LingvoHISPANIOUnua movado por internacia (plan)lingvoLa 3an de julio 1845 la hispana pastro kaj profesoro Bonifacio Sotos Ochando, naskiĝinta 60 jarojn antaŭe en la manĉa vilaĝo Casas-Ibáñez, publikigis en la madrida ĵurnalo El Heraldo la unuan el kvin artikoloj, en kiuj li elmetis la planon de sia projekto por universala lingvo bazita sur logikaj principoj. En 1851, do 28 jarojn antaŭ ol Johann Martin Schleyer verkis la unuan skizon de Volapuko por la germana katolika revuo Sionsharfe kaj 36 jarojn antaŭ ol Zamenhof publikigis la unuan libron pri Esperanto, aperis en Madrido la unua versio de la verko Proyecto y ensayo de una lengua universal y filosófica (Projekto kaj provo de lingvo universala kaj filozofia). Tie Sotos Ochando detalis gramatikon kaj strukturon de sia lingvo, tre simila al la provoj de G.W. Leibniz, G. Dalgarno kaj J. Wilkins en la 17a jarcento kaj destinita fariĝi internacia scienca lingvo. Ĉi tiu verko ricevis favoran akcepton de konataj hispanaj intelektuloj, havis grandan eĥon ĉe la gazetaro kaj estis eĉ deklarita „inda je la atento de la Registaro kaj de la aprezo de la Nacio” fare de la Konstitucifara Asembleo de 1855. Tiu ĉi, konforme al la raporto de komisiono prezidata de Antonio de los Ríos Rosas, donis subvencion al Sotos, por ke li daŭrigu siajn studojn kaj elmetu siajn planojn ĉe la Internacia Societo de Lingvistiko de Parizo. En la sama jaro 1855 aperis en Parizo la franca traduko de Projet d'une langue universelle (Projekto de lingvo universala), direktita de Sotos mem kaj francigita de Alejandro M. Touzé, vikario de la paroĥa preĝejo Sankta Gervasio de Parizo. Tiun ĉi eldonon, tre plivastigitan per multaj aldonoj kompare kun la hispana de 1851, Sotos prezentis ĉe la ĵus fondita societo, kiu en tiu tempo speciale zorgis pri formado kaj disvastigado de universala lingvo. Favora al la alpreno de apriora planlingvo, la societo ekzamenis kaj rifuzis plurajn projektojn aŭ skizojn, ĝis ĝi fine elektis kiel finalistojn, kun la celo elekti unu el ili, „du seriozajn kaj kompletajn projektojn de lingvo universala”: tiun de la franco Charles Louis-Augustin Letellier el Caen (tiutempe membro de la societo) kaj tiun de Sotos, ambaŭ ellaboritajn laŭ tiu kriterio. Fine, en raporto publikigita en 1857, la societo rifuzis la projekton de Letellier pro ĝia artefariteco kaj malsimpleco, dum tiu fare de la hispano estis rigardata kiel supera al ĉiuj, kiuj estis prezentitaj. Sekve la komisiono respondeca pri la elekto devontigis sin „plibonigi, vulgarigi kaj adoptigi ĝin”. MonhelpoReveninte al Madrido, en 1857, Sotos komencis intensan agadon kun la celo akiri plej grandan subtenon de universitataj kaj politikaj aŭtoritatoj por la diskonigo de lia lingvo. Ĉi tiuj klopodoj kulminis je la fondo, la 24an de januaro 1860, de la Societo de Lingvo Universala, kiu, sub la patroneco de la reĝino Isabel la 2a, estis prezidata de Francisco Martínez de la Rosa. La listo de la 40 fondantaj membroj inkluzivis ĉefajn politikistojn kaj intelektulojn de la epoko, kiel A. Alcalá Galiano, A. Cánovas del Castillo, E. Castelar, J.E. Hartzenbusch, M. Lafuente, P. Madoz, markizojn de Molins kaj de Corvera, C. Moyano, S. Olózaga kaj aliajn. Sotos mem, kiu tiun saman jaron publikigis la unuan eldonon de sia Diccionario de lengua universal (Vortaro de la lingvo universala), kaj ankaŭ Gramática de la lengua universal (Gramatiko de la lingvo universala), estis prezidanto de ĝia estraro kaj konsilanto de la administra konsilio. La ĉefa tasko de la societo, kun sidejo en Madrido, estis „stimuli per ĉiuj rimedoj je sia dispono la formadon, starigon, disvastigon kaj konservadon de lingvo internacia, sed ne vulgara”. Ekde 1862, jaro en kiu ĝi kunigis 160 membrojn el la tuta Hispanio, ĝi ricevis konsiderindan subvencion de la ministrejo pri disvolvado, al kiu post nelonge aldonis monhelpon la urbestraro de Madrido. En 1861, kaj ĝis 1866, komencis publikiĝi sub la direktado de Lope Gisbert (instruisto de la Instituto de