Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Leteroj

La koloro de la kronviruso

Sur la foto en la artikolo de Mark Pallen (MONATO 2021/11, p. 4) ni vidas kronviruson verdan, sed vi memoros, ke sur fotoj el amaskomunikiloj kronviruso portas ankaŭ alian koloron, ruĝan, purpuran, bluan aŭ iufoje eĉ buntan. La koloro, tamen, estas grafike aldonita arbitre al la originale nigrablankaj figuraĵoj. Kronviruso estas tro malgranda por vidiĝi per ordinara lummikroskopo. Oni devas uzi elektronmikroskopon por kapti ĝian aspekton. Ĉar elektronoj anstataŭ lumradioj estas uzataj por ebligi la vidadon, la koloro de kronviruso ne estas distingebla.

CHO Sung Ho
Koreio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 1, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-12-07