MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Turismo

ĈEĤIO

Unika transporto

Post granda incendio en la jaro 1515 oni konstruis en la ĉeĥa urbo Most malfrugotikan preĝejon omaĝe al Ĉieliro de Maria. La projekton faris Jakob Haylmann, lernanto de arkitekto Benedikt Ried.

La preĝejo famiĝis en 1975, kiam oni translokis ĝin. La tiama registaro decidis savi la konstruaĵon. Ties tereno estis bezonata por elfosado de brunkarbo. Sur reloj oni transportis la preĝejon je distanco de 841,1 m.

La unika translokado estas registrita en la Guinness-libro de rekordoj. La tuta pezo de la preĝejo estis 12 000 tunoj. Sur la nova loko ĝi ekfunkciis la 4an de novembro 1988, sed la konsekro okazis nur en 1993. La preĝejo estas malfermita por vizitantoj.

Frantiŝek BINA
Ĉeĥio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 04, p. 27.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Frantiŝek Bina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-05