Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Ĉu granda diplomatia konflikto? Apenaŭ.

La 18an de oktobro 2021 dek ambasadoroj ĉe Turkio (tiuj de Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Kanado, Nederlando, Norvegio, Nov-Zelando, Svedio kaj Usono) publikigis komunan deklaron, petante rapidan solvon de la afero de la filantropo Osman Kavala. Ili asertis, ke la daŭra mallibereco de Kavala ombras al demokratio kaj al travideblo de la turka juĝistaro.

Kolero kaj solvado de konflikto

Ĉi tiu diplomatia alvoko provokis tujan reagon de la turka prezidanto Recep Tayyip Erdoğan [reĝep tajip érdoan], kiu ordonis al la ministro pri eksterlandaj aferoj deklari, kiom eble plej frue, la dek ambasadorojn kiel persona non grata1.

La decido de la turka prezidanto trafis sian celon. Jam post semajno la usona ambasado deklaris, ke ĝi agas laŭ artikolo 41 de la Viena Konvencio pri Diplomatiaj Rilatoj, kaj „ne enmiksiĝos en la internajn aferojn de Turkio”. La aliaj naŭ ambasadoj faris same, kaj rezulte tuj mildiĝis la streĉiteco.

Enprizonigita turka filantropo

Ĉi tiu mallonga kaj akra diplomatia konflikto rilatas la turkan filantropon kaj aktivulon Osman Kavala, kiu estas en malliberejo ekde 2017, malgraŭ tio, ke li neniam estis formale kondamnita. Li estis arestita pro organizado kaj financado de amasaj kontraŭregistaraj protestoj en 2013 kaj pro la malsukcesa militista puĉo en 2016. Kavala, tamen, proklamas sian senkulpecon.

Internacia subteno

Diversaj homrajtaj asocioj kaj registaroj en la okcidentaj landoj konsideras la malliberigon de Kavala simbolo de la kreskanta netoleremo de la turka prezidanto kontraŭ la disidentaro. La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj jam en 2019 taksis la akuzon kontraŭ Kavala politike motivita kaj postulis lian tujan liberigon. Simile sin esprimis ankaŭ la Konsilio de Eŭropo, en kiu Turkio estas membro ekde 1950.

Ade strategia partnero

Malgraŭ la mallonga diplomatia konflikto Turkio estas ade strategia partnero por Eŭropa Unio pri migrado, sekureco kaj kontraŭterorismo. Kvankam EU kelkfoje kritikis Turkion, konkretaj paŝoj kontraŭ la lando, kandidata ekde 1987 al membriĝo, estis kaj estas ĝis nun nur kosmetikaj.

Se Turkio iĝos plenrajta eŭropunia membro, laŭ la subtenantoj de la ideo, ĝiaj institucioj kaj jurŝtato iĝos pli stabilaj. Aliflanke, la kontraŭuloj atentigas, ke nur malgranda parto de Turkio estas geografie en Eŭropo, kaj ke Ankaro havas malbonajn rilatojn kun Kipro, Grekio kaj Armenio. Aldone, ne forgesindas la konflikto kun la kurdoj.

Geopolitika medio

Laŭ kelkaj diplomatoj la nuna aktiva eksterlanda politiko de Turkio ne estas signo de malgraviĝo de Turkio ene de EU kaj NATO, sed la rezulto de nova geopolitika medio. Turkio ne volas esti konsiderata nur „peono” en la regiono, sed egalulo kaj aktiva partnero. Ankaro scias, ke ĝi gardas la sud-orientan flankon de NATO, estas grava ekonomia partnero, sed ankaŭ grava aganto por pace solvi la militon en Sirio.

Dilemo

Malgraŭ la nunaj sed ankaŭ eventualaj venontaj diplomatiaj disputoj kaj opinidiferencoj kun EU aŭ NATO, Ankaro estas daŭre grava por eŭropa sekureco. Ne mirinde do, ke la membroŝtatoj de EU kaj NATO nuntempe alfrontas la dilemon, kiel konservi bone ekvilibrajn rilatojn kun Turkio.

haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
1 Laŭ la art. 9 de Viena Konvencio pri Diplomatiaj Rilatoj de 1961, ĉiu lando rajtas asigni la statuson persona non grata (persono ne dezirata, persono ne bonvena) iam ajn kaj al kia ajn diplomato sen ajna kialo. En diplomatia praktiko tio por diplomato signifas, ke lia/ŝia oficiala restado en gastiga lando ne plu estas tolerata de la registaro de tiu lando kaj li/ŝi ene de limigita tempo devas forlasi la landon (red.).
2. „Sen difekto por iliaj privilegioj kaj imunecoj, ĉiuj personoj ĝuantaj tiujn privilegiojn kaj imunecojn havas la devon respekti la leĝojn kaj regularojn de la gastiganta lando. Ili havas ankaŭ la devon ne enmiksiĝi en la internajn aferojn de tiu lando.”

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 1, p. 15.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-12-07