Moderna vivoELMIGRADOMeksiko kiel transirejoOni povas konsideri la migradon el Meksiko al Usono kiel historian tradicion. Tamen, nuntempe la diskuto fokusiĝas al tio, ke Meksiko iĝas kaj transirejo kaj restadejo por migrantoj el aliaj landoj. La komuna landlimo inter Meksiko kaj Usono iĝis la plej granda migrada transirejo en la mondo en la jaro 2020. Preskaŭ naŭdek elcentoj de la arestitaj migrantoj dum la lastaj dek tri jaroj venis el la tiel nomata norda triangulo de Centra Ameriko (Gvatemalo, Honduro kaj Salvadoro). La plimulto el ili petis azilon – de la usona registaro – sekve de perforto, ekonomia malstabileco kaj naturaj katastrofoj okazantaj en ilia naskiĝloko. Karavanoj kaj permesilojEkde la jaro 2018 migranto-karavanoj iras tra Meksiko. Ili konsistas ĉefe el homoj el la norda triangulo kaj lastatempe ankaŭ el Haitio. La karavanoj, en kiuj estas eĉ kompletaj familioj, havas malsamajn celojn. Kelkaj konsistas el homoj, kiuj deziras daŭrigi la vojaĝon de la suda ĝis la norda landlimo por peti azilon en Usono. Aliaj konsistas el homoj, kiuj deziras vojaĝi al aliaj partoj de Meksiko por vivi tie. En raporto pri la alveno de migrantoj, kiuj decidis transiri fine de septembro la riveron Bravo por fine ekkampadi sub ponto laŭ permeso de usonaj aŭtoritatoj, ĵurnalisto rakontis, ke la plejmulto el ili antaŭe akiris leĝan permesilon por trairi Meksikon libere. La meksika leĝo pri migrado diras en sia 7a artikolo, ke ĉiu homo rajtas libere trairi la landon, do ankaŭ eksterlandanoj rajtas tion, sed ili devas esti regulaj transirantoj kaj havi taŭgajn permesilojn por libere moviĝi tra la lando. Provoj pri limigadoSekve de postulo de la usona registaro pro humanitara krizo ĉe ĝia suda landlimo, en 2014 la meksika registaro efektivigis planon por regi la fluon de migrantoj. En 2019 Meksiko denove interkonsentis kun Usono pri strikta politiko pri migrado, surbaze de sekureco. Krom la anonco pri la „bonaj rezultoj” de la plano flanke de la registaro, aliaj organizaĵoj raportis, ke pliiĝis arestoj, perfortoj kaj ĉantaĝoj kontraŭ migrantoj fare de aŭtoritatoj pri migrado. Laŭ aliaj raportoj, la migrantoj alfrontas pliajn danĝerojn, ĉar ŝanĝiĝis la manieroj trairi la landon. Evidentiĝis ankaŭ, ke homoj daŭre riskas sian vivon por transiri la nordan landlimon plejparte baratan de soldatoj kaj de la nacia gvardio de Meksiko. Meksiko kiel restadejoDum multaj el la migrantoj petas azilon en Usono, ankaŭ multaj decidas resti ĉu rande ĉu sude de la landlimo, ĉar transiri la landlimon estas tre danĝere. Do tiuj, kiuj decidas resti en Meksiko, profitas la ŝancon de registara programo por akiri azilon. Ekzemple, fine de septembro de 2021 Marcelo Ebrard – meksika ministro pri eksteraj rilatoj – anoncis, ke pli ol 13 000 haitianoj petis aŭ jam ekhavis azilon. Tamen multaj el ili venis el Ĉilio aŭ Brazilo, kie ili estis jam rifuĝantoj. Ĉar ili akiris azilon en tiuj landoj, por ili ne eblas samtempe havi plian. Estas evidente, ke malgraŭ la konstantaj fluoj el Meksiko al Usono, ankaŭ la unua iĝis cellando de homoj, kiuj serĉas pli bonan lokon por vivi. Ĉu Meksiko devas de nun lerni el la spertoj de aliaj landoj, kiuj troviĝas en simila situacio? Kion faros la meksika socio rilate al tio? Tion montros la tempo. David LÓPEZ-RUEDA
Meksiko
David López-Rueda estas lingvo-instruisto kaj tradukisto loĝanta en la nord-orienta parto de Meksiko.
|