EkonomioECBMario Draghi: kio ajn necesas„Whatever it takes” (Kio ajn necesas) estas la angla esprimo, per kiu famiĝis Mario Draghi [marjo dragi], kiam li, la 26an de julio 2012 kiel prezidanto de Eŭropa Centra Banko (ECB), firme proklamis la defendon de la eŭro kontraŭ ĉiuj spekulaj klopodoj por ĝin malstabiligi. Temis pri la krizo de ŝtata ŝuldo, frontata tiumomente de pluraj eŭropaj landoj tiel nomate periferiaj: Italio, Grekio, Hispanio, Irlando, Portugalio. Tio okazis dum interveno de Draghi en Londono ĉe la Tutmonda Konferenco pri Investoj, forumo de investantoj kaj direktoroj de industrioj. La historio de tiu frazo ankriĝas al alia aŭdaca komparo farita de Draghi: eŭro estas kiel burdo, iu insekto el la ordo de himenopteroj, simila al abelo, kiu teorie ne havas la kapablon flugi, sed tamen ĝi sukcesas: ĝi estas miraklo de la naturo. „Nun ni devas ĝin evoluigi al vera abelo.” Lia parolado pluis per konsideroj, ke la eŭrozono estas multe pli forta ol ĝi estas konsiderata: inflacio, laboro kaj produktiveco estas en situacioj pli bonaj ol en Usono aŭ Japanio, precipe se oni rigardas la ekvilibran spezokonton kaj la gradon de socia kohereco. Promeso tuj efikisTiu frazo modifis radikale la monan politikon de ECB. Ne estos plu severaj kondiĉoj respektendaj fare de la membro-ŝtatoj de la eŭrozono, por ke oni aĉetu ŝtatajn bilojn, ja la Eŭropa Banko aĉetos senkondiĉe la bilojn de tiuj landoj, „kiom ajn necesos”. La investantoj estis retretantaj al aĉeto de biloj nur de la fortaj landoj, ne fidante la pagokapablon de aliaj ŝtatoj. Almenaŭ en Italio la diferenco (angle: spread) inter la interezoj je ŝtataj biloj kompare kun tiuj de Germanio, konsiderataj kiel bazo, al kiu referenci, estis rapide kreskanta, tiel ke ne estis fido, ke la lando emisiinta la bilojn kapablos pagi la interezojn al la investintoj. La frazo de Draghi efikis sur la merkatojn kiel garantio de ECB, kiu tuj haltigis la danĝeran altiĝon de tiu diferenco, kaj rapide komenciĝis malpliiĝo de la interezoj. Draghi efektive respektis la promeson, prezentante planon de aĉeto fare de ECB de la biloj emisiitaj de la ŝtatoj en malbona financa situacio, subtenante ilin per 1100 miliardoj da eŭroj. Tio efektive nuligis la krizon; fakte de tiam ECB tuj intervenas per garantio, kio plutenas la stabilecon de la eŭropa monunuo. Internacia karieroLa kariero de Mario Draghi (li naskiĝis en Romo la 3an de septembro 1947) evoluis per doktoriĝo ĉe la universitato de Romo kaj specialistiĝo ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, universitata docento ĝis rango de orda profesoro, kvin honordoktorecoj ĉe italaj universitatoj kaj ankaŭ eksterlandaj, dum pluraj jaroj ĝenerala direktoro de la itala ministrejo pri financo, stabano dum nelonga tempo ĉe la usona Goldman Sachs, unu el la plej grandaj investobankoj de la mondo. En 2005 li estis nomumita estro de la Banko de Italio, fariĝinte tiel ankaŭ membro, kaj poste prezidanto, de la Forumo por Financa Stabileco, kaj de la estraro de ECB, kaj membro de la administra konsilio de la Banko por Internacia Kontoreguligo. En ĉiuj ĉi postenoj li montriĝis lerta kaj ekvilibra solvanto de problemoj, tiel ke lia famo lin helpis akiri ĉiam pli respondecajn postenojn: de 2011 ĝis 2019 li estis prezidanto de ECB. Liaj decidoj, kiel ni vidis antaŭe, havis gravajn favorajn sekvojn. En tiu rolo li fakte estis zeloto de Eŭropo, kies kuniĝon li ĉiam antaŭenigis, kelkfoje kontraŭante naciajn interesojn. Je la fino de la okjara mandato li estis akirinta aŭreolon de eksterordinara kompetento kaj de savanto de la eŭropa monunuo. Carlo MINNAJA
korespondanto de MONATO en Italio
|