MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

ESEO

Kial plimultiĝas sinmortigantaj virinoj en Japanio?

„Informite, ke mi estos forpelita el mia loĝejo, mi decidis kaj provis mortigi min prenante amason da medikamentoj.” Tion la juna virino diris al mi sur la lito en hospitalo. Ŝi ŝajnis al mi tre diligenta homo, tamen ŝia elparolo estis neklara pro la misprenitaj medikamentoj.

Ekde kiam la kronvirusa pandemio komencis regi la tutan mondon, la indico de virinaj sinmortigoj daŭre altiĝas en Japanio. Mi estas la direktoro de neprofitcela organizaĵo, kiu helpas virinojn kaj infanojn, kiuj perdis sian hejmon pro diversaj kialoj – pro ekonomia malfacilaĵo, malsano, hejma perforto ktp. Ĉi tie mi prirezonas la kialojn de la multiĝo de virinaj sinmortigoj el mia vidpunkto bazita sur miaj profesiaj spertoj.

Multiĝo de sinmortigantaj virinoj

Japanio estas fama pro alta elcentaĵo de sinmortigoj. En 2019, ĝi okupis la kvinan lokon en la listo de 38 landoj de Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) pri sinmortigo. Kvankam la indico ankoraŭ altas, la nombro de sinmortigoj malmultiĝadis jaron post jaro ekde 2009: de 1998 la nombro de sinmortigoj ĉiujare superis 30 000, sed en 2019 tiu fariĝis malpli ol 20 000. (Figuro 1)

figuro 1

Tamen en 2020, kiam la kronviruso komencis disvastiĝi, la nombro de virinaj sinmortigoj altiĝis je 15 % kompare kun tiu de la antaŭa jaro, dum tiu de viroj malaltiĝis. Precipe la multiĝo en oktobro 2020 estis ŝoka. Kompare kun la sama monato en 2019 la kvanto altiĝis je 80 %. Ankaŭ en 2021 la nombro de virinaj sinmortigoj ne ĉesas kreski. (Figuro 2)

figuro 2

Kial la elcentaĵo de la virinaj sinmortigoj altiĝas nun? Iuj supozas psikologie, ke mankas okazo havi fizikan kuneston, kio esence gravas por virinoj por forigi streĉojn de la ĉiutaga vivo. Aliaj konjektas, ke sinmortigoj de pluraj famuloj en 2020 influis virinojn.

Mi traktas ĉi tie la problemon el ekonomia vidpunkto. Se diri ĝenerale, sinmortigo forte rilatas al ekonomia situacio. Se homo estas maldungita, tio malbonigas ne nur ties ekonomian situacion, sed vundas ties memfidon. Tio eĉ ruinigas ties socian rilaton kun aliaj kaj fojfoje kaŭzas malsanon mensan, kiel deprimon aŭ alkoholismon. Unu statistika fakto montras jenon: en 2020 ĉirkaŭ 9 milionoj da „neregulaj laboristoj” estis maldungitaj, inter kiuj 70 % estis virinoj.

La krizo atakis virinojn

Neregula dungado estas formo de laborkontrakto, en kiu dungitoj havas nur limigitajn rajtojn. Kompanio facile povas maldungi neregulajn dungitojn. En Japanio, pli ol duono de la laborantaj virinoj estas dungitaj neregule. Ĉi tiu proporcio estas 2,5-oble pli granda ol tiu de viroj. Interalie, neregule dungitaj virinoj laboris pli ofte en la kampoj „hoteloj kaj restoracioj” kaj „vivaj servoj kaj distrado”, kiuj estas plej severe trafitaj de la kronvirusa krizo.

Kial tiom granda estas la diferenco inter la seksoj? Tio rezultas el la ligo inter tradicia familia normo kaj novliberalisma politiko tra la lastaj kelkdek jaroj.

En la japana socio tradicie radikas patriarkeco. Eĉ en la dua parto de la 20a jarcento, tio estis tipa familia modelo, nome, edzo gajnas monon kaj edzino laboras hejme. Oni ankoraŭ ne traktas virinojn egale al viroj en la labormerkato. Ĝenerale, dum longa tempo, gepatroj ne permesis al siaj filinoj ricevi altan instruadon, pensante ke tio ne utilos por geedziĝo. Ankaŭ en laborejo, virinoj ne havis ŝancon promociiĝi same kiel viroj. Kompanio pensis, ke virinoj eksiĝos kiam ili geedziĝos, kaj donis al virinaj laboristoj (hejmecajn) banalaĵojn, kiel verŝi teon ktp.

En la 1980aj jaroj la ŝtato fine establis leĝon por garantii egalajn rajtojn pri laboro inter virinoj kaj viroj. Tamen, pli-malpli samtempe, estis enkondukita nova laborsistemo: la tiel nomata neregula dungado. Tio estis frukto de novliberalisma laborpolitiko por pli bone fluidigi dungadojn, sed pro tio laboristoj perdis stabilan bazon por sia laboro kaj posteno. Neregulaj laboristoj ne nur estas maldungeblaj iam ajn, sed ankaŭ ne havas ŝancon promociiĝi kaj altigi sian salajron. Kiel ajn diligente ili laboras, ili ne povas esperi, ke la situacio pliboniĝos. Ili traktatas kiel disponeblaj laboristoj. La elcentaĵo de laborantaj virinoj altiĝis kompare kun la 1980aj jaroj, tamen plejparte kun la kondiĉo, ke ili estas dungitaj neregule. En 2017 tutlanda laborista sindikato enketis ĉe virinoj laborantaj neregule. Al la demando „kial vi laboras kiel neregula laboristo?”, ĉirkaŭ 40 % de la respondantoj, kiuj laboras pli ol 35 horojn semajne, respondis ke ili malgraŭvole kontraktis kun kompanio kiel neregula dungito. Ili serĉis postenon de regula dungito, sed stabila posteno por virinoj ne estas facile trovebla.

