MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

FRANCIO/KUBO

Kontraŭ meningito kaj pneŭmonito

Per donaco de 45 milionoj da eŭroj, Francio apogos Kubon kun la celo ampleksigi la produktokapablon de vakcinoj kontraŭ meningito kaj pneŭmonito. Tiun financadon ricevos la loka Vakcin-Instituto Finlay (Instituto Finlay de Vacunas, IFV): ĝi daŭros tri jarojn kaj ebligos ekipi kaj rearanĝii fabrikojn por produkti vakcinojn.

Ambasadoro

La franca ambasadoro en Kubo, Patrice Paoli, emfazis, ke tiu kunlaborado estas prioritato por lia lando rilate al kunlaborprojektoj kun Kubo en la sansektoro kaj konstituas decidan paŝon antaŭen. La unuaj elspezoj okazis en la kvara trimestro de 2021. Paoli rimarkigis, ke IFV estas la kuba referenc-aganto en la produktado de vakcinoj favore ne nur al la landa loĝantaro, sed ankaŭ al tiu de evolulandoj.

Dankemo

Doktoro Vicente Vérez Bencomo, direktoro de IFV, dankeme certigis, ke tiu ĉi komuna tasko inter la du landoj garantios gravan sciencan kaj bioteknikan kunlaboron dum kelkaj jaroj. Li cetere memorigis, ke la antaŭan jaron la Franca Agentejo por Disvolvado subtenis per 5,3 milionoj da eŭroj la kuban batalon kontraŭ la kovima pandemio. Bencomo aldonis, ke lokaj kombinitaj vakcinoj estas jam vaste uzataj ĉe etaj infanoj por venki bakteriajn meningiton kaj pneŭmoniton. Li substrekis, ke la unua el tiaj kubaj vakcinoj estis tiu kontraŭ duatipa Haemophilus influenzae kaj estis tute sinteza. IFV ja akumulis ampleksan sperton pri kombinitaj vakcinoj, uzataj jam de multaj jaroj ĉe la infana loĝantaro.

mmju
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo


Juan Carlos Montero Medina estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en Havano.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 06, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-05-06