MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Historio

BELGIO/LATVIO

Ambicia projekto kun tikla balta rilato

Zedelgem estas mezgranda komunumo en la Flandra Regiono de Belgio, apud la turisma urbo Bruĝo (Brugge). Ĝi estas iomete konata en agrikulturaj rondoj, ĉar en ĝi estas fabriko de agrikulturaj maŝinoj, nun parto de la internacia grupo New Holland. Eble ĝi iam atingos plian famon, ĉar en forlasita kazerno estas malkovritaj interesaj restaĵoj de barakaro de militkaptitoj.

Vloethemveld

Vloethemveld [vlutmvelt] estas tereno kun surfaco de pli ol 300 hektaroj, grandparte sur la teritorio de Zedelgem kaj ĉefe arbaro. Loknomoj kun „veld” oftas en la regiono. Kutime ili estas terenoj, kiuj ne taŭgis por agrikulturo kaj kiuj ekde la mezepoko estis komuna posedaĵo de lokuloj, kiuj sur ili paŝtis bovojn, porkojn kaj ŝafojn. En la dua parto de la 19a jarcento ili grandparte privatiĝis. Unuflanke la kreskanta loĝantaro bezonis pli da nutraĵoj kaj ekestis modernaj teknikoj por igi ilin taŭgaj por intensa agrikulturo. Aliflanke grandskale en ili estis plantitaj arboj por la tiamaj karbominejoj, kiuj bezonis multe da ligno. Restas nur kelkaj „veld-oj” kiuj parte konservis sian originan statuson.

La historio de Vloethemveld malsamas. Jam de la 13a jarcento ĝi estas posedaĵo de la bruĝa hospitalo Sankta Johano, kiu forluis la bonajn partojn al agrikulturistoj kaj uzis la lignon de la arbara parto por siaj propraj bezonoj. Dum la unua mondmilito la germanaj okupantoj forhakis la arbojn kaj uzis la lignon por konstrui tranĉeojn kaj kiel brulaĵon por kuirejoj. La liberigitaj terenoj, sen apudaj loĝantoj, taŭgis kiel munici-deponejo.

Post la milito la belga armeo aĉetis Vloethemveld, plukonstruis la munici-deponejon kaj ligis ĝin al la fervoja reto. Dum la dua mondmilito la germanoj denove uzis la deponejon kaj post la milito la belga armeo revenis. Dum la jaroj 2000-2010 la belga armeo raciigis sian funkciadon kaj forlasis Zedelgem. Vloethemveld estis vendita al instanco de la Flandra Regiono, kiu mastrumas naturrezervejojn. La trikilometra fervoja trako iĝis bicikla vojo.

Militkaptejo

Fine de la dua mondmilito, ekde la lastaj monatoj de 1944, en pluraj eŭropaj landoj estis dekmiloj da germanaj militkaptitoj, kiuj atendis reiron al sia hejmlando. La brita armeo instalis en Vloethemveld barakaron en kiu inter 1944 kaj 1946 entute ĉirkaŭ 100 000 militkaptitoj estis registritaj. Inter ili estis la posta germana kanceliero Helmut Schmidt.

Kutime la restado en Zedelgem daŭris nur kelkajn monatojn, sed iuj restis pli longe: tiuj, kiuj ne plu havis hejmlandon, ĉefe baltoj, kiuj (libervole aŭ deve) batalis en la germana armeo. Iliaj landoj perdis sian sendependecon kaj iĝis sovetiaj. Ili timis je sia reveno esti konsiderataj kiel perfiduloj kaj deziris migri al sekura lando; post longa atendado plejparto sukcesis.

Naturrezervejo

Post kiam la armeo forlasis la ejon, lokuloj komencis esplori ĝin. Pri la graveco el naturmedia vidpunkto ne estis dubo, sed ne eblis tuj malfermi la terenon por la publiko, ĉar estis danĝeroj. Ekzemple la sin sekvantaj militistoj ĵetis troan municion en tieajn lagetojn. Unue necesis granda purigo, temporaba kaj multekosta.

