Moderna vivoKOSOVOEksa rifuĝanto - ŝtata prezidantoLa 15an de oktobro 2021 dum ordinara sesio de Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri la rilatoj Kosovo-Serbio, parolis ankaŭ la prezidentino de Kosovo, Vjosa Osmani. Ŝi diris interalie: „Antaŭ dudek du jaroj mi spektis vin per televido kiel rifuĝanto pro la armeo de Serbio; hodiaŭ mi salutas vin kiel prezidento de Kosovo!” Inter proksimume unu miliono da kosovaj albanoj perforte elpelitaj el Kosovo al najbaraj kaj aliaj landoj – eĉ Usono kaj Aŭstralio – estis ankaŭ Vjosa, tiam adoleskantino. De februaro 2020 ĝis marto 2021 ŝi estis prezidanto de la parlamento de la plej juna ŝtato de Eŭropo. Simileco?La politika analisto Enver Zhinipotoku memorigas la paroladon de la usona prezidento Barack Obama faritan la 20an de januaro 2009: „Hodiaŭ de ĉi tiu loko salutas vin, usonaj civitanoj, kiel prezidento elektita de vi mem, la filo de tiu, kiu antaŭ duonjarcento ne rajtis eniri en usonajn restoraciojn kaj ĝui iliajn servojn pro sia haŭtkoloro! Tia estas nia Usono, Usono de nia forto”. Vjosa Osmani diris antaŭ la serba ministro pri internaciaj aferoj: „Serbio devas jam kompreni, ke la sendependeco de Kosovo estas nerenversebla!” Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
Bardhyl Selimi (1945) finstudis pri matematiko en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.
|