Murcia, entuziasma propagandisto de la lingvo de Sotos kaj aŭtoro de la verko Manual de lengua universal, Manlibro de lingvo universala, 1862) Boletín de la Sociedad de Lengua Universal (Bulteno de la Societo de Lingvo Universala). Temis pri ĉiumonata diskonigilo de la societo, kiu havis 16 numerojn, el kiuj la unua estis tradukita ankaŭ en la francan. En 1861 kreiĝis cetere, en la madrida ateneo, la unua katedro pri lingvo universala, kiun sekvis la fondado de aliaj katedroj similaj en Jerez de la Frontera, Burgos, Murcia kaj Cáceres. La 11 lecionojn donitajn de la kataluna profesoro pri medicino Pere Mata en la ateneo en 1861 ĉeestis granda aŭskultantaro. Ili estis poste kolektitaj en lia Curso de lengua universal (Kurso pri lingvo universala, 1862). La elstara esperantisto kaj inĝeniero Ricardo Codorniu rakontas, ke fine de ĉiu lekcio oni povis vidi la maljunan Sotos, duonparalizitan pro apopleksio spertita en 1861 dum li prezidis kunvenon de la ateneo, ĉirkaŭbraki la parolanton kun okuloj larmovualitaj de doloro kaj dankemo. Gregoria ĉantoPost la publikigo de la vortaro, Sotos finis sian kontribuadon al la entrepreno, kiun li mem komencis, kaj transdonis al Pere Mata kaj Lope Gisbert la taskon diskonigi la lingvon per publikigo de novaj verkoj: Cartilla de la lengua universal (Abocolibro de la lingvo universala, 1863); nova eldono, kompletigita per multaj interliniaj tradukoj, de Gramática de la lengua universal, 1863; Varios tratados sobre la lengua universal (Pluraj traktaĵoj pri la lingvo universala, 1864). Ĉiuj estis redaktitaj sub la atenta kontrolo de la majstro. Por plia disvastigo de la lingvo universala, la gramatiko estis tradukita en la latinan en 1864. Tiun ĉi saman jaron aperis Nuevo sistema de notación musical aplicado al canto llano según el de la Lengua Universal del Dr. D. Bonifacio Sotos Ochando (Nova sistemo de muzika notacio aplikita al la gregoria ĉanto laŭ tiu de la Lingvo Universala de doktoro Bonifacio Sotos Ochando), redaktita de la valencia muzikisto Manuel Climent; kaj, en 1867, la kataluna kuracisto Francesc Vinader i Domènech publikigis la solan konatan libron originale verkitan en la lingvo de Sotos Ochando, nome la traktaĵon Osabe lo el atubo (Scienco de magnetismo). Definitiva vortaroLa dua reviziita eldono de la vortaro aperis en 1862, koincide kun la tria eldono de la projekto kaj ankaŭ kun la apero de Nomenclatura del reino vegetal, acomodada al proyecto de lengua universal (Terminaro de la vegetala regno, adaptita al la projekto de lingvo universala). Tiu ĉi universala-hispana vortaro, kiu entenas proksimume 7000 vortojn, nome „tion plej urĝan por komenci la komunikiĝojn inter la ĉefaj popoloj de la terglobo”, estis nur provo de la definitiva vortaro, bazita sur la latina lingvo, je kiu Sotos estis laboranta en la lastaj jaroj de sia vivo, sed kiu neniam estis publikigita, ŝajne pro manko de ekonomiaj rimedoj, kvankam ĝia presado estis projektita por la mezo de 1863. Laŭ deklaroj de Lope Gisbert, oni jam komencis ankaŭ kompiladon de donitaĵoj por fari kvarlingvan (universala-hispana-latina-franca) vortaron. Falo en forgesonSotos Ochando mortis la 9an de novembro 1869 en Munera (Albacete), lasante nefinita la projekton, al kiu li dediĉis grandan parton de sia vivo kaj kiu estigis la unuan konatan movadon ĉirkaŭ internacia planlingvo. La arda entuziasmo de granda parto de la hispana intelektularo por la lingvo universala estis jam de kelkaj jaroj en klara dekadenco. Senigite je sia fondinta animo, la Societo de Lingvo Universala malfondiĝis la 31an de decembro 1867, kaj la lingvo falis en forgeson. La lasta libro dediĉita al la lingvo de Sotos, Compendio de la lengua universal de Sotos Ochando, simplificada considerablemente (Kompendio de la lingvo universala de Sotos Ochando, konsiderinde simpligita), estis verkita de Francesc Vinader i Domènech kaj publikigita en 1885 kun la celo impulsi la projekton de la hispano fronte al la tiam forta volapuko. Antoni MARTÍ
Katalunio
|