MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

NOV-ZELANDO

Ĉu ŝanĝi la nomon de la lando?

La Maoria Partio (oficiale, Te Pati Māori), la 14an de septembro 2021, anoncis, ke ĝi organizas petskribon, petante al la parlamento ŝanĝi la nomon de Nov-Zelando al ĝia maoria nomo, Aotearoa, kaj oficiale restaŭri la originajn nomojn de urboj kaj aliaj lokoj. La ĉefministro, Jacinda Ardern, diris ke la registaro ne planas fari tion. Ŝi tamen notis, ke oni jam uzas diversajn maoriajn nomojn, alterne kun la anglaj nomoj, kaj ŝi subtenas tion, ĉar la maoria estas oficiala lingvo.

En la 1950aj jaroj lernejanoj en Nov-Zelando lernis pri la legendo pri Kupe. La nomo Aotearoa venis de tiu legendo. Laŭ la legendo, Kupe estris grupon de polinezianoj, kiuj vojaĝis per grandega duobla kanuo (waka hourua) de orienta Polinezio (probable el Tahitio aŭ Kuk-insuloj) al Nov-Zelando, esploris ĝin iom, kaj hejmeniris. Aliaj polineziaj grupoj vizitis kaj, post iom da tempo, grupoj de polinezianoj migris al Nov-Zelando ĉirkaŭ 1280, kaj restis tie. Ili iĝis la maorioj.

Origine la nomo Aotearoa signifis Nordinsulon, kiu havis ankaŭ la nomon Te Ika a Māui (la fiŝo de Māui, pro legendoj pri la mita praulo Māui). Iam antaŭ 1855 oni komencis uzi la nomon Aotearoa por la tuta insularo de Nov-Zelando. Simila situacio okazis pri Havajo, kie oni nomis la insularon kaj la ŝtaton pro la plej granda insulo en la grupo, Hawai'i.

Longa blanka nubo

En 1878 Thomas Henry Smith tradukis en la maorian lingvon la nov-zelandan himnon de Thomas Bracken kaj uzis en ĝi la nomon Aotearoa por Nov-Zelando. William Pember Reeves estis parlamentano en Nov-Zelando en la jaroj 1890-1896 kaj publikigis en 1898 historion pri Nov-Zelando, en kiu li rekomendis la uzon de la nomo Aotearoa por la insularo. La nomo estas interpretebla diverse, sed la akceptita signifo estas „longa blanka nubo”, kiun la unuaj esplorantoj vidis, laŭ la legendo pri Kupe. Ili komprenis, ke tia nubo ofte indikas teron. Dum la lastaj pli ol cent jaroj, kreskas la subteno por la nomo Aotearoa. En la praktiko, pli kaj pli da homoj jam uzas la nomon, aŭ la kombinaĵon, Aotearoa New Zealand. Dum la Maoria Partio organizas petskribon por ŝanĝi la oficialan nomon New Zealand al Aotearoa, samtempe la kontraŭuloj pli vigligas siajn strebojn malhelpi tion.

Nieuw Zeeland

En 1642 Nov-Zelandon vizitis la nederlanda esploristo Abel Tasman per velŝipo, serĉante la supozatan sudan kontinenton Terra Australis. Li observis parton de la marbordo kaj desegnis mapon, en kiu li nomis la landon Staete Landt (stata lando). Li probable esperis, ke la marbordo, kiun li vidis, estas parto de la supozata suda kontinento. En 1643 aŭ 1644, nederlandaj kartografiistoj ŝanĝis la nomon al Zeelandia Nova en la latina, por komplimenti la nederlandan provincon Zeeland, sed plej ofte oni uzis la nomon Nieuw Zeeland, en la nederlanda lingvo. La cirkonstancoj de tiu nomŝanĝo ne estas konataj. En 1769 la brita esploristo James Cook vizitis, same serĉante Terra Australis. Li ĉirkaŭiris la tutan landon kaj konstatis, ke ĝi ne estas parto de granda kontinento. Oni angligis la nomon al New Zealand.

Kompenso por la perdoj

En la deknaŭa jarcento, eŭropanoj venis por du celoj: komerci kun la maorioj, kaj ĉasi balenojn kaj fokojn. En 1840 reprezentantoj de la brita registaro kaj maoriaj ĉefoj subskribis la „Traktaton de Waitangi”. Laŭ la traktato, la maoriaj triboj cedis sian sendependecon al Britio, kaj la britoj promesis lasi al la maorioj la posedon de iliaj teritorioj kaj valoraĵoj. Nov-Zelando iĝis, do, brita kolonio. Baldaŭ enmigrantoj el Britio alvenis en grandaj nombroj, postulante terenojn por farmi ktp. Tio flamigis konfliktojn kaj militojn (1845 ĝis 1872), kaj la registaro konfiskis multajn terenojn kaj teritoriojn de la maorioj. Iom post iom la maorioj perdis siajn vivrimedojn, kaj sin trovis en duaklasa situacio. Diskriminacio daŭris, sed finfine la registaro konstatis, ke la situacio estas maljusta, kaj en 1975 starigis la Tribunalon Waitangi por procesi pri kompenso pro la perdoj. Dum longa periodo diversaj triboj procesis kaj ricevis kompenson, monan kaj teran.

Unu el la plej grandaj kompensoj rilatas al la tribo Ngāi Tahu. La tribunalo konstatis, ke la registaro agis nepravigeble al tiu tribo, ripete rompis la Traktaton de Waitangi, kaj la tribunalo rekomendis grandan kompenson. En 1998 Ngāi Tahu ricevis de la registaro kompenson per 170 milionoj da nov-zelandaj dolaroj, pardonpeton, kaj sian sanktan monton Aoraki/Monto Cook, kiun la tribo poste donacis al la nacio. Ngāi Tahu nun posedas signifajn kompaniojn, kiuj laboras en kultivado, fiŝkaptado kaj turismo.

