MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

BARATO

Gandhi kaj tiu nerealigota vizio

En 2007 Unuiĝintaj Nacioj deklaris la naskiĝtagon de Mahatmo Gandhi – la 2an de oktobro – „internacia tago de senperforto”. Jen mallonga analizo pri unu aspekto de lingva senperforto, rilate al la rajto ricevi edukadon en gepatra lingvo.

Jam plurfoje Gandhi parolis pri tio. En 1938 li deklaris: „Mi scias nun, ke la studobjektojn, por kiuj mi bezonis kvar jarojn, mi lernintus facile en unu jaro, se, anstataŭ devi lerni ilin anglalingve, mi lernintus ilin en la guĝarata.” Lia diagnozo plu validas ankaŭ hodiaŭ. Edukado en onia gepatra lingvo faciligas la lernadon. Uzi negepatran lingvon kiel instrulingvon ja malfaciligas la lernadon por plej multaj lernantoj, kaj edukado pere de „prestiĝa” negepatra lingvo kreas apartan klason de civitanoj. Tamen multaj vidas ekzemple la anglan kiel lingvon por socia progreso.

Defioj

Ĝuste ĉi-kuntekste oni bonvenigu la jenan proponon entenatan en la barata nacia edukstrategiaro 2020 (NES 2020): „Kie tio eblas, la instrulingvo, almenaŭ ĝis la 5a klaso sed prefere ĝis la 8a klaso kaj poste, estu onia hejma/gepatra/loka lingvo. Poste, laŭeble, la hejma/gepatra/loka lingvo plu estu instruata kiel lingvo. Oni faru tion ĉi kaj en publikaj kaj en privataj lernejoj.”

Tamen restas pluraj defioj kaj farendaĵoj antaŭ ol povi realigi tiun proponon. Jen tri defioj. Unue, la vortumado devus emfazi, ke gepatralingva edukado estas homa rajto, ne simple dezirindaĵo. Due, privataj (profitcelaj) lernejoj ne konsentos: fakte ili gajnas monon per siaj plejparte iluziaj promesoj, ke ĉe ili la lernejanoj regos la anglan. Trie, pluraj gubernioj ekigas iniciatojn por igi registarajn lernejojn anglalingvaj.

Malhelpaj tendencoj

La farendaĵoj inkluzivas: preparadon de materialo por dulingva edukado (kaj gepatralingva kaj anglalingva), „desube” por lernantoj kaj „desupre” por instruistoj; kunlaboradon inter diversaj instancoj (registaraj, civilsociaj kaj privataj). Bezonatas aliflanke dialogema registaro: la maldemokratiaj aktualaj tendencoj malhelpos realigi la celojn de NES 2020; restos tiel nerealigota tiu vizio de Gandhi pri lingva senperforto.

A. Giridhar RAO
korespondanto de MONATO en Barato


A. Giridhar Rao gvidas universitatajn kursojn pri edukesplorado, lingvoinstruado kaj literaturo.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 02, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de A. Giridhar Rao el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-01-05