Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ne misinformi studentojn

Mi devas korekti tajperaron (verŝajne mian) en mia artikolo Kia nacia epopeo por Esperantujo (2021/012914.php), sur paĝo 23 de la oktobra numero de MONATO. La irlanda nacia epopeo nomiĝas ne Tán, sed Táin, mallongigo de la plena titolo Táin Bó Cúailnge (La Bova Rabekskurso de Cúailnge). Mi ne volas misinformi studentojn de la irlanda literaturo!

Garbhan MACAOIDH
Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 1, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-12-07