MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

FIZIKO

Kiu estas Giorgio Parisi, ĵusa Nobel-laŭreato?

Ĉu vi konas la kompleksajn sistemojn? Vi trafas en ilin ĉiutage, ĉiumomente: suker-grajnoj miksiĝas en akvo ĝis diseriĝo; svarmo da birdoj, preskaŭ formacie ariĝintaj, ŝanĝas abrupte sian direkton; nuboj fluas, flosas en la aerfluadoj; oceanoj moviĝas sentive je la temperaturo; glaci-insuloj disfendiĝas, por ne paroli pri la kuniĝo de la encerbaj neŭronoj. Ĉu regulecon oni povu eltiri el ĉi tiuj fenomenoj? Nenio estas precize deduktebla, estu klare, sed ian tendencon oni ja povas diveni: ĝuste tial, ekzemple, la okuloj de miliardoj da televidantoj restas alkroĉitaj al la rubriko pri veterprognozoj.

Doni ordon al ĥaoso

Giorgio Parisi [ĝorĝo parizi] (Romo, 1948), ĵusa Nobel-laŭreato pri fiziko sammerite kun la paro konsistanta el la 90-jara japana klimatologo Syukuro Manabe kaj la 89-jara germana klimatmodelisto Klaus Hasselmann (ĉi tiuj du ricevos po kvaronon de la premisumo, entute egala al 984 000 eŭroj, dum Parisi ricevos la ceteran duonon), volus „doni ordon” al ĥaoso. La motivado de la premio ja deklaras: „pro la malkovro de la interagado inter malordo kaj fluktuadoj en fizikaj sistemoj ekde la atoma ĝis la planeda skalo”.

Tiu ĉi ne estis la unua premio por Parisi: la listo de liaj rekoniĝoj nombras dudekon da premioj, medaloj, honordoktorecoj, kun motivadoj ankaŭ sufiĉe malsamaj, kio indikas tre vastan intereskampon. Cetere, ĉu ĥaoso ne estas ĉie? Tamen estas certe kunordiĝo inter la ĥaoseroj.

Respondecaj kaj prestiĝaj postenoj ne mankis: prezidanto de la Akademio de Linkoj, plej prestiĝa itala scienca institucio; esploristo ĉe la itala Nacia Esplorinstituto (CNR); membro de la usona Nacia Akademio de Sciencoj, de la usona Filozofia Societo, de la franca Scienca Akademio. Lia nomo troviĝas en Clarivate Citation Reports, kiu listigas la plej multe citatajn aŭtorojn en la mondo (danke al liaj pli ol 600 sciencaj publikaĵoj).

La aro de temoj, pri kiuj li interesiĝas, estas preskaŭ senlima: de robotoj ĝis artefarita intelekto, de klimatŝanĝo ĝis superkomputiloj. Rilate al kondensita materio li enkondukis la koncepton spin glasses, magnetoj, kie feromagnetaj kaj kontraŭferomagnetaj ligoj estas distribuataj en hazarda maniero. Eltrovi regulojn almenaŭ statistike validajn por la hazardo, ja tio estas ege kompleksa, kaj ĝuste al tio sin dediĉis Giorgio Parisi.

Iom da Enrico Fermi, iom da Che Guevara

Laŭ ŝerca onidiro, li kunigas la rigoron de Enrico Fermi, Nobel-laŭreato pri fiziko en 1938, kaj la impeton de Che Guevara. Konstanta estas lia batalo por publika financado de la scienca esplorado, al kiu en Italio estas bedaŭrinde destinata apenaŭ unu elcento de la ŝtata buĝeto, dum ekzemple Francio kaj Germanio destinas ĉirkaŭ la duoblon.

Alia el liaj bataloj estas tiu por meritokratio, iom kompleksa koncepto, ĉar, se oni volas fiksi klasifikon inter personoj, oni devas interkonsenti pri la parametroj; kaj pri tiuj, almenaŭ en italaj universitataj medioj, estas ofte malkonsento. Notinda estas la fakto, ke li studis kaj restis ĉiam en Romo, kie li abiturientiĝis, doktoriĝis kaj profesoriĝis, afero ne tiom kutima en Italio, kie oni ofte pribedaŭras la „forkuron de cerboj”: konsiderinda parto de la italaj sciencistoj trovas favorajn ŝancojn kaj progresas en alilandaj universitataj medioj.

Lia spirito estas ja senkompromisa: li energie diskutis/disputis kun iu el la kuracistoj, kiuj lastatempe iĝis televidaj steluloj pri kovimo, asertante, ke la falo de kontaĝoj en Britio dependis ĉefe de tre frutempa forta enfermiĝo (trudizolado) jam antaŭ la vakcina kampanjo, kiun la akraparola kontraŭulo, male, konsideris la ĉefa kaŭzo de pliboniĝo de la prikontaĝaj statistikoj. Pri la grupo no-vax 1, kiu en Italio konsistas el 10-15 elcentoj de la tuta loĝantaro, li deklaris, ke grupo da nekonvinkitoj, ĉar misinformitaj, ekzistas ĉiam – konstanta en ĉiuj populacioj – pri ĉiuj temoj kaj kampanjoj.

Laikeco

Alia apartaĵo de la liberpensado de Parisi montriĝis, kiam en novembro 2007 la rektoro de la roma universitato invitis la tiaman papon Benedikton la 16an al la inaŭguro de la akademia jaro. Grupo da docentoj, inter kiuj ĝuste li, esprimis kontraŭecon, nome de la laikeco de la universitata institucio; ekestis polemiko, pro kiu la Sankta Seĝo rezignis akcepti la inviton.

Kutimoj kaj postulo

Iuj liaj kutimoj restas prifabelataj, kiel tiu, ke, kiam alproksimiĝas tagmezo, li malfermas la fenestron de sia universitata studoĉambro por aŭskulti la kanonpafon okazantan ĉiutage precize je la 12a horo ekde 1847, kiam ankoraŭ Romo estis en la Pontifika ŝtato. Tiu evento, siatempe realigata, por ke ĉiuj preĝejaj sonoriloj komencu sonori en la sama momento, daŭras ankoraŭ nun, kun nura interrompo dum la dua mondmilito, kaj fariĝis turista allogaĵo: ĉiutage grupo da spektantoj atendas sur la monteto Gianicolo sub la rajda statuo de la nacia heroo Garibaldi, ke kanono estu eltirita el sia ŝirmocela groto, pretigita por salvo kaj, je la signo de oficiro, ke ĝi pafu. Cetere ekde tiu loko oni havas vastan kaj belan panoramon super la tuta urbo.

Nobel-laŭreatoj italaj pri fiziko estas entute ses (por komparo: usonanoj 95, germanoj 34, britoj 28), sed preskaŭ neniu inter ili laboris profesie en italaj institutoj aŭ laboratorioj: la forta postulo de Giorgio Parisi estas, ke la miliardo da eŭroj „forŝtelitaj” de antaŭaj registaroj tra diversaj universitataj reformoj estu redonitaj al la nacia scienca esplorado.

cmin
Carlo MINNAJA
korespondanto de MONATO en Italio
1. Grupo de personoj, kiuj rifuzas esti vakcinitaj kontraŭ kovimo. (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 02, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-01-05