MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

SLOVAKIO

Urania reĝo

Eksterlande agnoskata kaj respektata, hejme preskaŭ nekonata, tiel oni povas koncize karakterizi la slovakon Štefan Boleslav Roman, kiu konkeris la mondon per sia celkonscia laboro kaj sinoferemo. Li fariĝis unu el la plej riĉaj kaj sukcesaj entreprenistoj en Kanado kaj estis konata ankaŭ kiel urania reĝo.

Roman naskiĝis la 17an de aprilo 1921 en malriĉa kampara familio en la malgranda vilaĝo Veľký Ruskov (hodiaŭ Nový Ruskov), situanta en nord-orienta Slovakio. Fininte siajn studojn en bazlernejo, li daŭrigis la studojn en agrikultura mezlernejo. Li interrompis la lernadon en la aĝo de 16 jaroj, kaj en 1937 li kun sia plej aĝa frato migris al Kanado. Unue li laboris en bieno, kelkan tempon soldatservis en la kanada armeo kaj poste laboris en la fabriko General Motors en Oshawa, kies haveno estas rekonata kiel oficiala vojo por enmigrado kaj doganservoj.

Komencaj investoj

En 1945 Roman komencis organizi malgrandan minkompanion en Kanado. Komence de la 1950aj jaroj li aĉetis terenojn en Elliot Lake – en Ontario – kie estis malkovritaj grandaj kuŝejoj de uranio. Li poste fondis Denison Mines Limited, kiu iĝis kompanio posedanta la plej grandan urani-minejon en la mondo. Poste li komencis komerci per oleo, gaso, cemento, brutaro kaj tiel konstruis stabilan industrian kaj financan konsorcion. Roman montris kiel ĝuste taksi investajn ŝancojn. Li estis kuraĝa, entreprenema kaj havis la tiel nomatan sesan senson por fari ĝustajn financajn decidojn. Inter liaj juraj konsilistoj estis ankaŭ Richard Nixon, kiu poste estis prezidanto de Usono.

Li prezentis siajn proprajn ekonomiajn teoriojn kune kun la slovaka politikisto Eduard Löbl en la libro The Responsible Society (la respondeca socio). Li komprenis ekonomion kiel procezon de transformado de naturaj fortoj en produktofortojn kaj perceptis naturajn riĉaĵojn kiel riĉaĵojn de la homaro.

Fidela al Slovakio

Malgraŭ sia foriro al Kanado en juna aĝo Roman neniam forgesis sian slovakan originon. Lia granda klopodo montri Slovakion kaj slovakojn al la mondo kulminis en 1970, kiam estis fondita Svetový kongres Slovákov1 (monda kongreso de slovakoj), kies unua prezidanto estis li. Li okupis ĉi tiun gravan postenon 18 jarojn, ĝis sia morto en 1988.

Religia konvinko

Ekde sia junaĝo Roman estis forte ligita al la grekkatolika eklezio. Okaze de la 1100a datreveno de la alveno de la kristanaj misiistoj Konstantino kaj Metodo en la teritorion de la Grandmoravia Imperio (la hodiaŭaj Slovakio kaj Ĉeĥio), li organizis internacian konferencon en Toronto, kiun partoprenis influaj religiaj kaj laikaj elstaruloj. Papo Paŭlo la 6a nomumis lin kanada laika delegito en la Dua Vatikana Koncilio.

Li montris sian profundan kristanan konvinkon kaj rilaton kun Slovakio per financado de la monumenta Katedralo de Transfiguriĝo de la Sinjoro, en Markham, proksime de Toronto. Ĝi estis konstruita dekoble pli granda ol la preĝejo de lia naskiĝvilaĝeto Ruskov. Antaŭ la finkonstruo ĝi estis konsekrita de papo Johano Paŭlo la 2a, dum lia vizito al Kanado en 1984.

Honora loko

Roman ricevis eksterlande multajn premiojn kaj honorojn. En 1963 papo Johano la 23a aljuĝis al li la ordenon de Sankta Gregorio la Granda. En Kanado li ricevis honordoktorecon en tri universitatoj kaj ordenon de la registaro. Krome kanada kargoŝipo havas la nomon Stephen B. Roman.

La komunisma reĝimo de la iama Ĉeĥoslovakio ne agnoskis la entreprenistajn, religiajn kaj ekzilajn agadojn de Roman en la postmilita periodo – kio kaŭzis, ke lia nomo malaperis el ĉeĥoslovakaj lernolibroj kaj magazinoj pri historio – sed la nova politika reĝimo en Slovakio alte taksas lian grandegan eksterlandan laboron favora al Ĉeĥoslovakio. Du jarojn post lia forpaso oni aljuĝis al li la nacian premion de Slovakio. En 1995 la tiama slovaka prezidanto Michal Kováč omaĝis lian memoron per unuaklasa ordeno de la Blanka Duobla Kruco. En 1996 Matica slovenská 2 (Slovaka fondaĵo) inaŭguris memortabulon en Ruskov kiel simbolon de la slovaka nacia kultura konscio. En 2021 en la historia urbo Martin, oni faris la unuan buston omaĝe al li, en la loka parko de Konstantino kaj Metodo.

La 16an de aprilo 2021 la kompanio Slovenská pošta (Slovaka poŝto) eldonis poŝtmarkon kun la titolo „100a datreveno de la naskiĝo de Štefan Roman”. Ĝia nominala valoro estas unu eŭro, kaj ĝia motivo estas portreto de Roman.

Forpaso

Roman subite mortis pro koratako la 23an de marto 1988 – en la aĝo de 66 jaroj – en Markham, unu jaron antaŭ la falo de la komunisma reĝimo en la iama Ĉeĥoslovakio. Lia tombo troviĝas en Unionville (Ontario, Kanado).

1 „Monda Kongreso de Slovakoj” estis la tegmenta organizaĵo de la slovaka politika ekzilo. Ĝi kunigis la plimulton de la slovakaj organizaĵoj pri elmigrado, kaj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ĝi evoluis al grava institucio okupiĝanta pri la slovaka politika ekzilo.
2 Vd. Martin: centro de la slovaka kulturo, Julius Hauser, MONATO 2012/05, p. 14
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2021, numero 10, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-10-22