La virinon, kiun mi menciis en la komenco, la prizorganto de apartamento forpelis pro ŝia nekapablo pagi la lukoston. Ŝi provis mortigi sin kaj estis transportita al hospitalo. Informis ŝin pri nia organizaĵo flegistino. Tra la tuta vivo, sen familianoj, kiuj povus ŝin subteni, ŝi diligente laboradis por vivi. Tamen en 2020 ŝia laborejo decidis fermiĝi pro la kronviruso. Tiam la kompanio informis al ŝi abruptan maldungiĝon, nur tri tagojn antaŭ la efektiva maldungo.

Kion la malegaleco rabas de virinoj?

En 2015 ŝtata instituto raportis, ke en Japanio triono de la virinoj, kiuj vivas unuope, gajnas malpli ol duonon de la mediana enspezo kaj estas en malriĉa situacio. Sed la problemo estas ne nur pri malalta enspezo. Ekonomia malfacileco rabas de virinoj ne nur liberon, sed ankaŭ dignon de individuo. Esploristo diris, ke en Japanio virinoj ne povas vivi sen du viroj: unu estas la patro kaj la alia estas la edzo.

Iu virino, kiu konsiliĝis kun nia organizaĵo kun siaj junaj infanoj, rakontis al ni jene: „Mia edzo tuj koleriĝis, kiam okazis malfavoraĵo por li, kaj laŭtis ‚Kiu nutras vin?’ Ĉiutage molestis min la edzo, kaj mi plurfoje pensis pri divorco. Sed mi ne povis imagi kiel vivteni miajn infanojn.”

Ekonomia dependeco igas virinojn toleri tian situacion kaj resti en la hejmo. Ju pli mankas al virinoj eblo eskapi, des pli akre vivkunuloj atakas. Tiamaniere stabiliĝas hejma perforto. En 2020 en Japanio, la nombro de konsiliĝoj pri hejma perforto plialtiĝis 1,6-oble, kaj tio estas la plej alta nombro en la historio.

Por ŝanĝi la situacion

La ekonomia krizo kaŭzita de la kronviruso malkovris la malegalecon, kiu delonge ekzistas en ĉi tiu socio. Kredeble, tio instigis iujn virinojn fari la plej malĝojan decidon. Homo ne devas sinmortigi, eĉ se ŝi/li falis en severan situacion pro maldungiĝo, ĉar ŝi/li rajtas ricevi publikan helpon. Tamen en Japanio troviĝas la forta normo „Oni devas ne ĝeni aliajn homojn”. Ĝi igas homojn heziti peti publikan helpon kaj pelas ilin al pli malfacila situacio.

En septembro 2020 la tiama ĉefministro Suga deklaris en sia enoficiĝa parolado: „Unue helpu vin mem, laste petu helpon de la lando”, malgraŭ tio, ke homoj en Japanio suferas pro la politiko de la registaro limigi ekonomian aktivadon. Konforme al ĉi tia mesaĝo de la ĉefministro, homoj plu riproĉas ricevantojn de publika helpo, kvazaŭ ili estus ŝtelistoj de imposto. Lastatempe en Japanio, la vorto „memrespondeco” enhejmiĝas. Ĉi tiu vorto estas uzata tiel, ke homoj devas ne peti publikan helpon, ĉar sufero estas rezulto de ilia propra agado. Sed ĉu la situacioj supremenciitaj pri virinoj vere estas solvendaj per „memrespondeco”? Kiuj pensas tiel, neas socian helpon kaj neas ankaŭ homajn rajtojn.

La japana popolo povas ŝanĝi tian situacion. Laŭ mia opinio, plej grava estas edukado kaj politiko. Kontraŭ la malfavora sinteno al publika helpo, ni devas varti la ideon, ke ni havas rajton uzi ĝin. En lernejo aŭ en amaskomunikilo aŭ ie ajn necesas disvastigi tiajn mesaĝojn. Vi povas iam ajn helpi aliajn en tiu situacio. Ekzemple, se iun ĉirkaŭ vi trafas malfacilaĵo, bonvolu aŭskulti ŝin/lin kaj laŭeble doni informon pri socia helpo. Por ĝustigi la ekonomian malegalecon inter la seksoj, ni devas partopreni en politiko tra diversaj kanaloj – ne nur balotado, sed ankaŭ lobiado aŭ organizado de kunveno sufiĉe efikas. Ordinaraj homoj povas subteni neprofitcelajn organizaĵojn diversmaniere: mondonaco, disvastigo de informo ktp.

Ĉu en la estonteco eblos tia socio, en kiu ĉiuj virinoj povas vivi facile, libere, kaj memfide? Ĉiu el ni havas respondecon pri tio.

HATACHI Toshiko
Japanio

Per tiu ĉi teksto ĝia aŭtoro partoprenas en la konkurso „Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento”.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 1, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hatachi Toshiko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-12-11