PolitikoVIENORevivigi la nuklean traktatonIrano komencis fine de novembro interparolojn kun Britio, Ĉinio, Francio, Germanio kaj Rusio cele al revivigo de la priatoma traktato de 2015. Usono sub la regado de la tiama prezidento Donald Trump eliris el la interkonsento en 2018, enkondukante severajn sankciojn kaj blokante iranajn bankkontojn. Unu jaron poste ankaŭ Irano forlasis la traktaton, ekpliriĉigante uranion al 60 % anstataŭ al la interkonsentitaj 3,67 %. La 14an de julio 2015 en Vieno Britio, Ĉinio, Francio, Germanio, Rusio kaj Usono subskribis kun Irano priatoman traktaton, laŭ kiu la islama respubliko povas uzi nuklean energion nur civilcele. La subskribantaj landoj deklaris sian pretecon iom post iom nuligi siajn sankciojn kontraŭ Teherano, kondiĉe, ke la interkonsento estos observata. Oni taskis la Internacian Atom-Energian Agentejon (IAEA) kontroli la iranan nuklean programon. Ree ĉe la tabloLa okcidentaj landoj favoras al la revivigo de la traktato, sed grava kondiĉo por la sukceso estas la partopreno de Vaŝingtono, kiu fakte regas la tutmondajn transakciojn. Do, Britio, Francio, Germanio, Rusio kaj Ĉinio strebas altiri Vaŝingtonon ree al la intertrakta tablo, kaj ili parte sukcesis. Usono nomumis Robert Malley speciala sendito pri Irano. Ĝis nun Usono intertraktis kun Irano nur nerekte helpe de perantoj. Irano devas samtempe ree plenumi la kondiĉojn, pri kiuj ĝi ne plu zorgas post la eliro de Usono. En aprilo 2021 la traktat-landoj escepte de Usono komencis intertraktojn en Vieno pri savo de la traktato de 2015. La interparoloj estis tamen interrompitaj pro la prezidentaj balotoj kaj registara ŝanĝo en Irano. Ŝanĝo de la registaroLa ultrakonservativa kleriko Ebrahim Raisi anstataŭis kiel prezidento sian moderan antaŭulon Hassan Ruhani en aŭgusto. Lige kun tio venis nova irana sinteno rilate al la traktato, kiu estas multe malpli akceptebla. La necedema pozicio de la irana religia registaro certe malfaciligos la intertraktojn aŭ almenaŭ malfruigos ilin. Ekonomia krizo en IranoIrano bezonas sukcesan finaranĝon de la traktato, ĉar la ekonomia situacio en la lando estas katastrofa. La severaj sankcioj de la iama usona prezidento Trump malpliigis la malnetan enlandan produkton (MEP) por la jaro 2019 je 7 %. La enspezoj de la petrolaj kaj gasaj eksportoj malpliiĝis je du trionoj kaj atingis 31 miliardojn da usonaj dolaroj. En la antaŭa jaro ili estis preskaŭ 90 miliardoj da usonaj dolaroj. Pro la malaltaj enspezoj oni devis redukti la nacian buĝeton, kaj rezulte pliiĝis la malriĉeco je 11 %. Laŭ oficialaj informoj nun 30 % de la irana loĝantaro vivas en malriĉeco kaj ne povas ekzemple pagi luadon de domo aŭ kuracadon okaze de malsano. Ĉio ĉi kaŭzis sangajn protestojn. La irana ministro pri eksterlandaj aferoj, Hossein Amir-Abdollahian, postulas, ke Usono kiel signo de bona volo malbloku 10 miliardojn da usonaj dolaroj en eksterlandaj iranaj bankkontoj, kiuj devenas ĉefe de eksporto de petrolo kaj gaso. Malgraŭ la promesoj, la Islama Respubliko blokas la plenan kontroladon de ĝia atom-programo. La aliro al produktejo de partoj de centrifugiloj por pliriĉigo de uranio estas malpermesita. La pliigo de la pliriĉigaj instalaĵoj por uranio kun ĉiam pli bonaj centrifugiloj kaŭzas eksterlande multajn zorgojn, ĉar pliriĉigitan uranion eblas rapide transformi en armiltaŭgan materialon. La ununura cedo, kiun Irano faris en septembro, estas la permeso, ke IAEA prizorgu siajn kameraojn por kontroli nukleajn instalaĵojn. Laŭ la direktoro de IAEA, Rafael Grossi, tamen, la inspektistoj ankoraŭ ne havas aliron al la datumoj konservataj en la aparatoj. Pozicio de UsonoLa lasta teknika progreso de la irana atom-programo maltrankviligas la usonanojn. Laŭ informoj de IAEA, Irano posedas dek kilogramojn da uranio pliriĉigita je 60 %. Se la intertraktado estos malsukcesa, Usono kaj Israelo rezervas al si la rajton uzi ĉiujn militajn opciojn. Vaŝingtono firmigis sian pozicion: la sankcioj estos forigataj nur, se Teherano agos laŭ la punktoj de la traktato de 2015. Laŭ Israelo la islama respubliko baldaŭ havos eble materialon por produkti atomarmilojn. Ĉu oni sukcesos revivigi la priatoman traktaton kun Irano, montros la pluaj evoluoj. Certa estas almenaŭ la loko de la finaj intertraktoj. Ili ree okazas en Vieno. Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio
|