La diversaj triboj povas uzi la kapitalon ricevitan por establi komercojn kaj plibonigi la vivnivelon de siaj tribanoj. Unu avantaĝo de la kompensoj estas, ke diversaj entreprenoj restas en la posedo de nov-zelandanoj, kontraste al aliaj, kiujn la registaro aŭ lokaj akciuloj vendis al eksterlandaj kompanioj, do iliaj profitoj iras eksterlanden.

Nuntempe la maorioj estas proksimume 15 % de la loĝantoj. Iuj ankoraŭ plendas, ke „la sistemo” malfavoras ilin. Iom da diskriminacio ja daŭre ekzistas, sed ĝi ne estas tiel akceptata kiel en pli fruaj jaroj.

Dum la unuaj proksimume cent jaroj post 1840, la tiamaj registaroj aktive malstimulis la lernadon de la maoria lingvo kaj malpermesis ĝian uzadon en lernejoj. Tiu politiko havis la intencitan rezulton. Laŭ la popolnombrado en 2018, la oficialaj lingvoj havas la jenajn elcentojn da parolantoj: angla 95 %, maoria 4 %, nov-zelanda gestolingvo 0,5 %. Tamen, esploroj montris, ke multaj civitanoj havas pasivan scion de surprize multaj maoriaj vortoj, kiuj uziĝas en la nov-zelanda angla lingvo.

Semajno de la maoria lingvo

La Semajno de la Maoria Lingvo, te Wiki o te Reo Māori, okazas ĉiujare ekde 1972. Ĝin subtenas la registaro, por instigi novzelandanojn lerni kaj uzi la maorian lingvon. Ĝi estas parto de la daŭra pli ĝenerala penado plivigligi la lingvon. Ĝin gvidas la Ministrejo pri Maoria Evoluigado, Te Puni Kōkiri, kaj la Komisiono por la Maoria Lingvo, Te Taura Whiri i te Reo Māori. Partoprenas multaj organizaĵoj: ekzemple lernejoj, bibliotekoj kaj ministrejoj. Ŝajnas, ke pasintjare la semajno estis pli sukcesa ol antaŭe. Ekzemple, la televidaj veterprognozoj montris mapojn kun maoriaj loknomoj kaj, en la (anglalingva) komentario, menciis la maoriajn terminojn por, ekzemple, pluvo (ua), kaj serena vetero (rangi paki). Diversaj eventoj okazis, kiuj rilatis al lernado de la maoria lingvo.

Raporto pri malsano kaj malriĉeco

La registara komitato por la limigo de la infanaj kaj junulaj mortokvantoj publikigis sian 15an raporton en septembro 2021. La komitato konsideris la 2666 infanojn kaj junulojn, kiuj mortis inter 2015 kaj 2019 je aĝo inter 28 tagoj kaj 24 jaroj. La rezultoj estas konsternaj. Oni trovis ekzemple, ke, okaze de subita neatendita morto en infaneco, la probableco de morto de maoriaj beboj estas sesoble pli alta ol de aliaj. Por la beboj de enmigrintoj el pacifikaj landoj en la moderna epoko, la probableco estas okoble pli. La komitato opinias, ke la kaŭzoj estas ĉefe la malriĉeco de la gepatroj, kaj diferencoj en la maniero trakti diversajn bebojn. Ne nur premgrupoj, sed ankaŭ universitataj kaj oficialaj raportoj parolas pri institucia rasismo.

La registara Komisiito pri Infanoj, Andrew Becroft komentis, ke la raporto emfazas la gravecon plialtigi la enspezon de malriĉaj familioj, por ĉesigi malriĉecon kaj mizeron. Li menciis, ke la kombino de sistemaj kaj nekonsciaj individuaj biasoj estas potenca miksaĵo por daŭra malavantaĝiĝo ĉe maorioj.

La ministro pri sano, Andrew Little, planas aliorganizi la sanservan sistemon, abolante la 20 regionajn aŭtoritatojn pri sanservoj, kaj kreante novan tutlandan aŭtoritaton, helpatan de aŭtoritato pri sanservoj por maorioj, kiu kreu programojn kaj financu sanservojn laŭ la maoriaj kutimoj kaj kriterioj.

Maoria influo en politiko

La influo de maoriaj parlamentanoj varias dum la jaroj. Tradicie plej multaj maorioj voĉdonis por la Laborista Partio. La Maoria Partio kreiĝis en 2004, kiam Tariana Turia eksiĝis el la Laborista Partio, en kies registaro ŝi ĝis tiam servis kiel ministro, pro malkonsento pri kiu posedas la strandojn kaj la marfundon. Maoriaj triboj argumentis, ke ili havas tradiciajn rajtojn pri la riveroj, lagoj kaj fiŝkaptejoj, sed la tiama registaro de Helen Clark volis daŭrigi la leĝan posedadon de la ŝtato. Tiu ĉi temo nun denove estas diskutata.

La Maoria Partio gajnis ĝis kvin mandatojn en la parlamentaj elektoj post 2004, sed en 2017 ĝi malsukcesis, kaj en 2020 ĝi ekhavis nur du parlamentanojn. La nuna parlamento havas 23 maoriajn membrojn (el 120), tra la kvin partioj, inkluzive de kunestro de la Verda Partio, Marama Davidson, kaj la vicestroj de la Laborista Partio, Kelvin Davis, kaj la Nacia Partio, Shane Reti.

dero
Donald Evan ROGERS
korespondanto de MONATO en Nov-Zelando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 1, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Evan Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-12-07