan landon 1. Ili ne volas eniri tiun aliancon NATO, kies membroj ĉirkaŭas ilin. NATO forprenis parton de serba teritorio kaj deklaris ĝin nova ŝtato, Kosovo. Senfine atendante akcepton en Eŭropan Union, Serbio konservas bonajn rilatojn kun la malnovaj amikoj, nome Ĉinio kaj Rusio, ĉar ne eblas vivi per malprecizaj promesoj. Tia estas mia lando: premata de multaj postuloj, obstina, malobeema, nesubigebla. Dimitrije JANIČIĆ
korespondanto de MONATO en Serbio
Dimitrije Diso Janičić (1935) naskita en montenegra vilaĝo Bročanac, finis porinstruistan lernejon kaj fakultaton de politikaj sciencoj – ĵurnalismo. Laboris kiel instruisto, ĵurnalisto kaj redaktoro en diversaj lernejoj kaj gazetoj en Montenegro kaj Serbio. 1. Dum la bombadoj de 1995 kaj 1999 en Bosnio, Hercegovino, Serbio kaj Kosovo, NATO uzis bombojn enhavantajn t.n. malriĉigitan uranion. Rezulte, aperis akuzoj, ke tio kaŭzis radioaktivan poluadon. (red.)
|