LiteraturoRAKONTOLa Poto de SaĝoAntaŭ longa tempo estis malsato en iu vilaĝo. La situacio estis tiom severa, ke kaj homoj kaj bestoj apenaŭ povis trovi sufiĉe da manĝaĵo. Je la pinto de la ĝenerala manko eĉ kamparanoj povis nur kultivi sufiĉe da plantaĵoj por si mem kaj siaj familioj. Testudo, kiu loĝis sian tutan vivon en ĉi tiu vilaĝo, estis tre malriĉa, ĉar li estis tre pigra. Elteninte malsaton dum du tagoj, li decidis trovi solvon por sia problemo, sed antaŭ ol li povis fari tion, li bezonis ion manĝi. Li profunde pripensis, kion fari por gajni monon. Ĉu lavi vestojn por aliaj? Li ne povis fari tion, ĉar li ne volis tuŝi akvon. Ĉu fari taskojn por aliaj? Ne, li estis tro malrapida. Ĉu vendi manĝaĵojn? Jes, li povis fari tion. Sed li ne havis monon por komenci la entreprenon. Li decidis lasi la aferon dum kelka tempo. Kion li urĝe bezonis, estis manĝaĵo. Do li iris en la ĝangalon por trovi nematurajn fruktojn. Li ne serĉis maturajn fruktojn ĉar estis tiel multe da malsato, ke fruktoj kutime estis plukitaj antaŭ ol ili estis sufiĉe maturaj por manĝi. Li trovis papajarbon kaj deŝiris unu frukton. Poste li sidiĝis kaj tranĉis ĝin. Kiam li komencis manĝi, iu ideo subite trafis lin. Li povus vendi ion, kio estas bezonata de ĉiuj. Li povus ekvendi saĝon ...! Post kelkaj minutoj, li troviĝis ĉe la pordo de la vilaĝa sorĉisto. Li volis lerte peti la sorĉiston pri magiaĵo, kiu povus helpi lin kapti ĉies saĝon. Lia plano estis konservi ĝin ie kaj devigi ĉiun pagi por reakiri ĝin. Kvankam li sciis, ke li ne povas pagi la koston de la sorĉaĵo, li bonŝancis, ĉar la sorĉisto konsentis senpage doni al li kelkajn magiajn vortojn. Li tuj revenis hejmen kaj serĉis poton ... Kiam li levis la poton kaj deklamis la magiajn vortojn, li tiam deziris, ke la saĝo de ĉiu homo kaj besto estu kaptita kaj konservita en la poto ... Matene, li prenis la poton da saĝo kaj direktiĝis al la ĝangalo, kie li planis kaŝe konservi ĝin. Li poste revenos al la vilaĝo por anonci, ke li nun okupiĝas pri vendado de saĝo. Por sukcesi konvinki ilin aĉeti li unue devus pruvi al ili, ke al ili mankas saĝo. Por konvinki la reĝon, li demandus: „Ĉu vi sidas sur la trono aŭ ĉu la trono sidas sur vi?” Li ankaŭ povus demandi lin, „Ĉu vi portas la kronon aŭ ĉu la krono portas vin?” Li povus demandi iun ajn vilaĝanon, „Ĉu vi loĝas en la vilaĝo aŭ ĉu la vilaĝo loĝas en vi?” Li elektis tre altan palmarbon. Post ligado de unu finaĵo de ŝnuro ĉirkaŭ la kolo de la poto, li ligis la alian finaĵon de la ŝnuro ĉirkaŭ sia propra kolo. La poto nun ripozis kontraŭ lia stomako. Poste li decidis iom ripozi antaŭ ol porti la poton al la supro de la palmo ... Post ripozo, li provis surgrimpi la arbon sed li malsukcesis. Li provis denove sed li malsukcesis denove. Kaj denove ... Kaj denove ... Post multaj malsukcesaj provoj, li subite sentis, ke li ne estas sola. Arbusto proksima ĵus moviĝis. Krom tio li certis, ke li aŭdis iun, kiu primokis lin. Kiam li minacis sorĉi la personon, kiu kaŝis sin proksime, juna knabo eliris kaj pardonpetis. Li diris, ke li ridas, ĉar li vidis, ke Testudo stulte provas surgrimpi la palmon kun la poto staranta inter si kaj la arbo, pro kio li malsukcesis. Tiam la knabo movis la poton al la malantaŭo de Testudo kaj petis lin provi denove. Ĉi-foje li povis surgrimpi la arbon ... „Vi estas tre saĝa!” Testudo diris, „Ĉu vi aĉetis vian saĝon de mi?” La knabo surpriziĝis aŭdinte tiun demandon. Poste li diris, ke li akiris sian saĝon irante al lernejo. Li ankaŭ diris al Testudo, ke post akiro de multe da scio en la lernejo, li nature fariĝis saĝa ... Testudo estis tre seniluziigita, ĉar ĉiuj liaj klopodoj kapti ĉies saĝon estis vanaj. Nun li fariĝis tre senespera ĝis la punkto, ke li minacis mortigi sin, se iu ne tuj venos kun iom da manĝaĵo. La knabo konsentis preni ĉi tiun mesaĝon al la vilaĝo. Tamen, laŭ la knabo, la vilaĝanoj probable ne sopirus al Testudo, se li fine pendumus sin kiel li minacis fari. G.O. OSHO-DAVIES
|