MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

IRLANDO

Skandalo pro pirito kaj glimo

En la jaro 2021 posedantoj kaj okupantoj de miloj da domoj en Irlando konstatis kun konsterno, ke grandaj fendoj kaj rompiĝoj komencis aperi en la muroj. La domojn oni konstruis en la mallonga periodo de prospera konjunkturo1.

Baldaŭ iĝis evidente, ke la tiam faritaj domoj estas ne plu loĝeblaj. Fakuloj pri konstruado malkovris, ke la mortero uzita por fari la murojn enhavis grandan kvanton da pirito2. Pro la abundo de pluvo kaj humideco en Irlando la pirito dilatiĝas kaj tiel rompas la morteron kaj detruas la konstruaĵon.

Difektoj kaj dispeciĝoj

Lastatempe oni malkovris eĉ pli gravan difekton en novaj domoj konstruitaj precipe en la du nord-okcidentaj distriktoj de Irlando. La muroj de la domoj rompiĝis kiel frakasiĝemaj biskvitoj pro la fakto, ke la uzita mortero enhavis glimon3, kiu same kiel pirito dilatiĝas pro akvo.

Sekve, la okupantoj devis forlasi sian hejmon kaj loĝi en ruldomo aŭ resti sen loĝejo. Ĝis nun oni ne klarigis, kial fabrikantoj de cemento en Irlando permesas, ke ĝi enhavu netaŭgajn mineralojn, aŭ kial domkonstruantoj uzas tian cementon.

(Mal)esperoj pri hejmo

Malabundo de domoj plu estas grava problemo en Irlando. La kosto de domoj kaj novaj kaj malnovaj estas tro alta eĉ por tiuj, kiuj havas bonan salajron. Junaj fraŭloj (aŭ eĉ junaj paroj) ne povas esperi baldaŭ posedi hejmon, kaj ofte ili devas loĝi en la domo de la gepatroj aŭ bogepatroj. Aliaj devas pruntepreni monon de siaj maljunaj aŭ pli bonhavaj familianoj por povi aĉeti hejmon.

Abundo de senhejmuloj

Estas evidente, ke en Irlando oni konstruis tro da oficejoj kaj publikaj konstruaĵoj, sed ne sufiĉe da privataj domoj. La publiko kritikas la registaron pro la manko de sociaj loĝejoj por tiuj, kiuj ne havas rimedojn por aĉeti propran loĝejon.

Ankaŭ en Dublino kiel en multaj aliaj urbegoj en la mondo lastatempe kreskis la nombro de senhejmaj homoj, kiuj dormas sur la stratoj. La situacio ne estas facile solvebla.

1. Periodo de 1995 ĝis 2007, kiam oni ŝerce nomis Irlandon „la kelta tigro”.
2. Grajnoforma kombinaĵo de sulfuro kaj metalo.
3. Metalece brila mineralo, kiu facile tavoliĝas kiel diafanaj lamenetoj.
gmck
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando


Garbhan MacAoidh estas plurlingva tradukisto kaj verkisto, kiu kontribuas al MONATO ekde 1988.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 07, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-06-04