MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

MANIKAJ INSULOJ

Inter Francio kaj Britio estas maro

Redukti la liveradon [de elektroenergio (red.)] al Ĵerzejo1 eblas, sed ĉi-vintre ni ja ne senigos je la kurento ĉiujn loĝantojn , diris Clément Beaune [klemá bon], la franca ŝtatsekretario respondeca pri eŭropaj aferoj. Eĉ se ĉi tiu deklaro ŝajnas milda, tensio inter Londono kaj Parizo restas alta.

Laŭ la interkonsento inter Britio kaj Eŭropa Unio, atingita lastmomente la 24an de decembro 2020, la eŭropaj fiŝkaptistoj povos daŭre eniri la britajn akvojn ĝis 2026, sed iliaj kvotoj de kaptaĵoj malpliiĝos je 25 % favore al iliaj britaj kolegoj. Post la transira periodo la afero estos traktata ĉiujare.

La kompromiso malplaĉas al la britaj fiŝistoj, kiuj kredas, ke la registaro perfidis ilin por konservi aliron al la eŭropa komuna merkato. Ni reakiras 25 % de niaj propraj fiŝoj!, oni ironie komentas. Tamen ne ĝojas ankaŭ iliaj eŭropuniaj kolegoj. La supremenciita redukto de la kaptaĵoj dum la transira periodo estas taksata kiel perdo de 650 milionoj da eŭroj jare. Dum la nederlandanoj timas ne plu havi alirrajton al la britaj akvoj post 2026, la francoj timas koncentriĝon de grandaj fabrikaj ŝipoj, malfavore al iliaj malgrandaj fiŝkaptaj flotoj, ĉar la traktato ne distingas la ŝipojn laŭ la tonelaro.

Francojn zorgigas ankaŭ io alia.

Laŭ la subskribita interkonsento, la eŭropuniaj fiŝkaptistoj povos labori en la britaj akvoj, precipe en tiuj situantaj inter 6 kaj 12 marmejloj de la marbordo, nur post ricevo de licenco. Ricevi tian dokumenton rajtas nur tiuj, kiuj povas pruvi, ke ili jam laboris antaŭ briteliro almenaŭ 7 tagojn jare en la britaj akvoj. La francoj akuzas Londonon, Ĵerzejon kaj Gernezejon2 pri tio, ke ili havigas licencojn ne al ĉiuj francaj ŝipoj plenumantaj tiun ĉi kondiĉon.

Strebo al kunvivado

Ĵerzejo respondas, ke la insulo ekzamenos ampleksan spektron da datumoj kaj disponeblaj pruvoj pri ĉeesto de la ŝipoj en ĝiaj akvoj. La lokaj aŭtoritatoj anoncis ankaŭ la prokraston de la limdatoj ĝis la 30a de januaro 2022 por ebligi la registradon al tiuj fiŝkaptistoj, kiuj ankoraŭ ne kolektis ĉiujn dokumentojn. Ian Gorst, ministro pri eksterlandaj aferoj de Ĵerzejo, asertis, ke la loka registaro faros ĉion eblan por garantii harmonian kunvivadon por siaj insuloj kaj Francio, sed estos firma malgraŭ la „misproporciaj” kaj „tute neakcepteblaj” minacoj de Parizo pri blokado de la elektroprovizo al Ĵerzejo.

La kvina rado de la kaleŝo

Fiŝkaptado ne estas la sola fonto de streĉiĝo inter Francio kaj Britio post briteliro. La pasintan septembron la francaj aŭtoritatoj nomis Londonon la „kvina rado de la kaleŝo” post la perdo de armila kontrakto kun Aŭstralio favore al usona-brita alianco. Parizo ne ŝatis la neplanitan nuligon fare de Aŭstralio de la kontrakto por aĉeti 12 francajn submarŝipojn, dirante, ke Boris Johnson ne estas sen rolo en la decidoŝanĝo de Kanbero.

Aliflanke, Unuiĝinta Reĝlando kritikas la najbarojn pro tio, ke ili ne faras sufiĉe por malebligi la amasan alvenon de kontraŭleĝaj migrantoj ekde la nordaj francaj marbordoj. Ekde la traktato de Le Touquet 2 la brita limo estas virtuale en Francio, kie doganistoj de la du landoj regas kaj reirigas neregulajn migrantojn danke al la mono de Unuiĝinta Reĝlando. Priti Patel, ministro pri internaj aferoj de Britio, minacas reteni la pagojn, ĉar ŝi taksas la rezultojn atingitajn nesufiĉaj. Laŭ la datumoj de ŝia registaro, pli kaj pli da migrantoj strebas transiri Manikon: la nombro de tiaj provoj kreskis de 12 ĝis kelkcent inter la jaroj 2017 kaj 2019. Gerald Darmanin, la franca ministro pri internaj aferoj, respondis, ke Francio estas aliancano kaj ne vasalo de Unuiĝinta Reĝlando: „Ni estas ĉi tie por kontroli landlimon, tio veras. Sed ni faras tion komplemente [kun Londono (red.)]”. La streĉo inter la du najbaroj ne malpliiĝos.

Christian FABOSSOU
korespondanto de MONATO en Francio
1. Ĵerzejo kaj Gernezejo estas memregaj insularaj teritorioj en Manika Markolo (konata ankaŭ kiel Maniko). Ili estas krondependaĵoj de la brita monarkio kaj do formale ne estas parto de Britio.
2. Oficiale „Traktato inter la registaro de Unuiĝinta Reĝlando kaj la registaro de Franca Respubliko pri la efektivigo de la landlimaj kontroloj ĉe la maraj havenoj de ambaŭ landoj ĉe Maniko kaj Norda Maro”, subskribita la 4an de februaro 2003.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 1, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Christian Fabossou el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-12-07