Historiistoj remalkovris la barakojn de militkaptitoj. La ĉirkaŭ 15 000 baltoj (inter ili 11 800 latvoj) dum sia deva restado produktis kaj postlasis diversajn artaĵojn (pentraĵojn, skulptaĵojn) faritajn per primitivaj rimedoj, montrindajn al vizitantoj.

Nun la ĉirkaŭaj arbaroj estas libere viziteblaj. La militista parto alireblas nur dum kelkaj tagoj monate, laŭ rendevuo. Planoj por purigi kaj ordigi ĝin kaj por konstrui akceptejon por vizitantoj estas pretaj, sed fine de 2021 ankoraŭ ne komenciĝis la laboroj.

Abelujo kiel memoraĵo

Dum la esploroj okazis pluraj kontaktoj kun Latvio, kaj ekestis la ideo krei monumenton memore al la latvaj kaj aliaj militkaptitoj. Ĵurio de kvar latvoj kaj kvar anoj de Zedelgem elektis proponon de la latva skulptisto Kristaps Gulbis: latvastilan abelujon. Kreaĵoj de Gulbis (naskita en Rigo en 1967) troveblas tra la tuta mondo.

La skulptaĵon oni inaŭguris en 2018 sur nova placo Briviba (Briviba signifas „libereco” en la latva). Ĝin pagis duone la komunumo Zedelgem kaj duone la Muzeo pri la Okupacio de Latvio en Rigo, kiu varbis por tio donacojn. Por eksterulo estas strange, ke ne estis elektita loko en aŭ apud Vloethemveld, sed en nove konstruata kvartalo, ĉe alia flanko de Zedelgem. Ĉu oni havis antaŭsenton?

Paris Match akuzas

La 20an de majo 2021 ĵurnalisto Michel Bouffioux aperigis longan artikolon pri la abelujo en la belga eldono de la franca revuo Paris Match kun la titolo „Des SS lettons commémorés en Flandre” (Latvaj SS-anoj memorigitaj en Flandrio). Ne estis sekreto, ke la latvoj, kiuj pasis tra Zedelgem, plejparte estis anoj de SS: tio estis menciita en broŝuro eldonita de la komunumo en 20121. Ĉu ĉiuj SS-anoj aŭtomate estas militkrimuloj? Ne eblis kontroli tion en 1945 kaj dum la pasintaj dek jaroj ne troveblas rimarko pri tio en la loka gazetaro.

La artikolo en la franca revuo bezonis plenan monaton por iĝi konata en la nederlandlingva Zedelgem. Dum kelkaj tagoj ĝi estis grava loka novaĵo. La komunumo haste forprenis la nomŝildon de la placo kaj la trilingvan (nederlandan-latvan-anglan) klarigan tabulon apud la skulptaĵo. La risko, ke la abelujo iĝos kunvenloko de SS-adeptoj estas tamen negranda, ĉar sen GPS-navigilo ĝi apenaŭ atingeblas.

Kiu pravas?

En septembro profesoro Pieter Lagrou, specialisto pri la dua mondmilito, prelegis pri la afero en Zedelgem. Laŭ li ankoraŭ nun la muzeon en Rigo kaj la politikon en Latvio regas personoj, kiuj elmigris post la milito kaj revenis post la falo de la Berlina Muro. En Zedelgem oni estis naiva kaj ne sufiĉe esploris la situacion en Latvio.

Jam de jaroj la aŭtoro havas ĉemane dokumentaron por verki ĉi tiun artikolon, sed vane klopodis ricevi opinion el Latvio. Ĉu la afero tie estas komplete forgesita? Aŭ ĉu ĝi estas tro tikla por verki ion? Li esperas, ke iu reagos.

1. Pli precize: 15. Waffen-Grenadier-Division der SS (Lettische Nr. 1).
roro
Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio


Roland Rotsaert laboris en la financa sektoro. Li estas emerita ekde 2010 kaj nun i.a. volontulas en lokaj arĥivoj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 05, p. 30.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-28