Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Fenestro al la hungaraj elektoj

En aprilo 2022 en Hungario okazos naciaj elektoj. 199 parlamentanoj estos elektitaj parte laŭ distriktoj kaj proporcia reprezentado, en kiu necesas atingi pli-malpli 5 % de la voĉdonantaro por rajti je unu parlamenta loko.

La maldekstro fatale perdis la regadon pro horora mispaŝo 1, kiu okazis antaŭ ĉirkaŭ 12 jaroj. Eĉ tiutempe mi prave prognozis, ke la maldekstro bezonos tutan generacion por reveni en la ĉeffluan politikan vivon. La registaro, kompreninte tion, scias, ke la sola risko venas de la antaŭe kreskanta ekstremdekstro. La ĉefministro Viktor Orbán, saĝa politikisto, do movis la regantan partion Fidesz [fides] (oficiale Fidesz – Magyar Polgári Szövetség) dekstren. Tio sukcesis, kaj nun la dekstra konkuranto, Jobbik (oficiale Jobbik Magyarországért Mozgalom) iom malkreskas. Fidesz, do, redirektas siajn konsiderindajn kaj bone financatajn atakajn rimedojn por senkreditigi figurojn de la maldekstro. Tiu maldekstro, kiu baldaŭ post la perdo de la regado disigis sin en okon da partietoj, ĉiuj fluintaj el malakordoj en la socialisma MSZP (oficiale Magyar Szocialista Párt) – la milde reformitaj eksaj komunistoj. El tiuj partioj, almenaŭ du intertempe malaperis, kaj la restantaj iom post iom komencis kompreni, ke apartaj ili restos eterne en la politika dezerto.

La maldekstro (provizore) unuigis sin

Feliĉe, la maldekstro finfine lernis ion gravan. Klare, ili rimarkis la siatempan sloganon de UEA: „Unueco estas forto”. Ili finfine komprenis, ke dise la seso da pluvivantaj maldekstraj partioj neniam signife sukcesos: kelkaj eĉ ne atingos la 5 %. La sola maniero havi ŝancon kontraŭ Fidesz, kiu pli-malpli regas la amaskomunikilojn, la kortumojn kaj multon plian esencan, estas prezenti unuecan blokon kun unu kandidato por la ĉefministra posteno.

Antaŭ 18 monatoj, tiu taktiko bone funkciis por la lokaj elektoj, precipe en Budapeŝto, kie la urbestra rego transiris de la milda dekstro al la milda maldekstro, kaj elektiĝis urbestro kun la ŝajne politike katastrofa nomo Karacsony (Kristnasko). Kiu imagus usonan prezidenton aŭ britan ĉefministron kun la nomo Mister Christmas? Ne nur tio okazis, sed la budapeŝtaj distriktoj grandege transiris milde maldekstren. Tio okazis eĉ en mia distrikto, kie la sidanta Fidesz-ulo estis populara kaj agadis sukcese.

Tio eblis pli-malpli per miraklo. La ses pluvivantaj maldekstraj partioj konsentis starigi diskutojn kaj kampanjojn por fari referendumecan voĉdonadon ene de la multaj dekoj da voĉdonejaj tendaroj tra la urbo, kiuj estis grandskale uzataj. Ili vidis la sukceson, kaj ripetas la strategion por la naciaj elektoj. Longaj vicoj videblis antaŭ multaj elekto-tendoj, kio pruvas, ke la popolo komprenas la neceson por unu gajnkapabla kandidato, kiu estu nun elektita (plua temo por la estonto).

Mia sinteno

Vi eble rimarkis, ke mia vidpunkto al la mondo troviĝas en la milda maldekstro. La registaro faris multajn malbonaĵojn sur multaj kampoj. Sed mi devas konstati, ke ili ege sukcesis en du ĉefaj kampoj. Unue, ili brile agis pri la pandemio. Ili rifuzis atendi la eŭropan burokration, sed agis sole kaj brave. Ni havis komence kvin vakcinojn, nun ok. Mi de monatoj havas tri injektojn. La nunaj rezultoj estas iom maltrankviligaj, sed niaj ciferoj montras grandegajn atingojn – nia sansistemo baze funkcias. La dua, eble pli grava faktoro estas la ekonomio, kiu tra jaroj antaŭ la pandemio kreskis je averaĝe 4 % – rezulto, por kiun atingi okcident-eŭropaj registaroj farus gravajn krimojn. Dum la pandemio, ni havis iom severajn limigojn – jam de monatoj ĉesigitaj. Sed tra la tuto, malmulto okazis por limigi komercan kaj ekonomian agadon. Bone, escepte de hoteloj, restoracioj kaj similaj sektoroj. Sed pluiris la cetero, ĉu fizike, ĉu virtuale. Jen la fina rezulto por la registaro, kiu ja havas grandegajn financajn rimedojn. Ĝi povas feliĉigi (subaĉeti) la popolon per antaŭelektaj dorlotaĵoj. Jen, laŭ la registaron subtenanta Metropol la promesoj al la popolo:

21-elcenta salajra kresko por flegistinoj.

20-elcenta salajra kresko por sociaj kaj kulturaj laborantoj kaj infanprizorgantoj.

10-elcenta salajra kresko por instruistoj.

Signifaj kreskoj por pedagogoj en 2023.

Kompensoj al familioj kun infanoj.

Pluspago por pensiuloj (nelaste por mi!).

Stefan MACGILL
korespondanto de MONATO en Hungario
1. Pri tio MONATO publikigos apartan artikolon en posta numero.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 1, p. 18.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan MacGill el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-12-07